« La administracio de John F. Kennedy ekiris la vojon de engaĝiĝo en la vjetnama marĉo en majo 1961, kiam al Sajgono direktiĝis vic-prezidanto Lyndon B. Johnson por “pritaksi la situacion”. Tiaj misioj preskaŭ ĉiam estas signo de tio ke la decido jam estas farita… Eksterlandaj misioj de la usonaj vic-prezidantoj kutime okazas por konfirmi usonan prestiĝon kaj garantii konfidon al jam faritaj decidoj. »
« [pri la “Tonkina rezolucio”, iniciinta engaĝon de Usono en la Vjetnama milito] Metodoj per kiuj iĝis ebla aprobo de la “Tonkina rezolucio”, hodiaŭ estus neeblaj kaj la usona demokratio garantias tion. En tiu tempo nek taktiko, nek rekteco de Lyndon B. Johnson grave diferenciĝis de respektivaj trajtoj de Franklin D. Roosevelt, kiam tiu engaĝis Usonon en la Dua mondmilito. »
« [dum la Vjetnama milito] Vera elekto, kiun devis fari Usono, estis ne inter la venko aŭ kompromiso, sed inter la venko kaj malvenko. Diferenco inter la nordvjetnamanoj kaj usonanoj konsistis en tio, ke Hanojo ĝuste komprenis kio efektive okazas dum nek Lyndon B. Johnson, nek liaj moderaj kritikantoj kapablis igi sin akcepti realan staton de la aferoj. »
« En 1968, fine de sia prezidanta oficperiodo Lyndon B. Johnson ne plu povis aperi publike, nur en militbazoj kaj aliaj similaj lokoj, kie adeptoj de metodoj de aktiva protestado povis esti fizike forbaritaj. Malgraŭ la fakto ke Lyndon B. Johnson estis oficanta prezidanto, li eĉ ne trovis ebla aperi en 1968 en la tutlanda kunveno de la propra partio. »
«Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »