Dubo

El Vikicitaro
Dubo
Dubo
Dubo
Aliaj projektoj
Dubo en Vikipedio
Dubo en Komuneja kategorio

Dubo estas mensostato meza inter nesciado kaj certeco.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Pastroj kaj politikistaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. »
— Vortoj de Kamarado E. Lanti
Citaĵo
« Vivas pli da fido en honesta dubo, kredu min, ol en duono de la kredoj» « (angle) There lives more faith in honest doubt, believe me, than in half the creeds. »
— Alfred Tennyson
Citaĵo
« Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco. » « (hispane) La duda es uno de los nombres de la inteligencia »
— Jorge Luis Borges
Citaĵo
« Mi dubas, ĉu oni iam akceptas kredon, ĝis oni urĝe bezonas ĝin. » « (angle) I doubt if one ever accepts a belief until one urgently needs it. »
— Christopher Isherwood
Citaĵo
« Kredo kaj dubo estas necesaj - ne kiel antagonistoj, sed laborante flank-al-flanke por konduki nin ĉirkaŭ la nekonata kurbo. » « (angle) Faith and doubt both are needed — not as antagonists, but working side by side to take us around the unknown curve. »
— Lillian Smith
Citaĵo
« Ni laboras en la mallumo - ni faras tion, kion ni povas - ni donas tion, kion ni havas. Nia dubo estas nia pasio kaj nia pasio estas nia tasko. La resto estas la frenezo de arto. » « (angle) We work in the dark — we do what we can — we give what we have. Our doubt is our passion and our passion is our task. The rest is the madness of art. »
— Henry James
Citaĵo
« Dubo envenas ĉe la fenestro, kiam Enketo estas rifuzita ĉe la pordo» « (angle) Doubt comes in at the window, when Inquiry is denied at the door. »
— Benjamin Jowett
Citaĵo
« Materiistoj kaj frenezuloj neniam havas dubojn. » « (angle) Materialists and madmen never have doubts. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« Ni neniam scias per kiaj Diaj misteroj de kompenso la granda Patro de la universo efektivigas Sian subliman planon; sed tiuj tri vortoj, "Dio estas amo" devas enhavi, al ĉiu dubanta animo, la solvon de ĉiuj aferoj. » « (angle) We never know through what Divine mysteries of compensation the great Father of the universe may be carrying out His sublime plan; but those three words, "God is love" ought to contain, to every doubting soul, the solution of all things. »
— Dinah Craik
Citaĵo
« Konstanta kaj ofta demandado estas la unua ŝlosilo al saĝo... Ĉar per dubado ni estas gvidataj esplori, kaj per esploro ni perceptas la veron. »
— Peter Abelard
Citaĵo
« Se ni komencos per certecoj, ni finos per duboj; se ni komencas kun duboj, kaj estas paciencaj, ni finos per certecoj. »
— Marko Aŭrelio
Citaĵo
« Por dubi ĉion aŭ kredi ĉion estas du egale konvena solvoj; ambaŭ malhavas la neceson de pripensado. »
— Henri Poincaré
Citaĵo
« Mi estas plena je duboj... Ĉiu nova filmo estas kiel provo. Antaŭ ol mi paŝas fronte de la filmilo, mi ne scias ĉu mi falos aŭ ĉu mi flugos - kaj ĝuste tiel mi volas, ke ĝi restu. »
— Juliette Binoche
Citaĵo
« Ni ne povas scii ĉu ni amas Dion, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti dubo pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio... »
— Tereza el Avilo
Citaĵo
« Kiam ajn oni provas subpremi dubon, estas tiraneco»
— Simone Weil
Citaĵo
« Neniu viro ŝatas dubojn pri sia inteligenteco aŭ bona fido, precipe se li mem dubas pri ĝi. » « (angle) No man likes to have his intelligence or good faith questioned, especially if he has doubts about it himself. »
— Henry Adams
Citaĵo
« Kompatu tiun, kiu iam rigardas sian internan sfinkson kaj dubas pri ĝi. Li estas perdita. »
— Rubén Darío

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Dubo esta deira punkto de la nuntempa filozofio… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Dubo gardas kontraŭ risko»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]