Profito

El Vikicitaro
Profito
Aliaj projektoj
Profito en Vikipedio
Profito en Vikivortaro

Profito estas utilo, supereco, ricevita de io; diferenco, per kiu la enspezoj de homo, negocisto, firmao ks superas la elspezojn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Konflikto de interesoj inter la homoj ĝenerale estas solvata per perforto. Tiel okazas en la tuta animala regno, la homo ne devas esti escepto. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
Citaĵo
« Ne ekzistas kareso sen intereso. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĉiu el ni laboras kontraŭ siaj propraj interesoj: ni tion ne konscias dum ni mem estas engaĝitaj en la afero, sed sufiĉas rigardi reen por konvinkiĝi — en ĉiuj tempoj homoj luktis kaj oferis sin por utilo de sia evidenta aŭ potenciala malamiko: agantoj de la Revolucio klopodis por Bonaparto, Bonaparto — por la Burbonoj, la Burbonoj — por la Orleanoj… »
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]
Citaĵo
« Jen plia konsistiga elemento de la kapitalisma maniero de produktado: en tiu sistemo iu ajn ekonomia aktivado persekutas unusolan celon — la profiton. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Se ne estus pro profito, nenie okazus milito»
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Ne lasu vin forlogi en la penson ke tio kio ne gajnas profiton estas senvalora. » « Don't be seduced into thinking that that which does not make a profit is without value. »
— Arthur Miller
Citaĵo
« Korporacio: Genia aĵo por akiri individuan profiton sen individua respondeco»
— Ambrose BIERCE
Citaĵo
« Nenia makulo estas pli granda ol ambicii por profito. »
— Laozio, Daodeĝingo, Ĉapitro XLVI-a, strofo 108
Citaĵo
« Estas tri klasoj da homoj; amantoj de saĝeco, amantoj de honoro, kaj amantoj de profito. »
— Platono
Citaĵo
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo»
— Sidarto Gotamo

Vidu ankaŭ[redakti]