« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj. »
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn. »
« La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj. »
« Konservismo konsistas de nur unu propozicio, nome, ke devas ekzisti propraj rondoj, kiujn la leĝaro protektas sed ne limigas, kune kun fremdaj rondoj, kiujn la leĝaro limigas sed ne protektas. »
« Conservatism consists of exactly one proposition, to wit: there must be in-groups whom the law protects but does not bind, alongside out-groups whom the law binds but does not protect. »
« …ĉiuj eklezioj plejparte apartenas al konservativaj fortoj de la nuntempasocio kaj uzas la religion por subteni la homon en labora stato, en la stato de kontentiĝo je profunde nereligia sistemo. »