Harry S. Truman

El Vikicitaro
Harry S. Truman
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Harry S. TRUMAN la tridek-tria prezidento de Usono, naskiĝis la 8-an de majo 1884, en Lamar, Misurio. Li mortis 88-jaraĝa, la 26-an de decembro 1972 en Independence, Misuro, pro renaj problemoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiam ni vidas ke Germanujo estas gajnonta, ni devus helpi Rusujon, kaj se Ruslando estas gajnonta ni devus helpi Germanujon, kaj tiel ili povas mortigi kiom eble plej multe. » « If we see that Germany is winning, we ought to help Russia, and if Russia is winning we ought to help Germany, and that way we let them kill as many as possible. »
— New York Times, 24 Juni 1941
Citaĵo
« La respondeco de la grandaj ŝtatoj estas servi kaj ne regi la mondon. » « (angle) The responsibility of the great states is to serve and not to dominate the world. »
— Harry S. Truman
Citaĵo
« Ĉiu el faritaj de mi decidoj rilate la Korean konflikton havis unu klare konsciatan celon: malebligi la Trian mondmiliton kaj terurajn damaĝojn, kiujn ĝi kaŭzus al la civilizita mondo. Tio signifis ke ni devis entrepreni nenion, kio estus pravigo por Sovetunio kaj engaĝus la liberajn naciojn en plenskalan totalan militon”. »
— Harry S. Truman
Citaĵo
« Winston Churchill ĉiam parolas kaj Stalin simple gruntas, sed almenaŭ oni scias kion li deziras diri. »
— Harry S. Truman, al sia patrino post la Potsdama konferenco [1945]
Citaĵo
« Se ni vidos ke estas gajnanta Germanio, ni devos helpi al Rusio kaj se estos gajnanta Rusio, ni devos helpi al Germanio kaj tiel do ili mortigu laŭeble plej longe, kvankam mi ĉe neniuj cirkonstancoj dezirus vidi kiel venkinto Hitleron. Neniu el ili plenumas siajn promesojn»
— Harry S. Truman, [1941]
Citaĵo
« Ni devas firme trakti la rusojn. Ili ne scias kiel konduti. Ili similas al elefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kaj britoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. »
— Harry S. Truman, [1945]

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Harry S. Truman neniam leviĝis super nivelo de nekompleta mezlernejo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Potsdama konferenco] En tiu momento Harry S. Truman forkondukis Stalinon flanken kaj informis lin pri ekzistado de atombombo en Usono. Stalin certe jam sciis pri tio de siaj sovetiaj spionoj; fakte li eksciis pri ĝi delonge antaŭ ol Truman mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Por Mao Zedong, ĵus venkinta en la Ĉina enlanda milito, deklaroj de Harry S. Truman neeviteble aspektis kiel spegulaĵo de la timo de Usono antaŭ komunista komploto: li traktis ilin kiel unuan paŝon en la usona provo reludi la Ĉinan enlandan militon, finiĝintan per la venko de komunistoj… Mao havis ĉiujn bazojn por konkludi, ke se li ne haltigos Usonon en Koreio, do eble li devos batali kontraŭ Usono en la ĉina teritorio; almenaŭ li ne havis kialojn pensi alie. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri vortoj de Harry S. Truman dum la Korea milito] Sed militi por “sekureco de niaj armitaj fortoj” estas strategie sensenca afero. La milito mem jam estas risko por ilia sekureco, do transformi “sekurecon de niaj armitaj fortoj” je la celo signifas trafi taŭtologion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]