Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento (angle: Does America Need a Foreign Policy?: Toward a Diplomacy for the 21st Century) estas unu el ĉefaj verkoj de la usonadiplomato, politikologo, geopolitikistoHenry Kissinger, aperinta en 2001.
« [pri sekvo de la Tridekjara milito] El tiu ĉi buĉado formiĝis la nuntempa ŝtata sistemo kiel ĝin difinis la Vestfalia Paco de 1648, kies ĉefaj principoj formis la internaciajn rilatojn ĝis nuntempo. La bazo de tiu ĉi traktato iĝis doktrino pri suvereneco, proklaminta nejuĝeblon de la interna politiko de la ŝtato kaj ĝiaj institucioj al la aliaj ŝtatoj. »
« Dum pli ol 200 jaroj — ĝis la komenco de la Unua mondmilito — sistemo de la ŝtatoj, formiĝinta post la Tridekjara milito estis atinganta siajn celojn (escepte de ideologiakonflikto de la Napoleona periodo, kiam principo de neentrudiĝo estis fakte refutita dum du jardekoj). Ĉiu el tiuj ĉi principoj nun estas atakata; okazas eĉ ke oni ekforgesis ke ilia celo estis limigado, ne vastigo de arbitra apliko de la forto. »
« La kontinento por kiu mankas precedenco en la eŭropahistorio estas Afriko. Kvankam 46 landoj de la kontinento nomas sin demokratioj, ili ne efektivigas sian politikon surbaze de unuiganta ideologia principo. En la afrika politiko mankas ankaŭ dominado de ĝenerala koncepto de povekvilibro. La kontinento estas tro granda, radiuso de agado de multaj ĝiaj landoj estas tro eta por ke oni povu paroli pri la afrika povekvilibro. »
« La [usona] kongreso ne nur leĝe fiksas la eksteran politikon, sed ankaŭ strebas trudi normojn de konduto al la aliaj landoj per starigo de multaj tipoj de sankcioj. Dekoj da landoj nun estas sub efiko de tiaj sankcioj. Administracioj unu post alia silente akceptas tion, parte kiel kompromison por ricevi aprobon de aliaj programoj, kaj parte pro tio, ke pro manko de senpera ekstera minacointerna politiko iĝis pli grava por politika postvivado ol efektivigo de la ekstera politiko. Do tio kion eksterlandaj kritikantoj konsideras orgojla serĉado de la vojo al dominado tre ofte estas reago al agado de grupoj, premantaj rilate internajn aferojn. »
« Nome [milito en] Vjetnamio rompis sintezon de ideologio kaj strategio, kio iĝis karaktera por pensado de tiuj, kiujn nun oni nomas "la plej granda generacio". »
« Tio kio estas konsiderata komuna politiko de la [Nordatlantika] alianco rilate Rusion ofte estas sentimentala interpreto de la personeco de la nuna rusia gvidanto. Iam tio estis Boris Jelcin kaj nun (almenaŭ je komenca etapo) Vladimir Putin. Tio ebligas al ĉiu ĝia membro libere efektivigi ŝtatan politikon kongrue al psikologiaj kriterioj, kiujn li ellaboras por si mem. »
« Pli da usonanoj kaj eŭropanoj komencis viziti la alian kontinenton kompare al pasinteco. Sed ili estas translokiĝantaj en kokono de siaj antaŭjuĝoj aŭ profesiaj rilatoj, sen posedi konojn de historio kaj nematerialaj valoroj de la alia flanko de la Atlantiko. »
« Unu el ironioj de la sorto konsistas en tio, ke el ĉiu malgajnita mondmilitoGermanio estis eliranta pli forta rilate siajn najbarojn ol ĝi estis antaŭ ilia komenco. »
« Kun kresko de relativa rolo kaj povo de Germanio kaj restariĝo de Rusio, renaskiĝos la tento de la rusio-germana interproksimiĝo, bazita sur la Bismarck-tradicio ke ambaŭ landoj prosperis kiam ili estis proksimaj kaj spertis malfacilaĵojn kiam ili konfliktis. »
« Kiam Usono interagas kun eŭropaj landoj je individua bazo, ĝi havas eblecon aranĝi konsultadon je pluraj niveloj kaj estis aŭdata longe antaŭ la decido estas farita. Ĉe interago kun Eŭropa Unio inverse, Usono estas ekskludita el decidofara procezo kaj ĝi komencas la interagon nur post kiam la evento okazis kaj interagas kun reprezentantoj, parolantaj nome de ministroj kiuj faris la decidon dum renkontiĝoj, kiujn Usono ne partoprenis je iu ajn nivelo. »
« ...limo de Estonio troviĝas 50 km for de Sankt-Peterburgo. Avanco de la unuiĝinta komandaro de NATO tiom proksime al la ŝlosilaj centroj de Rusio povus bloki eblecon ligi Rusion al la naskiĝanta monda ordo kiel konstrua membro. »
« Unu afero estas teoriumi pri reciproka neniigo, bazita sur minaco de reciproka sinmortigo, kaj tute alia afero estas realigi tian koncepton je konkreta kriza situacio. Kiu fakte pretos preni sur sin moralanrespondecon por apliki la strategion, garantiantan morton de dekmilionoj da homoj? Kiel oni povus fari tiel ke tiu ĉi strategio reale funkciu? Kiel povus demokratiajregistaroj realigi tian kurson? Ne eblas kredi ke la demokratiaj registaroj en Eŭropo, fieraj pri siaj humanismaj trajtoj, efektive realigos siajn minacojn de responda atako. »
« [pri lokado de usonaj misiloj en Orienta Eŭropo] Parte pro internaj kialoj, celo de kontraŭmisila defendo estis difinita escepte kiel rebato de la atakoj fare de la kanajlaj ŝtatoj, kio estigis debatojn pri tio kio estas la kanajlaj ŝtatoj aŭ ĉu efektive ekzistas tia minaco. Sed gravas ankaŭ agnoski ke la kontraŭmisila defendo estas same necesa ankaŭ kontraŭ jamaj nukleaj potencoj, kiuj ne apartenas al la kanajloj. »
