Paco

El Vikicitaro
Paco
Paco
Paco
Aliaj projektoj
Paco en Vikipedio
Paco en Komunejo
Paco en Komuneja kategorio
Paco en Vikivortaro

Paco estas stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia, aŭ tiu de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento, aŭ tiu de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La pacon oni povas forĝi nur dum la milito»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« La socio konsolidiĝas antaŭ danĝero kaj degradiĝas en la stato de trankvilo. Psikozoj multiĝas tie, kie regas la paco, higieno kaj komforto»
— Emil Cioran, Silogismoj de amaro [1952]
Citaĵo
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
Citaĵo
« Neniam estis nek bona milito nek malbona paco. »
— Benjamin Franklin
Citaĵo
« Bedaŭrinde mi preskaŭ finkonkludis, ke la plej granda stumbligilo de la negro en lia marŝo al libereco ne estas la blanka civitana konsiliano aŭ la Kukluksklan-ano sed la blanka moderulo, kiu pli dediĉas sin al "ordo" ol justeco; kiu preferas negativan pacon, kiu estas la foresto de konflikto, ol pozitivan pacon, kiu estas la ĉeesto de justeco; kiu konstante diradas: "Mi konsentas kun via celo sed ne povas konsenti kun viaj metodoj de rekta agado"; kiu paternalisme kredas, ke li rajtas decidi la horplanon de la libereco de alia viro; kiu vivas laŭ mita koncepto de tempo kaj kiu konstante konsilas al la negro ke li atendu "pli konvenan sezonon." Malprofunda kompreno fare de homoj bonvolaj estas pli frustra ol absoluta miskompreno fare de homoj malbonvolaj. Nefervora akcepto estas multe pli konfuza ol evidenta malakcepto. » « I have almost reached the regrettable conclusion that the Negro’s great stumbling block in his stride toward freedom is not the White Citizen’s Council-er or the Ku Klux Klanner, but the white moderate, who is more devoted to “order” than to justice; who prefers a negative peace which is the absence of tension to a positive peace which is the presence of justice; who constantly says: “I agree with you in the goal you seek, but I cannot agree with your methods of direct action”; who paternalistically believes he can set the timetable for another man’s freedom; who lives by a mythical concept of time and who constantly advises the Negro to wait for a “more convenient season.” Shallow understanding from people of good will is more frustrating than absolute misunderstanding from people of ill will. Lukewarm acceptance is much more bewildering than outright rejection. »
— Martin Luther King, Jr., Letero el Birmingama prizono
Citaĵo
« Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo,
Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. »
 « בִּרְצ֣וֹת ה' דַּרְכֵי־אִ֑ישׁ גַּם־א֜וֹיְבָ֗יו יַשְׁלִ֥ם אִתּֽוֹ »
— La sentencoj de Salomono, 16:7
Citaĵo
« Se ni estas seriozaj pri paco, tiam ni devas labori por ĝi tiel arde, serioze, senĉese, zorgeme kaj kuraĝe kiel ni iam prepariĝis por milito» « (angle) If we are serious about peace, then we must work for it as ardently, seriously, continuously, carefully, and bravely as we have ever prepared for war. »
— Wendell Berry
Citaĵo
« La homoj konstruas pacan mondon, kaj kiam la tasko estu farita. Tio estos la plej granda afero, kiun homoj iam faris. » « (angle) The people are building a peaceful world, and when the job is done. That'll be the biggest thing that man has ever done. »
— Woody Guthrie
Citaĵo
« Unueco kaj kunlaboro en milito evidente multigas la potencon de la individuo miloble. Ĉu estas la ombro de kialo, ke ili ne devas produkti egalajn efikojn en paco; kial la principo de kunlaboro ne devas doni al homoj la samajn superajn potencojn kaj avantaĝojn (kaj multe pli grandajn) en la kreado, konservado, distribuado kaj ĝuado de riĉeco? » « (angle) Union and co-operation in war obviously increase the power of the individual a thousand fold. Is there the shadow of a reason why they should not produce equal effects in peace; why the principle of co-operation should not give to men the same superior powers, and advantages, (and much greater) in the creation, preservation, distribution and enjoyment of wealth? »
— Robert Owen
Citaĵo
