Saltu al enhavo

Avideco

El Vikicitaro
Avideco
Avideco
Avideco
Aliaj projektoj
Avideco en Vikipedio
Avideco en Komuneja kategorio

Avideco (latine avidus) estas la anima impulso fordifekti sperton de foresto.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Avideco estas ĉiam la rezulto de interna vakueco.[1] »
Citaĵo
« Malŝparemo kaj avideco estas la du malsanoj, fluantaj de la sama fonto kaj kondukantaj per malsamaj vojoj al la sama fino. Malsata malriĉeco de malŝparemulo renkontiĝas kun malsata riĉeco de avidulo — kaj ĉi tie ili estas egalaj. Pli bona pruvo de absurdeco de la riĉeco ne povas ekzisti. » « Расточительность и скупость — две болезни, текущие из одного источника и приводящие различными путями к одному концу. Голодная бедность мота встречается с голодным богатством скупца — и тут они равны. Лучшего доказательства нелепости богатства и быть не может. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu fremdan avidas, propran forperdas»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

  1. (germane) Die Gier ist immer das Ergebnis einer inneren Leere. (Erich Fromm. Die Kraft der Liebe)