« Ha! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiunj stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj. »
« …al la amaso propras manio de detruado… Plej volonte la amaso detruas la domojn kaj aĵojn. Ĉar temas pri fragilaj aĵoj — vitroj, speguloj, pentraĵoj, teleroj, oni povas supozi ke nome ilia fragileco naskas en la amaso soifon de detruado… bruo — estas aplaŭdoj de la aĵoj…
Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas atenco kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj distancoj… Tio estas la ago de la malŝarĝiĝo. Sed oni ne ĉiam iras ĝis tio. Kutime detruado estas nenio alia ol atenco kontraŭ la limoj. La fenestroj kaj pordoj apartenas al la domoj, tio estas la plej vundeblaj partoj de ilia aparteco de ĉio, kio okazas interne. Kun elbatitaj fenestroj kaj eligitaj pordoj la domo perdas sian individuecon. »
« En sia hejmavivo la anglo serĉas tion, kio mankas al li en la maro: la ĉefa en ĝi estas stabileco kaj sekureco. Ĉiu havas sian lokon, kiun ne eblas forlasi malgraŭ iuj ajn transformiĝoj; se la anglo ĝin forlasis, do li foriris al la maro. Humoro de ĉiu estas same stabila kiel lia domo. »
«Elektro ne centralizas; ĝi malcentralizas… Elektra energio, egale alirebla en farmista dometo kaj en luksa ĉambro de altranguloj, ebligas al iu ajn loko esti centro kaj ne postulas grandajn amasiĝojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]