« La veraj kaj daŭraj venkoj estas tiuj de paco, kaj ne de milito. » « (angle) The real and lasting victories are those of peace, and not of war. »
— Ralph Waldo Emerson
Citaĵo
« Ĉio kion ni diras estas donu ŝancon al paco.[1] » « (angle) All we are saying is give peace a chance. »
— John Lennon
Citaĵo
« Ne estos paco inter la nacioj sen paco inter la religioj. Ne estos paco inter la religioj sen dialogo inter la religioj. Ne estos dialogo inter la religioj sen tutmondaj etikaj normoj. Sekve ne estos postvivado de tiu ĉi terglobo sen tutmonda etiko. »
— Hans Küng
Citaĵo
« Mi, kiu sendis armeojn al fajro kaj soldatojn al ilia morto, diras hodiaŭ: Ni veturas al milito, kiu ne havas viktimojn, nek vunditojn, nek sangon, nek suferon. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito por paco. »
— Jicĥak Rabin
Citaĵo
« La celo de registaro en paco kaj milito ne estas la gloro de regantoj aŭ de rasoj, sed la feliĉo de la simpla homo. » « (angle) The object of government in peace and in war is not the glory of rulers or of races, but the happiness of the common man. »
— William Beveridge
Citaĵo
« Ni uzos nur pacajn rimedojn kaj ni ne permesos alispecan metodon»
— Zhou Enlai
Citaĵo
« Ĉu la vivo estas tiel kara aŭ paco tiel dolĉa, ke ili povas esti aĉetitaj je la prezo de ĉenoj kaj sklaveco? Malpermesu tion, Ĉiopova Dio! Mi ne scias, kian kurson povas sekvi aliaj; sed al mi, donu liberecon aŭ donu morton! » « (angle) Is life so dear or peace so sweet as to be purchased at the price of chains and slavery? Forbid it, Almighty God! I know not what course others may take; but as for me, give me liberty or give me death! »
— Patrick Henry
Citaĵo
« Mi tutkore kredas, ke nia unua prioritato devas esti mondpaco, kaj ke uzado de forto estas ĉiam kaj nur lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesis kaj tiam nur rilate al nia nacia sekureco» « (angle) I believe with all my heart that our first priority must be world peace, and that use of force is always and only a last resort, when everything else has failed, and then only with regard to our national security. »
— Ronald Reagan
Citaĵo
« Se devas esti problemo, estu en mia tempo, por ke mia filo havu pacon; kaj ĉi tiu sola pripensado, bone aplikata, sufiĉas por veki ĉiun homon al devo» « (angle) "If there must be trouble, let it be in my day, that my child may have peace;" and this single reflection, well applied, is sufficient to awaken every man to duty. »
— Thomas Paine
Citaĵo
« Paco ne nur estas la foresto de milito; dum ekzistu malriĉeco, rasismo, diskriminacio kaj ekskludado, estos malfacile atingi pacan mondon. » « (hispane) La paz no es solamente la ausencia de la guerra; mientras haya pobreza, racismo, discriminación y exclusión difícilmente podremos alcanzar un mundo de paz. »
— Rigoberta Menchú
Citaĵo
« Ni antaŭĝojas pri la tempo, kiam la Potenco de Amo anstataŭos la Amon al la Potenco. Tiam nia mondo konos la benojn de paco. » « (angle) We look forward to the time when the Power of Love will replace the Love of Power. Then will our world know the blessings of peace. »
— William Ewart Gladstone
Citaĵo
« Viroj, de jaroj parolas pri milito kaj paco. Sed nun ili ne plu povas paroli pri tio. Ĝi ne plu estas elekto inter perforto kaj malperforto en ĉi tiu mondo; ĝi estas elekto inter neperforto aŭ neekzisto» « (angle) Men, for years now, have been talking about war and peace. But now, no longer can they just talk about it. It is no longer a choice between violence and nonviolence in this world; it's nonviolence or nonexistence. »
— Martin Luther King
Citaĵo
« Por paco, kontraŭ milito. Kiu ne estas por? Sed kiel vi povas haltigi tiujn, kiuj celas genocidon, ne farante militon? » « (angle) For Peace. Against War. Who is not? But how can you stop those bent on genocide without making war? »
— Susan Sontag
Citaĵo
« Se devas esti problemo, estu en mia tempo, por ke mia filo havu pacon. » « (angle) If there must be trouble, let it be in my day, that my child may have peace. »
— Thomas Paine
Citaĵo
« Kiam la potenco de amo venkos la amon al potenco, la mondo konos pacon. » « (angle) When the power of love overcomes the love of power the world will know peace. »
— Jimi Hendrix

