Saltu al enhavo

Rumanio

El Vikicitaro
Rumanio
Rumanio
Rumanio
Aliaj projektoj
Rumanio en Vikipedio
Rumanio en Komunejo
Rumanio en Komuneja kategorio
Rumanio en Vikinovaĵoj

Rumanio estas lando en Orienta Eŭropo.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksej Brusilov

[redakti]
Citaĵo
« [pri la Brusilov-ofensivo ] Rekta sekvo de tiuj ĉi sukcesaj agoj estis foriro de Rumanio de neŭtrala stato kaj ĝia aliĝo al ni. » « Непосредственным результатом этих удачных действий был выход Румынии из нейтрального положения и присоединение ее к нам[1]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj
Citaĵo
« Tamen baldaŭ post ekmilitado de la rumana armeo iĝis sufiĉe evidente ke la rumana supera militestraro havas neniun imagon pri regado de la trupoj en milita tempo, la trupoj estas instruitaj malbone, konas kun paradan flankon de la militafero, pri tranĉea konstruado, tiom grava dum la tranĉea milito, ili ne havas imagon, artilerio ne scias pafi, peza artilerio preskaŭ tute mankas kaj la obusoj tre malmultas. Ĉe tia situacio ne estas mirinde, ke baldaŭ ili estis frakasitaj kaj la saman sorton spertis Zajonĉkovskij en Dobroĝo» « Однако спустя немного времени после начала военных действий румынской армии вполне выяснилось, что румынское высшее военное начальство никакого понятия об управлении войсками в военное время не имеет, войска обучены плохо, знают лишь парадную сторону военного дела, об окапывании, столь капитально важном в позиционной войне, представления не имеют, артиллерия стрелять не умеет, тяжелой артиллерии почти совсем нет и снарядов у них очень мало. При таком положении не удивительно, что они вскоре были разбиты, и той же участи подвергся и Зайончковский в Добрудже[2]»
— Aleksej Brusilov, Miaj rememoroj

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Francio provis trovi azilon en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la 1920-aj jaroj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, je traktatoj pri reciproka milita helpo… Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate Francion per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de atako kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia alianco, kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la krizo» « France sought shelter behind an accumulation of halfhearted alliances by transforming the unilateral guarantees of Czechoslovakia, Poland, and Romania of the 1920s into mutual defense treaties[...] Underscoring the irrelevance of these pacts, Poland balanced its commitments to France with a nonaggression treaty with Germany so that, in case of an attack on France, Poland's formal obligations would cancel each other out—or, more precisely, they would leave Poland free to choose that alignment which promised it the greatest benefit at the moment of crisis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentaj demokratioj… unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn. » « In fact the British guarantee to Poland and Romania removed whatever incentive the Soviets might have had to enter into a serious negotiation about an alliance with the Western democracies[...] the unilateral British guarantees were a gift to Stalin because they provided him with the maximum he would have asked for in any negotation which started, as most negotiations do, with an empty slate. If Hitler moved east, Stalin now assured of Great Britain's commitment to go to war well before the Soviet frontier was reached. Stalin thus guaranteed the benefit of a de facto alliance with Great Britain without any need to reciprocate. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Brent Scowcroft

[redakti]
Citaĵo
« Usono estis stimulanta satelitojn, kiuj plej ĝenis Sovetunion, do en avangardo de usona “bona” listo estis Rumanio kaj Nicolae Ceaușescu. Ni decidis ke tiu aliro estas malĝusta: necesas subteni strebon al vastigo de la sistemo de interne por fari ĝin pli malfermita. Do Ceaușescu trafis finon de nia listo dum Pollando ĝian komencon. Agmaniero de Solidareco donis certajn esperojn» « The U.S. had been encouraging the satellites that were making the most trouble for the Soviet Union, so Romania and Nicolae Ceaușescu had been at the top of the U.S. “good” list. We decided that was the wrong approach; that what we should do was encourage the movement from within to broaden the system to make it more open. So Ceaușescu went from the top of our list to the bottom, and Poland went to the top. We saw real possibilities in the way Solidarity was behaving. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Ni en administracio de Jimmy Carter faris sufiĉe ekvilibran decidon: subteni tiujn orienteŭropajn ŝtatojn, kiuj konservante lojalecon al Moskvo, realigas internan liberaligon — kiel ekzemple PollandoHungario — kaj tiujn, kiuj kontraŭas ĝian dominadon kiel Jugoslavio de Tito aŭ Rumanio de Ceaușescu» « Early in the Carter administration we made the very deliberate decision to support those East European states which while loyal to Moscow were liberalizing domestically, like Poland or Hungary, as well as those that were opposing its domination, like Tito’s Yugoslavia or Ceaușescu’s Romania. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 207.
  2. Брусилов А. А. Мои воспоминания. М., 1983. С. 211.