Tragedio estas teatra verko, submetita al la regulo de la tri unuecoj (temo, tempo kaj loko), kun altrangaj herooj kaj malfeliĉa elnodiĝo aŭ terure malfeliĉa okazaĵo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« En la mondo ekzistas nur du tragedioj. Unu estas ne atingi kion oni volas, kaj la alia estas atingi ĝin. » « In the world there are only two tragedies. One is not getting what one wants, and the other is getting it. » — Oscar Wilde
« Forigante ĉion neracian kaj neripareblan, la utopio kontraŭas la tragedion — pinton kaj kvintesencon de la historio. » — Emil Cioran , Historio kaj utopio [1960]