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« [pri la puebloj] La pluvo kaj la rizo faris ilin pacaj homoj, ilia vivo pasas en la rondo de propraj infanoj kaj prauloj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« …inter la eŭropaj ŝtatoj paco estis escepto, ne regulo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Faktoj ne konfirmas liberlisman, internaciisman supozon ke komerco kunportas pacon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« …en ĉiu regiono, kie haveblas dominanta ŝtato, paco povas esti atingita nur sub gvido de tiu ĉi lando. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Okcidento transformiĝis je matura socio kaj ĝi eniras la epokon, kiun estontaj generacioj, laŭe al ripetanta skemo de evoluo de civilizacioj, estos rememorantaj kiel “oran epokon”, kiel periodon de paco… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En la naskiĝanta epoko, kontraŭstaro de civilizacioj prezentas la plej ĝrandan minacon al paco en la tuta mondo kaj la internacia ordo, bazita sur civilizacioj, estas la plej fidinda rimedo preventi la mondmiliton»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Ideo ke la paco dependas unuavice de disvastiĝo de demokratiaj institutoj restas fundamento de la usona filozofia pensado ĝis nuntempo. En Usono oni kutimas opinii, ke la demokratioj ne militas unu kontraŭ la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Laŭ taksoj de Theodore Roosevelt nur mistikuloj, revuloj kaj intelektuloj subtenis la opinion ke paco estas natura stato de la homo kaj ke ĝin eblas subteni per neprofitcela konsento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin morala konscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la Viena kongreso Eŭropo travivis la plej longdaŭran periodon de paco dum sia tuta historio. Dum 40 jaroj okazis eĉ ne unu milito kun partopreno de la ĉefaj potencoj kaj post la Krimea milito en 1854, la mondmilitoj ne okazis dum pliaj 60 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Puna paco ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin ofendita, estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Lokarno, kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna paco, efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la Versajlo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Rilate la okcidentajn demokratiojn, ili malsukcesis kompreni kia ideologia abismo apartigas ilin de la germana diktatoro. Ili kredis je paco kiel la fina celo kaj aplikis ĉiujn rimedojn por eviti militon. Hitlero aliflanke timis pacon kaj deziregis militon. “La homaro fortiĝis en eterna lukto, – skribis li en “Mein Kampf” – kaj ĝi nur pereos de eterna paco”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Venkintoj en la Napoleonaj militoj faris altaniman pacon, sed ili ankaŭ aranĝis la Kvaropan aliancon por ke restu neniuj duboj rilate ilian decidon defendi tiun ĉi pacon. Venkintoj en la Unua mondmilito faris punan pacon kaj post krei propramane maksimumon de stimuloj por ĝia reviziado, ili partoprenis malmuntadon de sia propra reguliga sistemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Miĥail Gorbaĉov estis la unua sovetia gvidanto, komplete rifuzinta nocion de klasa lukto kaj proklaminta pacan kunekzistadon kiel la memstaran celon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kreante planon de operacoj neniam decas forgesi la ĉefan taskon de la milito — laŭeble plej rapidan atingon de profita paco; sekve ĉio devas esti direktita al tio ke per decidaj atakoj laŭeble plej rapide devigi la malamikon al paco. »
— Karlo de Aŭstrio-Teŝino, Bazo de la alta militarto por generaloj de aŭstria armeo [1806]

Referencoj

  1. Emblemo de la Kampanjo por Nuklea Malarmado, kaj poste la "Paca simbolo" en marŝo de la Rekta Agada Komitato Kontraŭ Nuklea Milito (Direct Action Committee Against Nuclear War), la 4an de aprilo 1958.

Vidu ankaŭ[redakti]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio