« Jam tio ke en la socio oni ekokupiĝis pri la historio, parolas pri ĝia certa etapo: kiel diris Erwin Reisner, la historia konscio venas kune kun zorgiĝo pri ĝia proksima subiro. »
« Ĉu vere povas esti, ke tiom da nenomeblaj afliktoj malaperintus lasinte neniom d spuro tiel, kiel polvo aŭ fumo? Ĉu ne estas homoj naskitaj por retrovi la spuron de la estingiĝintaj malgajoj, ke ili povu doni al ili esprimon, kaj elaĉeti la senfinan amarecon de tiom d sennomaj ekzistadoj? »
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturo — pasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio. »
« Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de la Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
« Studado de la historio de donas gvidilon, aplikeblan aŭtomate. La historio instruas sur ekzemploj, montrante eventualajn sekvojn de similaj situacioj. Sed ĉiu generacio devas decidi memstare, kiuj el la cirkonstancoj efektive estas similaj. »
« [pri nuntempo] Studadon de historio kaj filozofio, sciencoj plej rilataj al perfektigado de la arto gvidi la ŝtaton, oni traktas disdegne ĉie aŭ traktas ĝin tiom utilece, ke ili povas servi nur kiel helpilo al tio, kio estas konsiderata racio. La gvidantoj famiĝas, uzante kaj manipulante humoron de la momento. Ili difinas siajn celojn, pli ofte konsultante fokusajn celgrupojn, ol gvidataj de propra percepto. Ili vidas estontecon kiel projekcion de io kutima. »
« Kiu scias, kiom da malkovroj atendas nin, pri kiu ni entute ne eĉ konceptas, egale kiel pri la kompaso, la pulvo, aŭ la silko, antaŭ ties eltrovo? Tiuj neatenditaj malkovoroj entute sufiĉis por transformi la mondon, ĝis tia grado, ke neniu imperio, neniu opiniantaro, neniu fatopotenca stelo, ŝajnas esti rezultiginta al la homaj aferoj per pli granda efiko, kaj oni povas diri pli granda sorĉinfluo, ol tiu, kiun elmontris tiuj meĥanikaj elpensaĵoj. »
« ...min foje mirigas indiferenteco de multaj gejunuloj rilate historion de regiono, en kiu ili loĝas kaj laboras. Foje oni komencas interparoli kaj subite trovas, ke viaj kunparolantoj komencas la tempokalkuladon ekde tiu momento, kiam ili mem ĉi tien venis. Ĉio alia ilin ne interesas. Tio estas malbone. Malestimo al pasinteco propras al provizoruloj. Mi ĉiam klopodis laŭeble pli ekscii pri tiuj lokoj, kien sendis min la sorto. »
« …меня иногда поражает равнодушие многих молодых людей к истории того края, в котором они живут и работают. Начинаешь порой говорить и вдруг обнаруживаешь, что твои собеседники ведут «летоисчисление» с того момента, как они сами сюда приехали. Все остальное их не интересует. Это плохо. Неуважение к прошлому свойственно временщикам. Я всегда старался как можно больше узнать о тех местах, куда забрасывала меня судьба.[1]»