«Putin eliris la mondon de sekretaj servoj. Avancado en tiu ĉi ombra mondo supozigas fortan fidelecon al la laboro por la bono de la lando kaj ĉeeston de malvarma analiza kapablo. Tio kondukas al la ekstera politiko simila al tiu, kiun dum jarcentoj realigis carismo, al kreskigo de popola subteno de misiisma rolo de Rusio kaj strebo domini super la najbaroj, se ili ne povas esti konkeritaj. Rilate la aliajn potencojn, estiĝas kombino de premado kaj stimulado, kies proporcio atingeblas helpe de skrupule ellaboritaj, paciencaj kaj singardaj manipuladoj je la sistemo de povekvilibro. »
« Konsiderante sian historian sperton, Rusio devas montri specialan zorgitecon pri siaj vastaj randaj areoj kaj, kiel ni diris komence, la Okcidento devas montri singardemon kaj ne vastigi sian unuigitan militan sistemon tro proksime al la limoj de Rusio. Sed ĝuste same la Okcidento devas instigi Rusion rezigni je sia strebo domini super la najbaroj. Se Rusio eksentos sin trankvila en siaj nunaj limoj, ĝiaj rilatoj kun la ekstera mondo rapide pliboniĝos. Sed se rezulte de reformoj Rusio iĝos pli forta kaj revenos al hegemoniapolitiko — kion fakte timas plejparto de ĝiaj najbaroj — streĉiteco de la tempo de la Malvarma milito neeviteble reaperos. »
« Rusia membreco en NATO transformus la Nordatlantikan aliancon je sekurecilo simila al mini-UN aŭ inverse, je la kontraŭazia — speciale kontraŭĉina — alianco de la okcidentaj industrie evoluintaj demokratioj. Rusia membreco en Eŭropa Unio aliflanke kaŭzus splitiĝon inter la bordoj de la Atlantiko. Tia ago neeviteble stimulos Eŭropon eĉ pli al serĉado de la vojoj por distanciĝi de Usono kaj igos Vaŝingtonon realigi analogian politikon en la aliaj mondopartoj. Formale establitaj rilatoj inter Rusio kaj Eŭropo, kiuj estos pli proksimaj ol la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono aŭ eĉ kompareblaj kun ili, kaŭzos revolucion en la Atlantikaj rilatoj — tio estas la kialo pro kiu Putin tiom insiste atentas kelkajn aliancanojn de Usono. »
«Argentino kaj Brazilo superis tion kio en iu momento ŝajne aŭguris komencon de nuklearmila konkuro. Ambaŭ landoj oficiale promesis ĉesigi iujn ajn strebojn al la kreado de nukleaj armiloj aŭ sistemoj de ilia sendado. Tiukampe ili aliĝis al Meksiko, kiu deklaris sian sindevigon rezigni je la kreado de nuklea potencialo jardekon pli frue. La aliaj landoj de Latinameriko sekvis la ekzemplon. »
« ...la tutmondiĝo portas riskon de tio, ke la evoluontaj landoj komencos evoluigi dunivelan ekonomion. Eble 20% de ilia ekonomio iĝos parto de la internacia sistemo kaj tio estos plej ofte elementoj de grandaj plurnaciaj kompanioj. La aliaj — kaj verŝajne plejparto de la loĝantaro — restos for de la procezo, ne ricevinte aliron al la enspezoj, laboro kaj eblecoj, kiujn donas la tutmondiĝo. Tia ambigueco kaŭzas malkontenton, negativan rilaton al Usono kaj sociajn tumultojn, speciale se kaze de ekonomia recesio la usona ekonomio falas pli ol oni prognozis. »
« Historie gerilajmilitoj, same kiel enlandaj militoj, finiĝis per definitiva venko de unu flanko aŭ per kompleta elĉerpiĝo de ambaŭ flankoj. Intertraktoj inter la flankoj preskaŭ neniam finiĝas per kompromiso — kvankam ili plu estas konsiderataj plej bona kuracilo, preskribata de nordamerikaj konsilistoj, kiuj insistas je "politikaj" rezultoj. »
« ...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio). »
« ...dum plejparto de sia historio kiel suverena ŝtato, Brazilo estis insistanta je specialaj rilatoj kun Usono kaj ricevanta ilin je la sama grado. Ĝi agis ĝuste same kiel aliancano de Usono kia iĝis Britio en Eŭropo post la Dua mondmilito. »
« Dum plejparto de sia historioArgentino rigardis ne al la Nordo, sed al la Oriento, al Eŭropo. Posedante grandajn resursojn kaj talentan loĝantaron, ĝi antaŭ diktaturo de Perón estis la sesa laŭ pokapaj enspezoj en la mondo. En la okcidenta hemisfero ĝi estis substrekanta sian individuecon, disdegne traktante siajn nordajn najbarojn kaj indignante pro la dominanta rolo de Usono, cetere sen forlasi limojn de indulgema indiferenteco. Enpotenciĝo de Juan Domingo Perón finis la pretendojn de Argentino pri unikeco. »
« La landoj de Azio traktas unu la alian kiel strategiajn malamikojn, eĉ kiam ili kunlaboras je multaj ekonomiaj kampoj. La militoj inter ili ne prezentiĝas eblaj, kvankam ili ne povas esti tute ekskluditaj. La internacia ordo en Azio pro tio pli similas al la ordo en Eŭropo en la 19-a jarcento ol al Norda Atlantiko en la 21-a jarcento. »
« ...landoj de Azio neniam agnoskis komunan danĝeron, havante sufiĉe malsamajn opiniojn pri minacoj al ilia sekureco. Iuj historie timis Rusion; aliaj pli maltrankviliĝis pro Ĉinio; aliaj estis zorgitaj pro la restariĝinta Japanio; iuj en Sud-Orienta Azio konsideras la ĉefa danĝero Vjetnamion. Barato kaj Pakistano estas absorbitaj de konsiderado de unu la alia kiel minaco. »
« ...en Azio simple ne ekzistas politikaj kaj strategiaj kondiĉoj por markado de divida linio kaj grupiĝo de ĉiuj landoj ĉe unu flanko de ĝi, sen ebligi iujn grandajn ĉinajnprovokojn. Provo fari tion — ĉu malkaŝe aŭ kaŝe — havus tute kontraŭan efikon kompare al la celita. Amikecaj landoj, plej verŝajne, preferus klare distanciĝi de tia plano. Ili preferus resti ie meze, kio kaŭzus laŭgradan izoladon de Usono en la regiono, stimulante la azian naciismon kaj politikon de nealiĝo al la blokoj. »
