Ludo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ludo
Ludo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ludo en Vikipedio
Commons-logo.svg Ludo en Komunejo
Commons-logo.svg Ludo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Ludo en Vikivortaro

Ludo estas movoj de iu, io ludanta, distrocela okupo.

Citaĵo
« Seriozeco aperas el profunda interna devigo, ludo ja estas ĝia ekstera esprimo, ĝia aspekto turnita al la konscio. Por eviti miskomprenon, necesas rimarkigi ke la afero estas ne en tio ke la homo deziras ludi, sed en tio ke li devas ludi; ni alfrontas ludantan agadon de lia fantazio, kaŭzitan de interna devigo, sen devigo flanke de eksteraj cirkonstancoj aŭ de la volo»
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
Citaĵo
« Se ludo elĉerpas sin mem, sen naski ion daŭran kaj vivan, do ĝi estis nenio alia kiel ludo; alikaze tio nomiĝas krea agado. »
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
  • Ludo, kiel vera kulturo, estas ne rimedo pro celo, ne utileca, sed homa agado meminda, ĝi estas la elfluo de ĝojo, lerteco kaj harmonio, . . . ĉar ni sekrete scias nian parencecon kun vivo kaj esto-stato preter ĉiaj klopodoj kaj malĝojoj de l’ĉiutagaĵo; la persono, kiu ludas, aŭ dancas, apenaŭ sciante kial li tion faras, partoprenas la dancon de l’plena kreitaro.
    • Aŭtoro Maria BOULDING, angla monaĥino.
  • Dum leporo okupiĝas pri ludo, sian celon atingas testudo.
  • Junulo lernas de studo, infano lernas de ludo.
  • Vivu la vivon kun ludo,malrapide kiel testudo.