Memoro

El Vikicitaro
Memoro
Memoro
Memoro
Aliaj projektoj
Memoro en Vikipedio
Memoro en Komuneja kategorio
Memoro en Vikivortaro

Memoro estas la kapablo mensa gardi informojn por poste uzi ilin. Ĝi estas multe studata de la kognitiva psikologio kaj de la neŭroscienco.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Oni devas rememorigi nin re kaj refoje, ke la Naturo estas plena de paradoksoj» « (angle) We have to be reminded over and over again that Nature is full of paradoxes. »
— Henry Fairfield Osborn
Citaĵo
« Ĉar mi memoras, mi malesperas. Ĉar mi memoras, mi havas la devon malakcepti malesperon»
— Elie Wiesel
Citaĵo
« Ĉiam memoru, ke estas neeble paroli en tia maniero ke vi ne povas esti miskomprenata: ĉiam estos iu, kiu miskomprenas vin. » « (angle) Always remember that it is impossible to speak in such a way that you cannot be misunderstood: there will always be some who misunderstand you. »
— Karl Popper
Citaĵo
« Memoru... la Forto estos kun vi, ĉiam. » « (angle) Remember... the Force will be with you, always. »
— George Lucas, Star Wars
Citaĵo
« Vivoj de grandaj viroj ĉiuj memorigas nin, ke grandeco ne facilas.
Ĉiuj morgaŭaj herooj estas la herezuloj de hodiaŭ. »
 « (angle) Lives of great men all remind us greatness takes no easy way.
All the heroes of tomorrow are the heretics of today. »
— Yip Harburg
Citaĵo
« Memoro ne estas nur la spuro de la pasinta tempo sur ni; ĝi estas la gardanto de tio, kio estas signifa por niaj plej profundaj esperoj kaj timoj» « (angle) Memory is not just the imprint of the past time upon us; it is the keeper of what is meaningful for our deepest hopes and fears. »
— Rollo May
Citaĵo
« Amo estas la emblemo de eterneco; ĝi konfuzas ĉian nocion de tempo; forigas ĉiun memoron pri komenco, ĉian timon pri fino... »
— Madamo de Staël
Citaĵo
« En tempoj kiel tiuj ĉi, estas utile memori, ke ĉiam estis tempoj kiel tiuj ĉi. » « (angle) In times like these, it's helpful to remember that there have always been times like these. »
— Paul Harvey
Citaĵo
« Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. » « (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. »
— Philip Roth
Citaĵo
« Mi nature estas kontraŭsklaveca. Se sklaveco ne estas erara, nenio estas erara. Mi ne povas memori, kiam mi ne tiel pensis kaj sentis» « (angle) I am naturally anti-slavery. If slavery is not wrong, nothing is wrong. I can not remember when I did not so think, and feel. »
— Abraham Lincoln
Citaĵo
« Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin. Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ mia memoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.[1] » « (hispane) Seguramente Radio Magallanes será acallada y el metal tranquilo de mi voz ya no llegará a ustedes. No importa. La seguirán oyendo. Siempre estaré junto a ustedes. Por lo menos mi recuerdo será el de un hombre digno que fue leal con la Patria. »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
Citaĵo
« Memoro kaj forgeso estas kiel vivo kaj morto unu por la alia. Vivi estas memori kaj memori estas vivi. Morti estas forgesi kaj forgesi estas morti. » « (angle) Memory and forgetfulness are as life and death to one another. To live is to remember and to remember is to live. To die is to forget and to forget is to die. »
— Samuel Butler
Citaĵo
« Kiam ŝanĝo estas absoluta, restas neniu estaĵo por plibonigi kaj neniu direkto estas fiksita por ebla plibonigo: kaj kiam sperto ne estas konservita, kiel ĉe sovaĝuloj, infanaĝo estas eterna. Tiuj, kiuj ne povas memori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin. »
— George Santayana
Citaĵo
« Estas bona afero por malklera viro legi citaĵlibrojn. Famaj Citaĵoj de Bartlett estas admirinda verko, kaj mi atente studis ĝin. La citaĵoj, gravuritaj sur la memoro, donas al vi bonajn pensojn. Ili ankaŭ instigas vin legi la aŭtorojn kaj serĉi pli. » « (angle) It is a good thing for an uneducated man to read books of quotations. Bartlett's Familiar Quotations is an admirable work, and I studied it intently. The quotations when engraved upon the memory give you good thoughts. They also make you anxious to read the authors and look for more. »
— Winston Churchill

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro»
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)

Vidu ankaŭ[redakti]