Maro

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maro
Maro
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Maro en Vikipedio
Commons-logo.svg Maro en Komunejo
Commons-logo.svg Maro en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Maro en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Maro en Vikinovaĵoj

Maro estas vasta etendaĵo da sala akvo, kiu kovras la plej grandan parton de la terglobo, ofte kontraste kun la seka tero aŭ la sensala akvo; unu difinita peco de tiu etendaĵo, parte aŭ tute ĉirkaŭita de tero.

Citaĵo
« Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La anglo vidas sin kapitano sur ŝipo, ĉirkaŭita de malgranda grupo da homoj, kaj ĉirkaŭ li kaj sub li — maro. Fakte li estas sola: la kapitano estas izolita de la teamo. La maro estas regebla de li — kaj tio plej gravas… La kurso, kiun li sekvas, estas ordono, kiun li faras al la maro kaj nur ĝia peranta perceptado fare de la teamo malhelpas ekvidi tiun fakton, ke nome la maro devas subiĝi. La kapitano difinas la celon kaj la maro en sia viva maniero transportas lin tien, kvankam ne sen ŝtormoj kaj aliaj elmontroj de la karaktero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En sia hejma vivo la anglo serĉas tion, kio mankas al li en la maro: la ĉefa en ĝi estas stabileco kaj sekureco. Ĉiu havas sian lokon, kiun ne eblas forlasi malgraŭ iuj ajn transformiĝoj; se la anglo ĝin forlasis, do li foriris al la maro. Humoro de ĉiu estas same stabila kiel lia domo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La angloj okupis por si la insulon, sed ne la maron ĉirkaŭ ĝi. La maro subiĝas nur al la ŝipoj de la angloj, ordonas al la maro la kapitano. La nederlandano ja teron, sur kiu li vivas, devas unue batalpreni de la maro. Ĝi kuŝas tiom malalte, ke ĝin necesas ŝirmi de la maro per digoj. Por la nederlandano la digo estas la komenco kaj la fino de lia nacia vivo. Amaso de la viroj mem iĝas simila al la digo: unuiĝinte ĝi povas bari la vojon al la maro… Pri la digoj oni esperas je la paca tempo, sed se oni devas detrui ilin pro atako de la malamikoj, ilia povo transiras al la viroj, kiuj rekonstruas ilin post la milito. En ilia imago la digo vivas ĝis ĝi iĝos reala. Per tia rimarkinda kaj malkutima maniero en la tempoj de la seriozaj ekzamenoj la nederlandanoj portas en si limon, apartigantan ilin de la maro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]