Racio

El Vikicitaro
Racio
Racio
Racio
Aliaj projektoj
Racio en Vikipedio
Racio en Komuneja kategorio
Racio en Vikivortaro

Racio estas tiu parto de la mensa strukturo, kiu servas al la homo por malkovri kaj formuli la leĝojn de la universo, kaj laŭ ili fabriki ilojn kaj maŝinojn.

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« La kredantojn oni ĉiam alvokas serĉi la kredon per la koro, sed ne per la racio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fanatikulon ne eblas dekroĉi de lia afero per alvokoj al la racio aŭ moralo. Li timas kompromison kaj pro tio lin ne eblas ŝanceligi en la certeco, ke lia “sankta afero” pravas je ĉiuj cent procentoj. Sed por fanatikulo estas tute ne malfacile subite transsalti de unu “sankta afero” al alia. Lia pasia ligiteco estas pli grava ol la enhavo de la afero, al kiu li ligiĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« …ni konfuzis racion kaj skribon, kaj raciismon — kun unusola teknologio. Do al la laika Okcidento en la elektra epoko ŝajnas ke homo iĝas neracia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Konscio estas neverbala procezo. Sed tamen dum pluraj jarcentoj ni preferis ĉenon de inferencoj kiel signon de logiko kaj racio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« Nian nuntempan vivon regas la Diino de Racio, nia plej granda kaj plej tragika iluzio»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Racio ĉiam serĉas solvojn per plej racia, sinsekva, logika vojo kaj pri tio ĝi pravas koncerne ĉiujn mezajn situaciojn kaj problemojn, sed en la plej grandaj, decidaj aferoj racio estas nesufiĉa. Ĝi ne kapablas krei imagon, simbolon; simbolo estas malracia. Kiam racia vojo kondukas al sakstrato, kaj tio okazas ĉiam, pli aŭ malpli frue, tiam la solvo venas de tiu flanko, de kie oni ne atendas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Religio estas io kiu restas de la infaneco de nia inteligenteco; ĝi malaperos laŭmezure kiam ni alproprigas racion kaj sciencon kiel gvidlinioj. » « Religion is something left over from the infancy of our intelligence; it will fade away as we adopt reason and science as our guidelines. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo»
— Sidarto Gotamo
Citaĵo
« Racio estas kapablo juĝi pri la aferoj same kiel tion faras la aliaj homoj, kiel tion postulas kutimo ktp. Frenezo estas devio de tio. »
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush

Vidu ankaŭ[redakti]