«Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). »
« Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. »
« Jen ironia kalkulado, kiu helpas mildigi ŝokon aŭ pli ĝuste blufon de tiu milito. Simpla kalkulado montras, ke el 500 000 usonaj soldatoj, kiuj dum sep monatoj partoprenis operacojn en la Golfo, trioble pli povus perdi la vivojn nur en trafikaj akcidentoj se ili restus hejme. Eble indus pripensi kreskigon de nombro de la puraj militoj por redukti nombron de la viktimoj en la paca tempo? »
« Dum la “Golfa milito” en 1991 ĝi [Unuiĝintaj Nacioj] efektive aprobis usonajnagojn, sed respondon al la irakaagreso oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de kolektiva sekureco. Sen atendi internacian konsenton, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi influon sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti riskon de la konflikto se ili vetous ĝin. »
« Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la ŝoko de malvenko, estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun Usono devis lerni rilate Irakon fine de la Golfa milito en 1991. »
« Plej bone estus daŭrigi detruadon de elitaj irakaj unuoj — de la trupoj de la Respublika Gvardio — kiuj estis kaj plu estas apogilo de la potenco de Saddam Hussein. Se oni sekvus tiun ĉi strategion, tre probable ke la iraka armeo forigus lin. »