Saltu al enhavo

Nord-Koreio

El Vikicitaro
Nord-Koreio
Nord-Koreio
Nord-Koreio
Aliaj projektoj
Nord-Koreio en Vikipedio
Nord-Koreio en Komunejo
Nord-Koreio en Komuneja kategorio
Nord-Koreio en Vikinovaĵoj

Nord-Koreio estas lando en Sud-Orienta Azio kaj Fora Oriento.

Citaĵoj

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« [pri la atako de Nord-Koreio kontraŭ Sud-Koreio] Sukcesa invado en Koreio havus katastrofajn sekvojn por Japanio, troviĝanta tuj trans la malvasta Japana maro. Japanio ĉiam konsideris Koreion strategia ŝlosilo al Nord-Orienta Azio. Per nenio detenata komunista kontrolo vivigus fantomon de proksimiĝanta tutazia komunista monolito kaj subfosus la porokcidentan orientiĝon de Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kiam en 1992 oni demandis la tiaman ĉefministron Kiichi Miyazawa ĉu Japanio akceptos haveblon de nuklea potencialo ĉe Nord-Koreio, li respondis kun tre ne-japana rekteco per unu vorto “ne”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« ...ĝis la 1970-aj jaroj, antaŭ akcepto de la “kurso de ĉuĉeo”, Nord-Koreio evoluis pli rapide ol la Suda, sed jam en la 1990-aj jaroj la lando fiksiĝis en malsato» « ...до 1970-х годов, до принятия «курса чучхе», Северная Корея развивалась быстрее Южной, но уже в 1990-е страна не вылезала из голода. »
— Andrej Movĉan, La rusia déjà vu aŭ latinamerika pasinteco? [la 1-a de septembro 2015]
Citaĵo
« Eldirinte komence de 2002 siajn famajn vortojn pri la “akso de malbono”, la prezidanto [ George W. Bush ] retorike miksis sendependajn problemojn, iniciatajn de Nord-Koreio por stabileco en Nord-Orienta Azio, de Irano kun ĝiaj grandskalaj ambicioj en la Persa golfo, kaj ankaŭ tiujn restintajn post la nefinita kampanjo de 1991 kontraŭ la iraka reganto Saddam Hussein»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Vidu ankaŭ

[redakti]