Saltu al enhavo

Pjotr Durnovo

El Vikicitaro
Pjotr Durnovo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Pjotr Durnovo (naskiĝis la 23-an de novembro (5-an de decembro) 1845 — mortis la 11-an (24-an) de septembro 1915) estis rusia politikisto, ministro pri internaj aferoj (1905—1906).

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] La ĉefa pezo de la milito sendube trafos nin, ĉar Anglio apenaŭ kapablas grave partopreni en la kontinenta milito kaj Francio, malriĉa je homa materialo, ĉe tiuj kolosaj perdoj kiuj akompanos la militon en modernaj kondiĉoj de la milittekniko verŝajne sekvos strikte defendan taktikon. Rolo de ramo, trabatanta la plejan kernon de la germana defendo, estos destinita por ni…. »
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]
Citaĵo
« [pri eventuala konkero de la Dardaneloj] Eliron al la malferma maro la markoloj al ni ne donas, ĉar post ili sekvas maro preskaŭ komplete konsistanta el teritoriaj akvejoj, maro kovrita je abundo da insuloj, kie ekzemple angla floto povus facile fermi por ni ĉiujn enirejojn kaj elirejojn, sendepende de la markoloj. »
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]
Citaĵo
« Laŭ mia profunda kompreno, bazita sur skrupula plurjara studado de ĉiuj nuntempaj kontraŭŝtataj movadoj, en la venkinta lando nepre eksplodos sociala revolucio, kiu neeviteble transiros al la lando-venkinto»
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]

Pri la aŭtoro

[redakti]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] Aŭdiĝis mirinde malmulte da avertoj kaj honorinda escepto estis deklaro de Pjotr Durnovo, eksa rusia ministro pri internaj aferoj, kiu iĝis membro de la Ŝtata Konsilio. En februaro 1914 – duonjaron antaŭ la komenco de la milito – li sendis al la caro politikan memorandon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« P.N. estis la sola inter la ministroj, kiu estis egale ŝatata de la "kortego" kaj de la "publiko". Li estis inteligenta, lerta, tre delikata, laŭ ideoj — konservativulo, sed li estis komprenanta saĝecon de latina proverbo: "Bis dat, qui cito dat". Farinte fakte bagatelajn cedojn rilate sian ministerion, li iĝis sufiĉe populara kaj povus pretendi je posedo de "publika konfido"... » « П. Н. был единственным из министров, который одинаково был любезен и "двору" и "общественности". Он был умен, ловок, очень тактичен, по убеждениям — консерватор, но понимал мудрость латинской поговорки: "Bis dat, qui cito dat". Сделав в сущности пустяковые уступки по своему министерству, он стал весьма популярен и мог претендовать на то, что пользуется "общественным доверием"...[1]»
— Vasilij Ŝulgin, Tagoj

Referencoj

[redakti]
  1. Шульгин В. В. Дни. 1920: Записки. М., 1989. С. 159.