Otto von Bismarck

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Otto von Bismarck
BismarckArbeitszimmer1886.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo.png Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo, mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa politikisto, kaj unuiganto de Germanio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Oni pleje mensogas antaŭ elekto, dum milito, kaj post ĉasado»   « Es wird niemals so viel gelogen wie vor der Wahl, während des Krieges und nach der Jagd. »
Citaĵo
« Ju malpli la homoj scias pri kiel oni faras kolbasojn kaj leĝojn, des pli bone ili dormas. »   « Je weniger die Leute davon wissen, wie Würste und Gesetze gemacht werden, desto besser schlafen sie. »
Citaĵo
« Iom da amikeco valoras pli ol la admiro de la tuta mondo. »   « Ein bißchen Freundschaft ist mir mehr wert als die Bewunderung der ganzen Welt. »
Citaĵo
« Ni ne faru la eraron kun aliopiniuloj, ke ni dubu pri ilia komprenkapablo aŭ ilia bonvolo. »   « Verfallen wir nicht in den Fehler, bei jedem Andersmeinenden entweder an seinem Verstand oder an seinem guten Willen zu zweifeln. »
Citaĵo
« Kiam oni diras ke oni principe aprobas iun aferon, tio signifas ke oni ne havas la plej etan intencon realigi ĝin. »   « Wenn man sagt, daß man einer Sache grundsätzlich zustimmt, so bedeutet es, daß man nicht die geringste Absicht hat, sie in der Praxis durchzuführen. »
Citaĵo
« La libereco estas lukso kiun ne ĉiu povas permesi al si. »   « Die Freiheit ist ein Luxus, den sich nicht jedermann gestatten kann. »
Citaĵo
« Ju pli fortaj ni estas, des pli malverŝajne estas la milito»   « Je stärker wir sind, desto unwahrscheinlicher ist der Krieg. »
Citaĵo
« La politiko ne estas scienco, kiel multaj de la sinjoroj profesoroj emas imagi; ĝi estas arto»   « Die Politik ist keine Wissenschaft, wie viele der Herren Professoren sich einbilden, sondern eine Kunst. »
Citaĵo
« Kiam ie ajn oni konkludas inter du potencoj la plej sendanĝer-aspektan konvencion, oni devas tuj demandi sin, kiun oni volas atenci. »   « Wenn irgendwo zwischen zwei Mächten ein noch so harmlos aussehender Pakt geschlossen wird, muß man sich sofort fragen, wer hier umgebracht werden soll. »