Saltu al enhavo

Okcidenta Germanio

El Vikicitaro
Okcidenta Germanio
Okcidenta Germanio
Okcidenta Germanio
Aliaj projektoj
Okcidenta Germanio en Vikipedio
Okcidenta Germanio en Komuneja kategorio

Okcidenta Germanio estas neoficiala nomo de Federacia Respubliko Germanio de ĝia fondiĝo en 1945 ĝis la Germana Reunuiĝo en 1990.

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Dum du jardekoj Federacia Respubliko Germanio rifuzadis agnoski tion, kio nomiĝis Germana Demokratia Respubliko kaj minacis rompi diplomatiajn rilatojn kun ĉiu lando, kiu agnoskus ĝin. Post 1970 Federacia Respubliko Germanio rezignis je la tiel nomata Hallstein-doktrino de kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun la orienteŭropa satelito, kvankam ne rezignis je pretendo reprezenti la tutan germanan nacion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Problemo de enkorpigo de Federacia Respubliko Germanio je milita strukturo de la Okcidento estis tre komplika. Francoj ne tre deziris vidi la komplete rearmiĝintan Germanion kaj ne deziris oferi sian nacian defendokapablon por integrita defendosistemo de la Okcidento, inkluzivanta Germanion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri enkorpigo de Germanio je NATO] Parizo cedis al premo, tamen insistis ke britaj trupoj estu konstante lokitaj en la germana tero. Kaj kiam Anthony Eden akceptis tiun ĉi proponon, Francio ricevis konkretan militan garantion kiun post la Unua mondmilito tiom daŭre rifuzis al ĝi la angloj. Pro tio britaj, francaj kaj usonaj trupoj estis lokitaj en Germanio kiel aliancanoj de Federacia Respubliko Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Antaŭ ol Willy Brandt estis elektita kanceliero en septembro 1969, ĉiuj okcidentgermanaj registaroj sinsekve insistis ke la sola laŭleĝa germana registaro troviĝas en Bonno. Federacia Respubliko Germanio rifuzis agnoski la orientgermanan reĝimon kaj rompis diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj registaroj (escepte de Rusio), kiuj faris tian agnoskon – surbaze de la tiel nomata Hallstein-doktrino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Nuna tendenco, ekzistanta en Okcidenta Germanio — klarigi antisemitismon kaj naziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigi kapitalismon kaj komunismon per la judoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ

[redakti]