Depresio

El Vikicitaro
Depresio
Depresio
Depresio
Aliaj projektoj
Depresio en Vikipedio
Depresio en Komuneja kategorio

Depresio estas mensa perturbo, karakterizata de grave deprima humoro.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Laŭ mia opinio, sendube necesas kuraciloj kaze de endogena depresio. Argumenton ke kvazaŭ en tiaj kazoj ne indas “dampi” la kulposenton, ĉar ĝi devenas de reala kulpo, mi rifuzas: en certa senco, ekzistada senco, la kulpon portas ĉiu el ni, sed paciento kun endogena depresio travivas tiun ĉi senton neproporcie, malsane forte, li atingas desperon kaj provon de sinmortigo. Se ĉe malfluso ekvidebliĝas rifo, ne eblas konsideri tiun ĉi rifon kaŭzo de la malfluso. Analogie en endogena-depresia fazo ekvidebliĝas troigite kaj distordite la kulpo, kiu propras al nia tuta ekzistado (tio tute ne signifas, ke en la fundamento de la endogena depresio kuŝas la endogena kulposento — “kuŝas” en tiu senco, ke al ĝi oni povas aljuĝi psikogenezon aŭ eĉ noogenezon). »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Vidu ankaŭ[redakti]