« En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia Aŭstralio — riskus kreskon de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de demokratio. »
«Geopolitikadefio por ĉiu granda azia lando, inkluzive Ĉinion, konsistas ĉefe ne en kiel konkeri najbarojn, sed kiel malebligi unuiĝon de tiuj najbaroj kontraŭ si. »
« Avantaĝo de Usono devas konsisti je subtenado de kunlaboraj rilatoj kun ĉiuj landoj de Azio kaj evitado de politiko, kiu akcentus aserton ke al iu ajn granda azia lando propras malamikeco, ĝis tiu ĉi malamikeco montriĝos malkaŝe. »
«Usonajekonomikistoj kritikas malfortajn ecojn de la japana ekonomio kaj, komplikante taskon de siaj usonaj kritikantoj, japanoj ĝis nun obstine rifuzas akcepti insistajn preskribojn de usonanoj. »
«Japanio fakte tiom forte ekkredis je sia unikeco, ke post alveno de Matthew Perry ĝi ne timis reorganizi siajn instituciojn laŭ okcidenta maniero, ĉar ĝi estis tiom certa pri tio ke ajnakaze ĝi konservos sian specifan karakteron. »
« [pri reformoj en Japanio post la Dua mondmilito] Japanio sukcesis entrepreni tiajn ŝanĝojn, ĉar la japana sento de kulturaidenteco estis tiom forta, ke ĝi estis fakte transformanta tion kio povus iĝi revolucia impeto en aliaj landoj, je aspekto de nepra kontinueco de la japana kulturo. »
«Japanaj ĉefministroj ĉiam devenas de la sama elektita rondo — estro de frakcio aŭ kandidato je tiu posteno — kaj kutime oni povas lin prognozi anticipe, jardekon antaŭ la elekto, krom maloftaj kazoj de skandaloj aŭ subita morto, rompintaj normalan pason de la aferoj. Pro tio la eksteran politikon de Japanio ne eblas kompreni traktante decidojn de apartaj gvidantoj. Oble pli ĝuste estas trakti ĝin kiel familiankomercon, kiu vidas sin konkuranta kun la mondo de senpersonigitaj, potenciale malamikajkonkurantoj, traktataj kiel senfine foraj kaj evidente tute nekompreneblaj. »
«Japanaj ministroj ne povas esti eksigitaj de ĉefministro antaŭ ol ilia frakcio aprobos tion, la ministroj ankaŭ ne povas fari decidojn se ilia frakcio kontraŭas ilin. »
« Alta posteno en Japanio ne signifas rajton eldoni ordonojn kaj des pli rajton regi surbaze de dekretoj; fakte ĝi nur donas la rajton gvidi la procezon de konvinkado de siaj kolegoj. »
« [en japana politiko] Antaŭ ol grupo kiu koncernas atingon de interkonsento (kutime tio estas tiuj, kiuj devos plenumi la decidon) aprobos ke mankas alia alternativo, promeso ne povas esti plenumita. »
«Pjongjango devas esti konvinkita je tio ke la vojo al Vaŝingtono iras tra Seulo kaj neniel alie. Se tiuj prioritatoj estos ŝanĝitaj, Sud-Koreio laŭgrade estos malaltigita ĝis la rolo de figuranto. »
« Certe la Nordkoreia reĝimo povas kolapsi kiel tio okazis en Orienta Germanio, ĉar Kim Ĝong-il perdas kontrolon super la paso de la eventoj. En multaj kampoj tio verŝajne estas koŝmaro por Seulo. Rapida procezo de reunuiĝo de Koreio malgrandigus kolosajn problemojn, kiujn spertis Germanio dum jardekoj. Rilatumo de nombro de loĝantaro de Okcidenta kaj Orienta Germanioj estis tri kontraŭ unu; en Koreioj ĝi estas proksimume du kontraŭ unu. Rilatumo de MEP pokape en Germanio estis proksimume du kontraŭ unu; la rilatumo en Koreio proksimas al 10:1, kio signifas ke la ekonomia problemo de la reunuiĝo de Koreio estas oble pli terura ol en Germanio. »
« [pri eventuala foriro de la usonaj trupoj el la reunuiĝinta Koreio] Siavice post foriro de tiuj ĉi trupoj estonteco de la usonaj militbazoj en Japanio iĝus problema. »
« [pri politiko de Usono rilate Ĉinion] Azia versio de la politiko de detenado de la 1980-aj jaroj trovos ne tro multe da subtenantoj, eble escepte de Vjetnamio; do la afero estos traktata malĝuste. Plej verŝajne tio kaŭzos ke la aziaj landoj forturniĝos de Usono. Eblecoj de Usono influi Japanion grave reduktiĝos. Koreio transformiĝos je pulvora barelo. Landoj kun teritoriaj pretendoj eksentos novajn eblecojn por si. Eŭropaj aliancanoj de Usono volonte plenigos la politikan kaj ekonomian vakuon. Politiko, traktanta Ĉinion kiel malamikon ĉefe pro tio ke ĝia ekonomio kreskas kaj ĝia ideologio estas neakceptebla, finiĝos per izolado de Usono. »
« Aliro de Ĉinio al la ekstera politiko havas nuancon de skeptikeco kaj racio. Al Usono propras optimismo kaj misiismo. Ĉinio havas tute alian senton de la tempo ol Usono. Kiam oni petas usonanon nomi iun historian eventon, li parolos pri konkreta tago en kalendaro. Kiam ĉino priskribas eventon, li priskribas ĝin kadre de tiu aŭ alia dinastio. Kaj ĉiu el 14 imperiestraj dinastioj daŭris pli ol la tuta historio de Usono. Usonanoj pensas je terminoj de konkretaj solvoj de konkretaj problemoj. Ĉinoj pensas je terminoj de etapoj de procezo, kiu ne havas precizan kulminon. »
