« En oktobro 1972 Henry M. Jackson proponis amendon, malpermesantan doni statuson de la plej favorata nacio al ĉiu ajn lando kiu artefarite limigus la elmigradon. Tio estis taktike brila paŝo. Statuso de la plej favorata nacio sonas oble pli grave ol ĝi efektive estas. Ĝi signifas nur mankon de diskriminacio; tiu ĉi statuso donas neniujn specialajn privilegiojn, sed ĝi simple donas al sia posedanto privilegiojn kiujn havas ĉiuj landoj kun kiuj Usono havas normalajn komercajn rilatojn (tiutempe ili nombris pli ol 100). Statuso de la plej favorata nacio asistas al evoluo de normala komerco surbaze de komerca reciprokeco. Konsiderante staton de la sovetiaekonomio volumeno de tia komerco, kiel oni atendis, ne povus esti pli granda. Danke al la Jackson-amendo oni sukcesis atingi tion ke la sovetia elmigra praktiko iĝis objekto de ne malkaŝa diplomatia agado, sed de leĝofara agado de la usona kongreso. »