« La persekutanta amaso estiĝas vide al rapide atingebla celo. Celo estas la murdo kaj estas konate kiu estos murdita. La viktimo estas konata, klare difinita, proksima. La amaso sin ĵetas kontraŭ ĝi kun tia decidemo, ke delogi ĝin ne eblas. Por ke estiĝu la persekutanta amaso sufiĉas laŭte deklari, ke tiu ĉi devas morti. »
« Koncentriĝo je la murdo estas tre speciala travivaĵo, kun nenio komparebla laŭ intenseco. Ĉiu penas proksimiĝi al la viktimo kaj bati. Se li mem ne povas atingi, necesas almenaŭ vidi kiel batas la aliaj. Ĉiuj manoj kvazaŭ apartenas al unu korpo… Viktimo estas la celo kaj punkto de plej granda denseco: ĝi kunligas agojn de la tuta grupo. »
« Grava kaŭzo de rapida kresko de la persekutanta amaso estas sekureco de la entrepreno. Ĝi estas sekura, ĉar flanke de la amaso troviĝas la dominado. La viktimo forkuras aŭ estas ligita, ĝi ne povas eĉ defendi sin, en sendefendeco ĝi estas nome la viktimo, destinita por ofero. Pro ĝia morto respondecos neniu. Libera murdo estas kvazaŭ rekompenco pro ĉiuj tiuj murdoj, je kiuj la homo devis rezigni pro la timo de puno. Al la tento de sekura, permesita aŭ eĉ rekomendita, kundividita kun aliaj murdo, plejparto de la homoj ne povas rezisti. Gravas ankaŭ ke minaco de la morto, konstante pendanta super la homo, kvankam ne konsciata senĉese, naskas bezonon transigi la morton al alia. Tiun bezonon kontentigas la persekutanta amaso. »
« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikajekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalajpartioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeranmalamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
« La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predo aŭ manĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. »
« Tio estas siaspeca sklava juko — strebo ektrovi sin en povega stomako. Estas nekonate kio okazos, estas nekonate kiam, tamen dezirindas esti la unua ĉe la enirejo al la infero. La homo fidele vivas en timo kaj en espero iĝi la elektita viktimo. »
« La fuĝo estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mortkondamno. Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva ordono — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la Tero aperis la homo — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo. »
« Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon. »