Saltu al enhavo

George Byron

El Vikicitaro
George Byron
Aliaj projektoj
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

George Gordon Noel BYRON, ankaŭ nomata Lord Byron, estis skota-angla romantikisma verkisto.

Citaĵoj

[redakti]

Childe Harold’s Pilgrimage

[redakti]
Citaĵo
« Ho Romo! mia lando! urbo de la animo! » « Oh Rome! my country! city of the soul! »
— Childe Harold’s Pilgrimage IV, 78

Aliaj

[redakti]
Citaĵo
« La unua malaperonto en la milito estas la vero»
— George Byron[1]
Citaĵo
« Amo naskiĝas el bagatelaĵoj, vivas per ili kaj pro ili ankaŭ mortas. »
— George Byron[1]
Citaĵo
« Estas pli facile morti pro virino ol vivi kun ŝi. »
— =George Byron[1]

Pri la aŭtoro

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« [pri Goethe kaj George Byron] La maljunulo estis ankoraŭ viva, kiam aperis kaj malaperis la sola poeto de la 19-a jarcento. La poeto de dubo kaj indigno, konfesprenanto, ekzekutisto kaj viktimo samtempe; li haste voĉlegis skeptikan mortopreĝon al la kaduka mondo kaj mortis 37 jarojn aĝa en la renaskiĝanta Grekio, kien li fuĝis nur por ne vidi "la bordojn de sia patrujo". » « [о Гёте] Старец был еще жив, когда явился и исчез единственный поэт XIX столетия. Поэт сомнения и негодования, духовник, палач и жертва вместе; он наскоро прочел скептическую отходную дряхлому миру и умер тридцати семи лет в возрождавшейся Греции, куда бежал, чтоб только не видеть «берегов своей родины». »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« Al la herooj de Byron mankas objektiva idealo, kredo; revo de la poeto, forturniĝinte de la senfrukta, abomena medio, reduktiĝis ĝis lirikismo de psikaj fenomenoj, ĝis internen enirintaj agimpetoj, ĝis grandaj nervoj, ĝis la spiritaj abismoj kie frenezo kaj saĝo, malvirto kaj virto perdas siajn limojn kaj iĝas fantomoj, konsciencriproĉoj kaj samtempe doloriga trankviligo. » « У байроновских героев недостает объективного идеала, веры; мечта поэта, отвернувшись от бесплодной, отталкивающей среды, была сведена на лиризм психических явлений, на внутрь вошедшие порывы деятельности, на большие нервы, на те духовные пропасти, где сумасшествие и ум, порок и добродетель теряют свои пределы и становятся приведениями, угрызениями совести и вместе с тем болезненным успокоением. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Dua letero [la 20-an de julio 1862]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Li estas freneza, malica kaj danĝere konata »
— Lady Caroline Lamb[2]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek
  2. (en) Castle, Terry, "Mad, Bad and Dangerous to Know", The New York Times, 13-a de aprilo 1997.