Saltu al enhavo

Petro la Granda

El Vikicitaro
Petro la Granda
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Petro la Unua, konata kiel Petro la Granda (naskiĝis la 9-an de junio 1672 en Moskvo — mortis la 8-an de februaro 1725 en Sankt-Peterburgo) estis la unua imperiestro de Rusio.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Ĉiuj homoj estas mensoguloj kaj hipokrituloj» « Все люди — лжецы и лицемеры. »

Pri la aŭtoro

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Definitive apartiginte la nobelaron disde la popolo, kaj donacinte al ĝi teruran potencon super la kamparanoj, Petro la 1-a semis en la popolo profundan antagonismon, kiu ne ekzistis antaŭe, kaj se ĝi ekzistis, do en malforta grado. Tiu ĉi antagonismo kaŭzos socian revolucion, kaj ne troveblos en la Vintra palaco dio, kiu evitigus tiun ĉi kalikon de la sorto for de Rusio» « Тем, что Петр I окончательно оторвал дворянство от народа и пожаловал ему страшную власть над крестьянами, он поселил в народе глубокий антагонизм, которого раньше не было, а если и был, то в слабой степени. Этот антагонизм приведет к социальной революции, и не найдется в Зимнем дворце такого бога, который отвел бы сию чашу судьбы от России. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Petro la 1-a estis nek orienta caro, nek dinastiulo; li estis despoto simila al la Komitato por Publika Savado — despoto kaj laŭ sia pozicio kaj je la nomo de granda ideo, asertinta lian nediskuteblan superecon rilate ĉion kio ĉirkaŭis lin. » « Петр I не был ни восточным царем, ни династом; то был деспот наподобие Комитета общественного спасения, — деспот и по своему положению и во имя великой идеи, утверждавшей неоспоримое его превосходство над всем, что его окружало. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Petro la 1-a aperas antaŭ sia popolo kvazaŭ simpla karnulo. » « Петр I предстает перед своим народом словно простой смертный. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Petro la Granda estis la unua libera persono en Rusio kaj jam pro tio li estis la kronita revoluciulo» « [...] Петр Великий был первой свободной личностью в России и уже по одному этому коронованным революционером. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Sub imperiestra porfiro en Petro ĉiam senteblis revoluciulo» « Под императорской порфирой в Петре всегда чувствовался революционер. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Tio estas metodo de Petro, la unua imperiestro kaj la unua rusa germano» « Это метода Петра, первого императора и первого русского немца. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Petro la 1-a, Konvencio de 1793 ne respondecas pri ĉiuj teruraĵoj, faritaj de ili, kiujn deziras ĵeti sur ilin iliaj malamikoj. Ili ambaŭ estis entuziasmiĝintaj, deziris grandan, deziris bonon, ili rompis tion kio malhelpis al ili, kaj krome ili kredis ke tio estas la sola vojo» « Петр I, Конвент 1793 не несут на себе ответственности за все ужасы, сделанные ими, которую хотят на них опрокинуть их враги. Они оба были увлечены, хотели великого, хотели добра, ломали, что им мешало, и сверх того верили, что это единственный путь. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusaj amasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caron Romanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Petro la 1-a komencis kaj montris proksiman ligon, kiu en Rusio formiĝis inter modernigo kaj okcidentigo, unuflanke, kaj de despotismo aliflanke. Sekvante tiun ĉi Petro-modelon, Lenino, Stalino kaj malpli grandskale Katerino la 2-a kaj Aleksandro la 2-a ankaŭ provis diversajn rimedojn por modernigi kaj okcidentigi Rusion kaj por fortigi ĝian aŭtoritatan potencon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ

[redakti]