Feŭdismo

El Vikicitaro
Feŭdismo
Feŭdismo
Feŭdismo
Aliaj projektoj
Feŭdismo en Vikipedio
Feŭdismo en Komuneja kategorio
Feŭdismo en Vikivortaro

Feŭdismo estas politika kaj ekonomia sistemo, bazita sur la rilatoj inter vasaloj kaj feŭdestroj estigataj de feŭda terposedo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kvankam teorie ĉiuj feŭdaj regantoj ĵuris je fideleco al la imperiestro [de la Sankta Romia imperio], en praktiko ili faris ĉion, kion ili deziris. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« En Usono, kie preskaŭ nenio restis el la feŭdismaj postrestaĵoj kaj kie tiom altas socia movebleco, identigo kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj sento de identeco ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al konformismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La eŭropa kritiko rilate Usonon baziĝas plejparte sur la homaj valoroj de feŭdismo, ĉar ili plu vivas en Eŭropo. Tio estas kritiko de nuntempo nome de pasinteco, rapide malaperanta en Eŭropo mem. Tiurilate diferenco inter Eŭropo kaj Usono estas nura diferenco inter pli malnova kaj pli nova etapoj de kapitalismo, inter kapitalismo kun almiksaĵo de feŭdismaj postrestaĵoj kaj kapitalismo pura. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« …la feŭda sistemo iĝis socia daŭrigo de piedingo. La piedingo unuafoje aperis en la Okcidento en la 8-a jarcento kaj estis pruntita de la Oriento. Kun apero de la piedingo aperis la ĉevalbatalo, naskinta novan socian klason. La eŭropa klaso de ĉevalbatalantoj jam ekzistis, restis nur armigi ĝin, sed por komplete armigi la kavaliron, necesis unuigi resursojn de deko aŭ pli da kamparanaj kortoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En la epoko de ĵazo ni kutime ne rimarkas, ke valso estiĝis kiel varmega kaj eksploda rimedo de homa sinesprimo, trarompiĝinta tra formalaj feŭdaj barieroj de fajnaj kaj ĥorusaj dancostiloj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]