Saltu al enhavo

Koloniismo

El Vikicitaro
Koloniismo
Koloniismo
Koloniismo
Aliaj projektoj
Koloniismo en Vikipedio
Koloniismo en Komuneja kategorio
Koloniismo en Vikivortaro
Koloniismo en Vikinovaĵoj

Koloniismo estas ekonomia sistemo, kiu bazas la prosperon de regno sur la ekspluatado de ĝiaj kolonioj.

Citaĵoj

[redakti]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« Naciismaj movadoj en koloniigitaj landoj parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la okcidenta individuismo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Febra deziro kunfandiĝi kun marŝantaj amasoj, kiuj same ekzistas ĉe nia hejmo, kaj en landoj de ni koloniigitaj, estas nura esprimo de despera provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca ekzistado. Do estas tre verŝajne ke la nunaj naciismaj movadoj en Azio sekvigos — eĉ sen influo de Rusio — pli verŝajne iun kolektivisman formon de la socio ol tiun demokratian»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Germanio estis batalejo de plejparto de la eŭropaj militoj, multaj el kiuj estis iniciitaj de Francio, kaj pro tio ĝi maltrafis la unuan ondon de la eŭropa koloniado de transmaraj teritorioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Versajla traktato] Landoj-aliancanoj fine venis al la tiel nomata “mandata principo”, kiu estis same originala kaj hipokrita. La germanaj kolonioj, same kiel la eksaj teroj de la Otomana imperio en Proksima Oriento, estis donitaj al diversaj venkintoj laŭ “mandato” sub observado de la Ligo de Nacioj por rapidigo de ilia sendependiĝo. Kion konkrete tio signifis neniam estis definite kaj rezulte de tio haveblo de mandato tute ne rapidigis sendependiĝon de tiuj teritorioj kompare al situacio en la aliaj kolonioj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Franklin D. Roosevelt decideme intencis fini la ekzistadon de la brita kaj franca koloniaj imperioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Militoj de la tempo de la Franca revolucio signifis transiron al la naciaj ŝtatoj, difinataj per haveblo de komunaj lingvo kaj kulturo. Militoj de la 20-a jarcento estis ligitaj al disfaloj de la Habsburga kaj Otomana imperioj, defio ligita al pretendoj je dominado en Eŭropo kaj la fino de la koloniismo. En ĉiu el tiuj ĉi transiraj periodoj tio kio antaŭe estis konsiderata normala subite iĝis anakronismo: plurnaciaj ŝtatoj en la 19-a jarcento, koloniismo en la 20-a jarcento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri postkoloniismaj landoj] …ĉe multaj el ili la nunaj limoj estas administra solvo, farita por oportuno de imperiismaj potencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri postkoloniismaj landoj] Ĉe tiaj cirkonstancoj la ŝtato ofte signifas armeo, kiu iĝas la sola “nacia” institucio. Kiam okazas kolapso de tia ŝtato, ofte sekvas enlanda milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« ...en Azio koloniismo tendencis grandigi: Barato, Indonezio, Malajzio — ĉiuj ili estas pli grandaj ol la princlandoj, kiuj ekzistis antaŭ la koloniismo. Kaj inverse la postkoloniismaj landoj en Afriko tendencis eriĝi je malpli grandaj partoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

[redakti]