«Eventoj sur la placo Tian An Men havis pli komplikan karakteron ol simple kontraŭkomunistaribelo. Ili havis tri kialojn. Unue, la ribelo de studentoj, kiu sin bazis sur okcidentajdemokratiaj principoj; due ribelo de laboristoj, kiuj insistis pri forigo aŭ almenaŭ malgrandigo de maljustaĵoj, fiagoj kaj problemoj, kaŭzitaj de ekonomia reformo, kaj fine interna lukto en la komunista partio ĉefe koncerne sekvojn de la ekonomia reformo. »
« [pri la protestoj sur placo Tian An Men] Kiam Deng Xiaoping kaj liaj kolegoj decidis rompi la tendencon, akceptinte merkatan ekonomion kaj malcentralizitan decidofaradon, ili unuigis — je la komenca etapo de la reformo — problemojn de la centralizita planado kun problemoj de la libera merkato. Provo fari tiel ke la prezoj spegulu realajn elspezojn kaŭzas prezokreskon, almenaŭ je mallongga distanco. Inflacia eksplodo iĝis unu el lanĉiloj de la tumultoj. »
« [pri la protestoj sur placo Tian An Men] Deng Xiaoping preferis akcepti paradoksecon de la situacio, insistante je politika stabileco por havi eblecon fini la socio-ekonomian revolucion. Laŭ lia opinio, li luktis kontraŭ ĥaoso, ne kontraŭ demokratio. "Mi restas la reformisto, — diris al mi Deng duonjaron post la subpremo de la ribelo sur Tian An Men, sed se estus perdita la stabileco, por ĝia restarigo necesus la vivo de la tuta generacio". »
« [komparo kun ekspansiismapolitiko de Sovetunio] Ĉina komunista gvidantaro ne efektivigas tian politikon eksterlande kaj nek faras tiajn deklarojn mondskalajn: ĝi ne havas servistojn forme de tutmonda reto de komunistaj partioj aŭ radikalaj organizoj, deklarantaj pri sia fideleco al Pekino. Ĉinio ankaŭ ne kreas problemojn por internaj strukturoj de la aliaj landoj pro ideologiaj konsideroj. Nome naciismo, ne komunismo, povas kaŭzi konfrontiĝon kontraŭ Usono kaj ĉe tio ne pro la diskuto pri tutmonda hegemonio, sed pro Tajvano. »
« La ekstera politiko de Ĉinio havas paciencan kaj longdaŭran karakteron. Geopolitikadefio, kiel oni ĝin vidas en Pekino, evidente prezentiĝas ne kiel konkero de najbaraj landoj, sed kiel malebligo de ilia unuiĝo kontraŭ Ĉinio. Kaj plej malmulte gvidantaro de Ĉinio interesiĝas pri provokado de Usono, la lando plej fora de Ĉinio, kiu historie neniam minacis unuecon kaj tutecon de Ĉinio. »
«Sovetunio havis ĉirkaŭ 2500 strategiajn misilojn, multaj el ili kun dispartigeblaj raketkapoj. Amasa atako kontraŭ Usono teknike povus esti plenumita kaj strategie sufiĉe probabla (kvankam ĝi neniam estis tia). Ĉinaj strategiaj trupoj kun iliaj proksimume 30 likvofuelaj misiloj kun nedispartigeblaj raketkapoj, bezonantaj horojn por lanĉo, ne estas ofensiva rimedo. »
« Kio koncernas ĉinan terarmeon, ĝi kapablas defendi sian landon surbaze de strategio de elĉerpigo, kiu tamen ne taŭgas por senhalta ofensivo kontraŭ granda malamiko. »
«Ĉinio havas sufiĉe milite fortajn najbarojn, inkluzive de Barato, Vjetnamio, Japanio, Rusio kaj du Koreioj, ĉiun el kiuj estus malfacile venki je lukto unu kontraŭ unu, kaj eĉ pli malfacile se ili estos organizitaj je iuj grupoj. Tio almenaŭ postulas de Ĉinio efektivigon de diplomatio, kiu ne sekvigas minacojn al ĉiuj ĝiaj najbaroj samtempe. »
« Racia usona gvidantaro devas ekvilibri inter risko de flamigo de la ĉina naciismo kaj profitoj de mallongdaŭra premo. Eĉ supozinte ke la nova Malvarma milito estas neevitebla — la supozo kiun mi ne kundividas — saĝa usona politiko devas klopodi transmeti respondecon pri la konflikto sur Pekinon por malebligi izoladon de Usono. »
« Se Ĉinio konservos koncentriĝon je la internaj aferoj ĝi nepre iĝos granda potenco kaj tiel ricevos eblecon defii Usonon. Sed ĝi ne estos sola: Barato, Brazilo kaj Rusio havas eblecojn similajn al la ĉinaj kaj iusence alfrontas ne malpli timigajn obstaklojn. Ĉu Usono devas dependigi sian sekurecon de preventado de apero de iu ajn granda potenco? Tia konduto transformos ĝin je la tutmonda ĝendarmo kaj finfine turnos la aliajn landojn kontraŭ ĝi. »
«Tajvano, estanta parto de Ĉinio ekde la 17-a jarcento, estis aneksita de Japanio en 1895 dum la provo kiu evidentiĝis la unua paŝo en konkero de la ĉeftera Ĉinio. La insulo estis redonita al Ĉinio de la venkintaj en la Dua mondmilito aliancanoj en 1945, post kiam prezidanto Franklin D. Roosevelt deklaris ĝin parto de Ĉinio en 1943. »
« [pri pozicio de Usono rilate statuson de Tajvano] Tia neoficiala interkonsento ekfendiĝis en 1995 kiam prezidanto de TajvanoLee Teng-hui ricevis vizon por vizito al la Universitato Cornell. »
« [pri malkaŝa subteno de Tajvano fare de Usono] Tia strategio estas mallongvida, ĉar la ekzistanta kadro plejparte kongruas al la interesoj de Tajvano. Ĉar la ĉefa detena faktoro en la Tajvana politiko de Ĉinio ĉiam estis strebo de Ĉinio al bonaj rilatoj kun Usono. »
«Barato konservis propran karakteron ne per absorbado de eksterlandanoj, sed per apartiĝo de ili. La barata socio povis subiĝi al forto, sed ĝi konserviĝis pro tio ke neniu fremda kulturo povis penetri ĝin. »
«Barato unuiĝis je la nunaj limoj pro tio ke Britio donis al tiu ĉi subkontinento, kiu antaŭe havis religian, kulturan kaj geografian identecon, homogenan strukturon de la regado, administrado kaj juro. Ĝi kreis la baratan ŝtaton surbaze de la okcidentajliberalaj principoj de demokratio kaj ŝtata sistemo. Ĝi ankaŭ ŝarĝis Baraton per la problemo de ties islama loĝantaro, ĉirkaŭ 100 milionoj restis en Barato post la establo de Pakistano dum la apartigo. »
