« Gloro estas unuavice teatra nocio. Streboj al la gloro ne povas ekzisti sen klara imago pri iu spektantaro — sen penso pri tio, ke pri niaj gloraj heroaĵoj ekscios samtempuloj aŭ “tiuj kiuj venos”. Ni pretas oferi nian vivantan, sed malaperontan “mi” por la efemera eterna “mi”, kiun ni mem per heroaĵoj kreas en la imago de la aliaj. »
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasamovado. »
« …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj. »