Saltu al enhavo

Imperio

El Vikicitaro
Imperio
Imperio
Imperio
Aliaj projektoj
Imperio en Vikipedio
Imperio en Komuneja kategorio

Imperio estas granda, multetna regno, kies politika strukturo estas tenata kuna per trudpremo.

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Malsame al la antaŭaj imperioj, tiu ĉi vasta kaj komplika tutmonda sistemo ne estas hierarkia piramido. Inverse, Usono staras centre de la interligita Universo, en kiu la povo estas realigata pere de konstanta manovrado, dialogo, difuzio kaj strebo al formala interkonsento, kvankam tiu ĉi povo devenas de unueca fonto, nome: Vaŝingtono, distrikto Kolumbio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri usonaj armeestroj komparataj al tiuj de la iamaj imperioj] Tion plej bone simbolas potenco kaj statuso de kelkaj regionaj usonaj ĉefkomandantoj, kiuj fakte ludas rolon de vic-reĝoj en kelkaj ŝlosilaj eksteraj sekureczonoj, kaj troviĝanta eksterlande grandega profesia usona burokrataro. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Por plejparto de la homaro dum plejparto de la historia periodo tipa formo de regado estis imperio. La imperioj sentis neniun intereson pri agado kadre de iu internacia sistemo. Ili mem strebis iĝi la internacia sistemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikojamicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj. [komento de Zbigniew Brzeziński en Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako»
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
Citaĵo
« Kiu scias, kiom da malkovroj atendas nin, pri kiuj ni entute ne eĉ konceptas, egale kiel pri la kompaso, la pulvo, aŭ la silko, antaŭ ties eltrovo? Tiuj neatenditaj malkovroj entute sufiĉis por transformi la mondon, ĝis tia grado, ke neniu imperio, neniu opiniantaro, neniu fatopotenca stelo, ŝajnas esti rezultiginta al la homaj aferoj per pli granda efiko, kaj oni povas diri pli granda sorĉinfluo, ol tiu, kiun elmontris tiuj meĥanikaj elpensaĵoj. »
— Francis Bacon
Citaĵo
« La lingvo kaj la imperio ĉiam kunis. » « Siempre la lengua fue compañera del imperio. »
— Antonio de Nebrija, La Gramática Castellana, 1492.
Citaĵo
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon pri amaskomunikado, kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »
— Fidel Castro

Vidu ankaŭ

[redakti]