« Dum la Malvarma militoBarato proklamis sin neŭtrala morala arbitracianto de la mondaj aferoj, kaj multaj usonaj intelektuloj estis agnoskantaj ke Barato en tiu ĉi kazo sekvis pli altajn moralajn normojn ol la superpotencoj. »
« En la nordo Anglio insistis ke gardado de la McMahon-linio, farita je certa distanco de la historiaj limoj inter Ĉinio kaj Hindostano. La imperiestra Ĉinio neniam agnoskis tiun ĉi demarkacion, sed ĝi estis tro malforta por kontesti ĝin. La komunista Ĉinio restarigis la tradician limon kaj militis tiucele en 1962. »
« En la nordo je HimalajoUsono havas neniujn naciajn interesojn, kiuj ebligus al ĝi sin engaĝi je lima diskuto inter Ĉinio kaj Barato antaŭ ol unu el la landoj provos atingi siajn celojn per forto. Tiu ĉi demando ne apartenas al tiuj por kiuj Usono indus riskigi siajn rilatojn kun ĉiu el tiuj ĉi landoj. Tio estas klasika kazo de neceso kompreni limojn de la usonaj interesoj. »
« Ironio de la usonarolo en la araba-israela konflikto konsistas je tio, ke provo de la Clinton-administracio en la lasta jaro de sia regado solvi ĝin definitive transformis la konflikton el malfacile solvebla je nesolvebla. »
« [pri Proksima Oriento] La konfliktoj en la regiono ne koncernas la demandojn pri demokratio, ĉar escepte de Israelo neniu el la oponantoj estas demokratio, kio devigas Usonon kunlabori kun vico da ŝtatoj surbaze de komunaj zorgitecoj rilate sekurecon. La fakto konsistas je tio ke la industrie evoluintaj demokratioj simple ne povas ebligi ĉesigon de ilia aliro al la nafto de la Persa golfo aŭ silente aprobi ke iu lando aŭ grupo da landoj, malamikaj rilate ĝian bonfarton, dominos en la areo de la golfo. »
« Malkapablo de Israelo fini la intifadon en 1987-1988 en Cisjordanio kaj en Gazaa Sektoro lasis al Israelo nur kvar eblecojn: etnaj purigadoj; anekso de Cisjordanio kaj kreado de ŝtato dividita surbaze de rasapartiga principo; inkluzivigo de la araba loĝantaro je la juda ŝtato aŭ iu formo de interkonsentita dislimigo de la du komunumoj — do akcepti la kreadon de la palestina ento, kiu iam nepre ricevos formon de la ŝtato. Etnaj purigadoj kaj apartigo estis nekombineblaj kun moralaj konvinkoj kaj politikaj bezonoj de Israelo. Israelo estis malpreta ankaŭ al la inkluzivigo de ĉiuj araboj de Cisjordanio je Israelo, ĉar tio detruus la judan karakteron de tiu ĉi ŝtato. La atingita per intertraktoj kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de Palestino transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo Jicĥak Rabin tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min". »
« [pri la Interkonsentoj de Oslo] Pli ol 90% de la loĝantaro estis fiksita je areoj, kontrolataj de palestinanoj. Kaj rezulte de sekvintaj interkonsentoj tie nun estas ĉirkaŭ 95% de la palestina loĝantaro. »
«Israelo, dividita je "kolomboj", identigantaj la pacon kun sia psikologia memrealigo, kaj "akcipitroj", vidantaj en la paca procezo teston pri eltenemo, pelis sin je interna sakstrato. Ĝi estas disŝirata inter esperoj pri benata paco ka paralizantaj timoj dum atendado de tutnacia katastrofo. »
« De la vidpunkto de adfministrado de intertraktojEhud Barak kiel evidentiĝis estis la plej kuraĝa kaj plej pacama israela ĉefministro dum la tuta historio. »
« [pri la araba-israela konflikto] En la nuna etapo la diplomatiaj klopodoj devas koncentriĝi je serio da interaj interkonsentoj. Ilia celo devas esti difinita kiel ne atingo de la definitiva paco, sed kiel konsento pri longa periodo de kunekzistado, spegulanta la formiĝintajn por ambaŭ flankoj realojn. »
« En prognozebla estonteco la Palestina ŝtato estos agnoskita de plejparto de la landoj, inkluzive plejparton de la eŭropaj landoj, eĉ se Usono por iu tempo sin detenos de tio. »
« La Palestina teritorio devas en signifa parto esti tuteca unuo kaj israelaj kontrolpunktoj kaj enmiksiĝo je ĉiutaga vivo ene de tiu teritorio devas esti strikte limigitaj. »
« [pri fortigo de la alianco kun Turkio] En Usono estis la granda aspiro kaj en Eŭropo ĝi estis eĉ pli granda, akcepti Turkion kiel ion evidentan per si mem, agi kvazaŭ oni povas subigi ĝin al kontrolo de interna politiko sen iuj ajn elspezoj kaj kvazaŭ la turka nacia fiero povas esti ignorata. »
« [pri la Golfa milito] Plej bone estus daŭrigi detruadon de elitaj irakaj unuoj — de la trupoj de la Respublika Gvardio — kiuj estis kaj plu estas apogilo de la potenco de Saddam Hussein. Se oni sekvus tiun ĉi strategion, tre probable ke la iraka armeo forigus lin. »
«Irako ne devas esti tro forta de la vidpunkto de la povekvilibro en la regiono, nek tro malforta por ke ĝi povu konservi sian sendependecon kaze de komplotoj de siaj avidaj najbaroj, speciale inkluzive de Irano. »
« Estos paradokse se nepripensemaj agoj denove sekvigos kontraŭan rezulton: tiom malfortan Irakon ke ĝiaj najbaroj, speciale Irano, hastos por plenigi la vakuon. »
