Orgio

El Vikicitaro
Orgio
Orgio
Orgio
Aliaj projektoj
Orgio en Vikipedio
Orgio en Komuneja kategorio
Orgio en Vikivortaro

Orgio estas festo, dediĉita al kolektivaj kaj ekscesaj ĝuoj manĝaj, drinkaj, seksaj.

Citaĵo
« Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Post la orgio venas tempo de maskerado… ne nur la seksa, sed ankaŭ la politika kulturo transiris al la flanko de la maskerado. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genra identecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]