Brazilo

El Vikicitaro
Brazilo
Brazilo
Brazilo
Aliaj projektoj
Brazilo en Vikipedio
Brazilo en Komunejo
Brazilo en Komuneja kategorio
Brazilo en Vikinovaĵoj

Brazilo (portugale Brasil [Braziŭ]), oficiale la Federacia Respubliko Brazila (portugale República Federativa do Brasil) estas lando en Sudameriko.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Argentino kaj Brazilo superis tion kio en iu momento ŝajne aŭguris komencon de nuklearmila konkuro. Ambaŭ landoj oficiale promesis ĉesigi iujn ajn strebojn al la kreado de nukleaj armiloj aŭ sistemoj de ilia sendado. Tiukampe ili aliĝis al Meksiko, kiu deklaris sian sindevigon rezigni je la kreado de nuklea potencialo jardekon pli frue. La aliaj landoj de Latinameriko sekvis la ekzemplon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...dum plejparto de sia historio kiel suverena ŝtato, Brazilo estis insistanta je specialaj rilatoj kun Usono kaj ricevanta ilin je la sama grado. Ĝi agis ĝuste same kiel aliancano de Usono kia iĝis Britio en Eŭropo post la Dua mondmilito»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Se Ĉinio konservos koncentriĝon je la internaj aferoj ĝi nepre iĝos granda potenco kaj tiel ricevos eblecon defii Usonon. Sed ĝi ne estos sola: Barato, Brazilo kaj Rusio havas eblecojn similajn al la ĉinaj kaj iusence alfrontas ne malpli timigajn obstaklojn. Ĉu Usono devas dependigi sian sekurecon de preventado de apero de iu ajn granda potenco? Tia konduto transformos ĝin je la tutmonda ĝendarmo kaj finfine turnos la aliajn landojn kontraŭ ĝi. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Mi ne konas alian kantiston ne-brazilan,
kiu prikantis Brazilon tiel bone,
kiel mia itala amikino Ornella Vanoni. »
— Toquinho
Citaĵo
« Eble neniu alia lando en la mondo havas tiom da leĝoj, dekretoj, decidoj favoraj al E. kiom Brazilo. Sed la Historio montris al ni, ke sen laboro de la esperantistoj, sen libroj en librovendejoj, la apogo de registaroj neniel helpas, kaj la movado mortas. »
— Ismael Gomes Braga, Veterano?, Ismael Gomes Braga, paĝo 134
Citaĵo
« Mia nuna plano estas nur unu: provizi feron kaj nafton al Brazilo. »
— José Bento Monteiro Lobato