« Ĉiuj subite malpermesataj religioj venĝas per siaspeca laikiĝo. En neatendita kaj pova eksplodo de barbareco komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj kredoj, kaj al la kredantoj mem naturo de la ŝanĝoj nekompreblas. »
« Se ekzistas tia kredo, je kiu unu post la alia falis ĉiuj vivkapablaj popoloj de la Tero, tio estas kredo je produktado, la nuntempa furor de multigado. »
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. »
« Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj amasaj movadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la vivohomoj kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la kredo konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta konscio. »
« Ĉia kredo estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon je estonteco, se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri doktrino: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de la povo, sed ankaŭ ŝlosilo al la libro de estonteco. »
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikajjapanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japaniomalvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetiaPromesita Lando. »
« Tute evidentas: por doktrino por esti efika gravas ne ke oni komprenu ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sian povon. »
« Al tiu, kiu opinias ke li havas absolutan veron, ŝajnas ke por li alireblas eterneco. En la mondo ne ekzistas hazardoj, nek nekonataĵoj. Al ĉiuj demandoj estas trovitaj respondoj, ĉiuj decidoj faritaj, ĉiuj eblaj kazoj prognozitaj. La homo kredanta ne miras kaj ne ŝanceliĝas. “Kiu konas Jesuon, tiu konas la sencon de ĉiuj aĵoj”[1]. La vera doktrino estas ŝlosilo al ĉiuj mondaj problemoj. »
« La amasajmovadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
«Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasamovado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte. »
«Misiismafervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homoobeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato. »
«Kolektiva unueco estas ne rezulto de la frateca amo de la kredantoj unu al alia. La homo kredanta estas fidela al la unueca tuto — eklezio, partio, nacio, sed ne al alia kredanto. La vera fideleco inter la homoj eblas nur en libera, eĉ relative libera socio. »
« …la homo kredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
«Ekzaltiĝo — ekscitiĝo de la homo kredanta — venas ne el rezervoj de la fortoj kaj saĝo, sed de la sento de liberiĝo: li estis liberigita de la sensenca pezo de la memstara ekzistado. “Ni, germanoj, estas tiom feliĉaj: ni estas liberaj je libereco”[2]. Feliĉo tiu kaj kuraĝo venis el tio, ke li ĉesis esti si mem. Atakoj ne plu zorgigas lin. La forto de lia eltenemo, kiam li trafas la manojn de la senkompata malamiko aŭ alvizaĝas netolereblajn cirkonstancojn, superas eltenemon de la memstara persono. Sed tiu ĉi eltenemo dependas de viveco de la ligoj inter li kaj la kolektivo. »
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
« Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “homo de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan disciplinon. Li opinias ke aserto “ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj” estas pli konvena ol “ĉiuj homoj estas stultuloj”… La vera “homo de la ago” estas ne homo de la kredo, sed homo de la leĝo. Tamen li adoras grandegajn atingojn de la senpera kredo en la komenca periodo de la movado kiam kvazaŭ el nenio enmondiĝis povega ilo de la potenco. »
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la naziapartio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiajfanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
« ...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. »
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo. »
Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo.