Josip Broz Tito

El Vikicitaro
(Alidirektita el Tito)
Josip Broz Tito
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Josip Broz, alinomita (marŝalo) Tito (naskiĝis la 7-an de majo 1892 en Kumrovec, mortis la 4-an de majo 1980 en Ljubljana) estis jugoslavia politikisto, li venis el kroata-slovena kamparana familio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Lernu Esperanton la intelektuloj, ĉiuj kiuj havas kontaktojn kun eksterlando kaj precipe la laboristoj.[1] »
Citaĵo
« Mi lernis Esperanton en malliberejo. Mi lernis Esperanton, sed dum mallonga tempo. La lernado estis facila. Mi komprenas bone, nur se vi malpli rapide parolas. Mi jam legis sufiĉe bone, sed ne havis okazon konversacii. Esperanton mi efektive lernis nur dum kelkaj monatoj kaj, mi devas konfesi, mi lernis ĝin tre facile.[2][3] »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Ni en administracio de Jimmy Carter faris sufiĉe ekvilibran decidon: subteni tiujn orienteŭropajn ŝtatojn, kiuj konservante lojalecon al Moskvo, realigas internan liberaligon — kiel ekzemple PollandoHungario — kaj tiujn, kiuj kontraŭas ĝian dominadon kiel Jugoslavio de Tito aŭ Rumanio de Ceaușescu»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Dum Dean Acheson subtenis Tito post lia rompo kun Moskvo surbaze de la principoj de Realpolitik, John Foster Dulles, estante fakte adepto de la sama politiko, aldonis al ĝi elementon de universala idealismo, nominte ĝin “liberigo”. Efektive la teorio de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan prezon kontraŭ peno unuigi siajn konkerojn, ne kreskigante ĉe tio riskon por Usono. Dulles subtenis titoismon, ne demokration kaj diferenco inter liaj ideoj kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en retorika nuanco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
  2. Isaj Dratwer. Pri internacia lingvo dum jarcentoj. Tel Avivo. 1970 kaj 1977, p. 215. Fonto laŭ Dratwer: Vladimir Dedijer, Josip Broz Tito. Aldono de Peter Zlatnar. Ljubljano, 1954, p. 514, 515, 517
  3. Kp. ankaŭ la citaĵojn kaj fontojn en Zlatko Tišljar. Nia trezoro: Josip Broz Tito En: Ondo de Esperanto (rete), 31 Aŭgusto 2013
Trovu «Josip Broz Tito» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»