Tajvano

El Vikicitaro
Tajvano
Tajvano
Tajvano
Aliaj projektoj
Tajvano en Vikipedio
Tajvano en Komunejo
Tajvano en Komuneja kategorio
Tajvano en Vikinovaĵoj

Tajvano estas insulo kaj neagnoskita lando en Azio, oficiale nomata Ĉina Respubliko, kiun plejparto de la mondo konsideras parto de Ĉinio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono fakte ne havas specialan intereson pri la apartiĝinta Tajvano. Efektive ĝia reala pozicio estis kaj devas resti la penso, ke ekzistas nur unu Ĉinio. Sed tio kiel Ĉinio postulas la reunuiĝon povas damaĝi vive gravajn interesojn de Usono kaj la ĉinoj devas klare kompreni tion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Samtempe Usono devas — plenumante promeson, donitan al Ĉinio — sin deteni de rekta aŭ nerekta subtenado de iu ajn internacia altigo de la statuso de Tajvano. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker[redakti]

Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj lia rilato al Ĉinio] Finfine, asertis li, tio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj de Usono. Zorgiteco rilate la homajn rajtojn, minacon al la demokratia Tajvano kaj angoro pro la kreskanta povo de Ĉinio — ĉio ĉi estas duaranga; Brzeziński eĉ insistis pri kreado de G-2 — ĉina-usona “Granda Duopo” — por defendo de la usonaj interesoj»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński] Deng Xiaoping tuj donis sinceran kaj rektan respondon: se Usono estas preta fari paŝon, ĝi devas rezigni je subteno de Tajvano. Tiukaze ankaŭ Ĉinio estos preta fari paŝon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński kaj interparolo pri Tajvano] Deng Xiaoping ne kontraŭis ke iu esprimu “esperon” pri paca solvo de la afero. Sed Ĉinio neniam konsentos promesi pacan solvon kiel kondiĉon de normaligo [de rilatoj kun Usono]. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Brzeziński ripetis sekretajn promesojn pri Tajvano, kiujn donis ankoraŭ Richard Nixon»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Estis evidente ke Chiang Ching-kuo kaj lia registaro obstine ne deziras rimarki iujn ajn signojn de la okazantaj aferoj kaj rifuzas kredi ke usonanoj distanciĝas de ili. Richard Holbrooke deziris informi Chiang unu tagon antaŭ oficiala decido, sed Brzeziński kaj Oksenberg rifuzis tion. Holbrooke diris ke ili “intence trompis” Chiang kaj per tio donis al la kongresanoj subtenintaj Tajvanon pretekston diri ke administracio de Carter ponardis Chiang ĉe la dorso»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« En 1999 Brzeziński kritikis “teorion de du ŝtatoj” de la prezidanto de Tajvano Lee Teng-hui kiel provon laŭleĝigi konstantan dispartigon de Ĉinio. Li neniam rezignis je sia opinio, laŭ kiu interesoj de Tajvano havas duarangan signifon kompare al bezono de Usono je bonaj rilatoj kun Ĉinio»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri rilatoj de Ĉinio kaj Usono] Nome naciismo, ne komunismo, povas kaŭzi konfrontiĝon kontraŭ Usono kaj ĉe tio ne pro la diskuto pri tutmonda hegemonio, sed pro Tajvano. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Tajvano, estanta parto de Ĉinio ekde la 17-a jarcento, estis aneksita de Japanio en 1895 dum la provo kiu evidentiĝis la unua paŝo en konkero de la ĉeftera Ĉinio. La insulo estis redonita al Ĉinio de la venkintaj en la Dua mondmilito aliancanoj en 1945, post kiam prezidanto Franklin D. Roosevelt deklaris ĝin parto de Ĉinio en 1943. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« De Tajvano komenciĝis dispartigo de Ĉinio — ĝi estis la unua provinco, kiu estis aneksita de la koloniistoj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri reveno de Tajvano] En novembro 1973 Mao Zedong diris al mi, ke Ĉinio povos atendi 100 jarojn. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri pozicio de Usono rilate statuson de Tajvano] Tia neoficiala interkonsento ekfendiĝis en 1995 kiam prezidanto de Tajvano Lee Teng-hui ricevis vizon por vizito al la Universitato Cornell»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« La sensiva demando pri Tajvano trafas kategorion de problemoj — simile la demandon pri estonteco de Palestino — kiuj ne havas definitivan solvon nuntempe. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri malkaŝa subteno de Tajvano fare de Usono] Tia strategio estas mallongvida, ĉar la ekzistanta kadro plejparte kongruas al la interesoj de Tajvano. Ĉar la ĉefa detena faktoro en la Tajvana politiko de Ĉinio ĉiam estis strebo de Ĉinio al bonaj rilatoj kun Usono»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Krom Japanio ankaŭ Singapuro, Tajvano, Sauda Arabio kaj malpli grande Irano iĝis modernaj sen iĝi okcidentaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Mallonge dirite, sindifino de nacia registaro de Respubliko Ĉinio evoluis tiele: registaro de la tuta Ĉinio — registaro de la parto de Ĉinio — registaro de ne-Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Evidente komence de la 21-a jarcento Tajvano devigite aŭ sekve de intertraktoj kaj plej verŝajne per kombino de tiu kaj alia, estos pli proksime integrita kun la ĉeftera Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ni povos vivi sen ĝi dum iu tempo kaj okupiĝos pri tio post 100 jaroj. »
— Mao Zedong al Richard Nixon dum renkontiĝo, Zbigniew Brzeziński. Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Vidu ankaŭ[redakti]