Versajla traktato estis unu el diversaj packontraktoj subskribita en 1919 kiel sekvo de la pariza packonferenco, kiu oficiale finigis la unuan mondmiliton.
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germananarmeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun nececis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — viro aŭ virino, infano aŭ maljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
« [pri Germanio post la Versajla traktato] Malpermeso de la armeo estis kiel malpermeso de la religio. La kredo de la patroj estis ofendita, restarigi ĝin estas sankta devo de ĉiu viro. Sur tiun ĉi vundon falis la vorto “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. »