« [pri la ekonomiaj sankcioj de Usono] Eksterteritorian sferon de apliko, speciale kontraŭ aliancanoj, malfacilas pravigi kaj ĝi bezonas novan aliron. »
« Post la fino de la Malvarma milito neniu malamikeca fremda lando kapablas domini en Afriko kaj neniu afrika lando havas milito-ekonomian potencialan por tio. Kutima argumento de la tempo de la Malvarma milito — ke resursoj de Afriko ne devas trafi manojn de malamikoj — ne aplikeblas en prognozebla estonteco. »
« ...en Aziokoloniismo tendencis grandigi: Barato, Indonezio, Malajzio — ĉiuj ili estas pli grandaj ol la princlandoj, kiuj ekzistis antaŭ la koloniismo. Kaj inverse la postkoloniismaj landoj en Afriko tendencis eriĝi je malpli grandaj partoj. »
« Pro grandeco de la teritorioj de Afriko sude de Saĥaro neniu el troviĝantaj tie ŝtatoj kapablas minaci ĉiujn aliajn. Neniu lando, escepte de Niĝerio aŭ Sud-Afriko, kapablas ludi la precipan rolon ekster la plej proksima regiono. »
« Ŝajne senfina ekonomia evoluo de Usono neeviteble iam komencos malkreski. La demando konsistas nur je la tempo kaj profundeco de la malkresko. En la momento de la verkado de tiu ĉi libro (printempo de 2001) cirkulas vaste akceptita kredo ke Usono jam eniris sian falon kaj malcerteco koncernas ĉefe demandon pri la tiel nomata mola falo. »
« La respondeculoj pri la ekonomio — la Usona Departemento de la Trezorejo, grandaj investantoj, bankistoj kaj konsilioj de direktoroj de gigantaj plurnaciaj korporacioj — ne pridubas probablecon de la malkresko. Tamen ili ne hastas por agi por ne stimuli fakte tion, kion ili penas prokrasti — esperante ke tiumtempe ili jam ne plu laboros en tiuj ĉi oficejoj. »
« [pri reformoj sugestataj de evoluintaj landoj al tiuj evoluontaj] Tamen subtenantoj de nova aliro ofte evidente forgesas historiajn lecionojn, kiuj montras ke por efektivigo de reformoj necesis en iliaj propraj landoj pluraj jardekoj. »
«Usona modelo supozigas ke kapitalo estas relative malmultekosta kaj laborforto sufiĉe kosta, do sukceso en konkurenca lukto finfine dependas de altiĝo de produktiveco, subtenita per konstanta teknologia progreso. Kompara avantaĝo estas atingata per reduktado ĝis laŭeble plej malalta grado de uzado de laborfortoj en plejparto de produktadaj procezoj... Tamen sperto de multaj aliaj landoj ankaŭ montris ke malfacilas ekfunkciigi la usonan modelon pli rapide. »
« Estas vere ankaŭ ke la internacia financa sistemo, bazita sur la Internacia Mona Fonduso, punas senraciajn pruntantojn oble pli forte ol la senraciajn pruntedonantojn. »
« En la tutmondiĝintamondo la Internacia Mona Fonduso ĉiam pli iĝas organizanto de savpakaĵoj kaj la lasta kreditoro en la kriza situacio. Tamen ĝiaj kuraciloj pasintece ofte komplikis problemon, ĉar ili laŭ sia senco havas ekonomian karakteron dum ju pli profunda estas la krizo, des pli granda iĝas ĝia politika komponanto. Kaj la IMF estas malbone preparita por pritrakti politikajn sekvojn de siaj programoj. »
« ...en Rusio sub la premo de la registaro de Usono la Internacia Mona Fonduso, rezigninte je propraj ekonomiaj kriterioj, kontribuis al la apero de oligarĥia sistemo al kiu mankis iu ajn ekonomia bazo. Pro ĉiuflanka usona subtenado de prezidanto Boris Jelcin, la IMF donis grandajn kreditojn, por kiuj mankis iu ajn ekonomia pravigo. (Eksa ekonomia konsilanto de Jelcin, Anatolij Ĉubajs, poste fanfaronis sufiĉe sendanke ke Rusio "trompaĉis" la IMF kaj igis ĝin daŭrigi la kreditadon. »
« La mondgvidantoj — speciale en la industrie evoluintaj demokratioj — ne povas ignori la fakton ke abismo inter tiuj, kiuj profitas la tutmondiĝon kaj la resto de la mondo kreskas, same ene de la socioj kaj inter ili. La tutmondiĝo iĝis sinonimo de la kresko; la kresko bezonas la kapitalojn; kaj la kapitalo serĉas laŭeble plej altan profiton ĉe minimumaj riskoj, fluante tien kie haveblas la plej bona rilatumo de risko kaj profito. En realo tio signifas ke en tiu aŭ alia formo Usono kaj aliaj avangardaj industriaj landoj absorbos plej grandan procenton de la alirebla investa kapitalo en la mondo. »
« Kompanioj de la evoluontaj merkatoj kadre de internacia konkurenco alfrontas du perspektivojn — suferi malvenkon aŭ iĝi parto de internacia korporacio. »
« Dume la ekonomio de la tipa evoluonta lando duiĝas: unu grupo de entreprenoj integriĝas je la tutmonda ekonomio, plejparte regata de internaciaj korporacioj; la aliaj, fortanĉitaj de la tutmondiĝo, dungas multe da laborfortoj laŭ plej malalta prezo kaj sen iuj ajn sociaj perspektivoj. »
« Eĉ se plurflanka internacia komerco estos rapide evoluanta, la gvidantoj de la industria mondo ne devas preteratenti politikandefion. Ili devas memori kiom multaj jardekoj necesis por ke la usona modelo poiomete akiru la nunajn formojn. Tio kio efikis en Usono, ne povas esti ripetita en la tuta evoluonta mondo ekzakte kaj certe ne kun tia rapideco por preventi inversan politikan reagon direktitan kontraŭ la tutmondiĝo. »
«Usono estis unu el plej akraj kritikantoj de la subfosa entrudiĝo de Sovetunio. Kaj tamen ĝi mem neniam komplete akceptis la principon de neentrudiĝo se temis pri ĝia propra konduto. »
