Tolero

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tolero
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Tolero en Vikipedio
Commons-logo.svg Tolero en Komuneja kategorio

Tolero devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas "elteni" silente suferi indulgi , sed ankaŭ "allasi" aŭ "akcepti". Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ne estas pli bona lernejo, por vivon formi, ol senĉese vidadi la diversecon de tiom multe da vivoj, kaj senti ĉiaman varieco en la formoj de nia homa naturo. »
— Pierre CHARRON, De la Sagesse[1]
Citaĵo
« Gastoj, alvenantaj el diversaj landoj, alveturigas lingvojn, morojn, ilojn kaj diversan armilon, kaj tiu tuta diverseco servas al la regno kiel ornamo. Ĉar regno, en kiu estas nur sola lingvo kaj sola moro, estas malforta kaj malfirma. »
— Reĝo ISTVAN de Hungarujo XI-a jarcento
Citaĵo
« Ĉiam Tolerado estas tolerado je tiu, kiu pensas ne kiel vi. »
— Rosa Luxemburg
Citaĵo
« Oni devas preferi koncepton pozitivan de tolero, kiel deziron ke la mondo estu kaj restu diversa. »
— Alain DE BENOIST
Citaĵo
« Medikamento por kolero estas iom da tolero. »
— Morteza Mirbaghian

Referencoj

  1. Eldonita en Condom 1601