Demando estas speco de frazo, en kiu gramatika rimedo indikas, ke oni petas pri respondo; problemo postulanta solvon; afero dependanta de iaj kondiĉoj; pridiskutota temo; afero, pri kiu oni voĉdonu.
« En la demandanto demandoj altigas la senton de la potenco: li ĝuas, farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona libereco grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta tiranio estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn. »
« Saĝa estas tiu respondo, kiu ĉesigas la demandojn. Tiu kiu povas permesi al si, respondas per demando al demando; inter la egaluloj tio estas elprovita rimedo de sindefendo. »
«Pridemandado, kies fina celo estas malkovro, komenciĝas de la tuŝo. Demandoj tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare konsciatancelon. Necelitaj demandoj, faritaj de infano aŭ stultulo, estas senpovaj, de ili facilas seniĝi. »
«Silento responde al demando estas kiel rebato de la bato per ŝildo aŭ kiraso. Tio estas ekstrema formo de defendo, ĉe tio avantaĝoj kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli danĝera ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza pridemandado, al torturo. »
« De kiuj demandoj komencas la infano? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian rolon ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al tempo. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. »
« La nekonaton necesas trakti tiel kvazaŭ li estas pli forta: tio estas siaspeca flato, instiganta lin respondi same. Nur en tiu ĉi kazo — je certa distanco, ekster zono de la danĝeraj demandoj, kiam ĉiuj estas kvazaŭ fortaj kaj egalaj laŭ la fortoj — la homoj estas certaj pri si kaj pacemaj. »
« La homaj estaĵoj komprenas sin, kaj elfaras sian estonton, pere de diskuto, defio, demandoj, kaj per diri la nedirendan ; Ne per faldi la genuojn antaŭ dioj aŭ homoj. »