« Komence de la 20-a jarcentokredo je universala misio de Usono transformiĝis je konvinko ke ŝlosilo al la tutmonda bonfarto troviĝas je transdonado al la resto de la mondo de atingoj, kuŝantaj je la bazo de la usona historio de sukceso... Sekvante tiajn ideojn, Usono malestime traktis tion kiel la ekstera politiko estis efektivigata en la resto de la mondo. »
« Malsame ol liaj antaŭuloj kaj plejparto de la posteuloj, Theodore Roosevelt ne opiniis ke sur Usono kuŝas misia destino, li simple konsideris ĝin granda potenco — potenciale la plej granda. »
«Theodore Roosevelt estis rifuzanta la supozatan povon de la internacia juro; tio kion landoj ne povas defendi per propraj fortoj ne povas esti defendita de iu alia. Li malestime traktis malarmadon, ĵus aperintan sur la internacia scenejo. »
« Tri temoj de la tuta estonta ekstera politiko de Usono estis formitaj de Woodrow Wilson. Unue, harmonio estas natura ordo de la internaciaj aferoj; ĉiuj aferoj, kiuj historie influis ĝin, estas malfidindaj aŭ sensignifaj kaj devas, kiel poste klarigis la wilsonismonGeorge F. Kennan, "iĝi duarangaj, cedinte lokon al celkonscieco de la ordigita mondo, kiu ne estas subigata al internacia devigado". Due, perfortaj ŝanĝoj estas neakcepteblaj; ĉiuj transformiĝoj devas okazi kadre de procezo, bazita sur juro aŭ io proksima al juraj kaj procesaj normoj. Kaj ĉar la homoj estas dotitaj fare de dio de la rajto memstare difini propran sorton, la ŝtato devas esti bazita sur la nacia memdetermino kaj demokratio. »
«Wilsonistoj deziris transformi la internacian sistemon helpe de aktiva partoprenado en la mondaj aferoj; Jacksonistoj tute ignoris manovrojn de la eŭropa povopolitiko, se ĝi ne minacis malkaŝe la sekurecon kaj valorojn de Usono. Sed tuj post kiam tio okazis, la Jacksonistoj iĝis nepacigeblaj. »
« Kuniĝo de misiisma impeto kaj solipsismo — malkapablo eĉ imagi la alian rigardon al la mondo — kreis sortodeterminan kombinon de la tutmonda kaj misiisma impulsoj, kiuj venigis Usonon al Vjetnamio. »
« En 1974 okazis drasta ŝanĝo en realigo de la ekstera politiko de Usono. Ĝis tiam usonaj provoj influi internan politikon de aliaj landoj okazis forme de sekretaj operacoj aŭ kvieta diplomatio. Oficiala enmiksiĝo je internaj aferoj de aliaj landoj ankoraŭ ne iĝis akceptebla komponanto de la usona ekstera politiko. Vestfaliajkonsciencriproĉoj ankoraŭ turmentis nin... En 1974 la kongreso unuafoje aplikis leĝajn sankciojn por promociado de la juda elmigrado el Sovetunio, farinte tion oficiala kaj malkaŝa parto de la usona ekstera politiko... Ekde tiam enmiksiĝo je tio, kio estis konsiderata interna politiko, iĝis ĉiam pli disvastiĝinta. La fina akto de la konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo en aŭgusto 1975 proklamis subtenadon de la homaj rajtoj universala sindevigo de la landoj-subskribintoj. »
« [pri ekstera politiko de Usono] Se rigardi pli proksime iĝas evidenta ke ĝenerala principo de nova etika politiko estas ne aplikebla al la ĉefaj landoj, al aliancanoj de la ĉefaj landoj kaj al tiuj landoj, en kiuj forta interna klientaro havas influon al pli grandaj demokratiaj ŝtatoj. Ĝis nun ĝi estis aplikata nur al etaj, eksaj kanajlaj landoj rande de Eŭropo kaj al Indonezio dum apogeo de ĝiaj internaj tumultoj kaj malkapablo kontraŭstari al iuj ajn eksterpolitikaj riskoj. »
« Amasoj da rifuĝintoj, plenigintaj televidajn ekranojn post komenco de la NATO-bombado, estis je pli granda parto sekvo de la agoj de NATO ol la preteksto akcelinta ilin. »
« Kaj mi opinias — kvankam certe mankas ebleco tion konfirmi — ke la dezirata rezulto forme de kreado de la aŭtonoma Kosovo ene de Jugoslavio — rezulto de la Kosova operaco — povus esti atingita kontraŭ oble malpli granda prezo kaj je malpli konvulsia maniero. »
« Kompreneble NATO-aliancanoj pravigis siajn agojn per nebulaj kaj plejparte nekorektaj historiaj analogioj: pri tio ke ambaŭ mondmilitoj radikis en Balkanio aŭ ke la milito estas direktita kontraŭ unu Hitler-simila figuro forme de Slobodan Miloŝeviĉ. Tamen la Dua mondmilito komenciĝis ne en Balkanio kaj la Unua mondmilito iĝis rezulto de tio ke la mondpotencoj ligiĝis la balkaniaj frakcioj. Kaj Miloŝeviĉ estis tute ne Hitlero, sed loka balkania bandito, kiu finfine estus eksigita de la propra popolo dum internaj tumultoj similaj al tiuj, kiuj markis la finon de ĉiuj aliaj komunistaj aŭtokratoj en Centra kaj Orienta Eŭropo. »
« Postuloj de la Interkonsento de Rambouillet iĝis turnopunkto en la historio de alianco, ĉar ili konsistis je la postulo de milito fare de grupo de landoj, kiuj ĉiam pravigis sian aliancon kiel pure defendan. Kaj tio estis des pli grava, ĉar NATO estis ĉiam substrekanta sian defendan karakteron, admonante Rusion akcepti la disvastigon de la alianco. »
« Ĉe tiaj cirkonstancoj la doktrino de universala intervenismo povos kun tempopaso turniĝi kontraŭ la humanisma koncepto mem. Tuj post kiam doktrino de universala enmiksiĝo disvastiĝos kaj konkurantaj landoj ekmilitos unu kontraŭ alia, ni verŝajne eniros la mondon kiu, uzante la frazon de Gilbert Keith Chesterton, "plenas je frenezajvirtoj". »
