Neville Chamberlain

El Vikicitaro
Neville Chamberlain
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Neville Chamberlain (naskiĝis la 18-an de marto 1869 en Birmingham - mortis la 9-an de novembro 1940 en Heckfield, proksime de Reading en Hampshire) estis ĉefministro de Britio (1937–1940).

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« …brava kaj sentima… Neville Chamberlain estis alvokanta al kreado de “teŭtona alianco”, kiun enirus Britio, Germanio kaj Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĝis la komenco de la 18-a jarcento sekureclimo de Britio iris laŭ la Manika markolo. Dum la tuta 19-a jarcento tiu ĉi sekureclinio iris laŭ limo de Nederlando. Neville Chamberlain provis ŝovi ĝin al Rejno, kie finfine oni ne subtenis ĝin kiam en 1936 Germanio ĝin kontestis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempo vojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua.
Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain melankolie rimarkigis ke oni alvokis Brition ekmiliti por fora lando, pri kiu ĝi scias nenion – kaj tio estis la vortoj de la gvidanto de la lando, kiu dum jarcentoj senĝene batalis apud Barato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …la Munkena interkonsento estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj Neville Chamberlain estis Franklin D. Roosevelt. “Bona bubo” diris li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Per sia konduto en Bad Godesberg kaj Munkeno Hitlero elĉerpis la lastajn rezervojn de la brita bona volo. Malgraŭ stulta deklaro, farita post reveno al Londono pri tio ke li alportis “eternan pacon”, Neville Chamberlain estis plena je decidemo neniam denove cedi al ĉantaĝo kaj ekfunkciigis estimindan programon de rearmiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]