« ...Somalio estas ne lando, sed aro de militantaj triboj, duono de kiuj antaŭ la sendependiĝo estis regataj de Italio kaj alia duono — de Anglio, do la nova lando ne havis eĉ komunan kolonianhistorion. »
« Maldeziro de la usona gvidantaro kompreni kaj solvi la problemon, kiu havas historiajn radikojn, enigis ĝin je senfunda abismo de balkaniaj perturboj. En alparolo al la popolo de BosnioBill Clinton komparis ĝian staton kun la stato de Usono dum la enlanda milito, el kiu Usono eliris "kompreninte ke ekzistas grandaj avantaĝoj, kiuj rezultiĝas el eltrovo de komunaj vidpunktoj". La analogio estis tute malĝusta. La Usona enlanda milito daŭris ĝis la venka fino; ĝia rezulto estis ne kompromiso, sed senkondiĉa kapitulaco. »
« [pri la Bosnia milito] Profunde enradikiĝinta malamo de ĉiu flanko al la du aliaj daŭris longan tempon, ĉar ilia konflikto pli proksimas al la Tridekjara milito ol al iu ajn alia nuntempa politika konflikto. »
« Por malobservi embargon de Unuiĝintaj Nacioj je liverado de armiloj, kiun ĝi ne deziris rompi rekte, administracio de Bill Clinton en 1994 asistis sekretan sendadon de armiloj el Irano al Bosnio, elirante el tio ke principo de pluretneco en Bosnio estos konsiderata pli grava ol strategia celo kontraŭstari la radikale fundamentisman Iranon. »
« [ekde averto al Slobodan Miloŝeviĉ en 1992] Dum sekvaj kvin jaroj administracio de Bill Clinton kaj NATO "parolis laŭte, tamen minacis per vergeto", dirante per la vortoj de brita historiisto Timothy Garton Ash, eble la plej sinsekva sagaca observanto de la Balkania krizo. »
« Almenaŭ triono de loĝantaro de Makedonio estas albanoj, ekzistas ankaŭ signifaj albanaj minoritatoj en Montenegro kaj Norda Grekio. Sendependeco de Kosovo tute certe stimulos postulojn de almenaŭ aŭtonomio por tiuj ĉi etnaj minoritatoj — kaj verŝajne sekvigos gerilanmiliton, speciale en Makedonio. Ĉe tio tre probable povas aperi movado por Granda Albanio, unuigonta la nuntempan Albanion, Kosovon kaj ĉiujn albanajn malplimultojn en la aliaj landoj, kiuj sukcesos atingi aŭtonomion. Realigo de ĉiuj albanaj streboj prezentiĝos por ĉiuj landoj, kiuj luktis por sendependeco en la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento kvazaŭ filmo, montrita en inversa direkto, en kiu renaskiĝanta islamo refaras rezultojn de sia lukto por sendependeco. »
« Ja fakte estis kreita precedenco, kiam ekde oktobro 1998 la eksa prezidanto de ĈilioAugusto Pinochet estis detenata dum unu jaro kaj kvar monatoj kaj duono en Britio pro la peto pri lia ekstradicio farita de hispanajuĝisto, provinta juĝi lin pro la krimoj faritaj kontraŭ hispanoj en la tero de Ĉilio. »
« Ĉar volumeno de alirebla informo kaŭzas ĝian troon kaj maleblecon pritaksi ĝin komplete kaj tute, aperis abismo inter informo kaj scioj, kaj eĉ pli, inter la scioj kaj saĝeco. »
«Gvidado estas arto superi abismon inter la sperto kaj antaŭvido. Ĝuste pro tio la plej grandaj ŝtataj agantoj ne elstaris per detalaj scioj (kvankam ekzistas certa minimuma nombro da ili), ilin pli distingas instinkta kompreno de la historiaj tendencoj, kapablo ekvidi inter miriado da impresoj tiujn, kiuj plej entrudiĝas je konscio. Ĝuste ili plej verŝajne estis formantaj la estontecon. »
« [pri nuntempo] Studadon de historio kaj filozofio, sciencoj plej rilataj al perfektigado de la arto gvidi la ŝtaton, oni traktas disdegne ĉie aŭ traktas ĝin tiom utilece, ke ili povas servi nur kiel helpilo al tio, kio estas konsiderata racio. La gvidantoj famiĝas, uzante kaj manipulante humoron de la momento. Ili difinas siajn celojn, pli ofte konsultante fokusajn celgrupojn, ol gvidataj de propra percepto. Ili vidas estontecon kiel projekcion de io kutima. »
« [pri nuntempo] Politikistoj subiĝas al tento atendi iujn eventon kaj reagi al ilia eĥo en amaskomunikiloj. Efektive ili havas malmulte da aliaj kriterioj, surbaze de kiuj ili povus juĝi siajn agojn. Dume perspektivo de estonteco tre ofte estas ŝirmata de taktikaj agoj. »
« Sukcesa ekstera politiko postulas regi nuancojn je senĉesa procezo; interna politiko ja temas pri vortumado de interesoj kaj kreado de leĝoj, kiuj je necesa maniero estas aprobataj de la aktuala jura sistemo. En diplomatiomoralo speguliĝas je preteco persiste atingadi ĉion per serio da paŝoj, ĉiu el kiuj sendube estas malsufiĉa de vidpunkto de atingo de la fina celo. Interna politiko pritakasas siajn atingojn dum pli mallonga tempo kaj je pli konkretaj absolutaj esprimoj. »
« Finfine plej gravas kiel Usono perceptas sin mem. Kvankam ĝi neas imperiajn pretendojn kaj nek havas imperian strukturon, ĝi malgraŭ ĉiuj siaj deklaroj pri bonaj intencoj, estas perceptata en multaj anguloj de la mondo kiel malebliganta iujn ajn kontraŭojn kaj dominanta — kaj fakte imperiisma. »
« Sendepende de tio kiom neprofitemaj konsideras siajn celojnUsono, senduba akcento je dominado poiomete unuigos la tutan mondon kontraŭ Usono kaj starigos ĝin je situacio, kiu finfine sekvigos ĝian izoladon kaj elĉerpiĝon de la resursoj. La vojo al imperio kondukas al interna degrado, ĉar kun tempopaso pretendoj je ĉiopovo detruos ĉiujn internajn limigojn. »