« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Konscio estas neverbala procezo. Sed tamen dum pluraj jarcentoj ni preferis ĉenon de inferencoj kiel signon de logiko kaj racio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Por nepreparita konscio ĉia legado kaj ĉia kino, same kiel ĉia vojaĝo, estas same banalaj kaj nenutraj kiel spertoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Reklamaj anoncoj ne estas destinitaj por konscia konsumado. Ili estas konceptitaj kiel subsojlaj piloloj por nekonscio, kies destino konsistas en hipnota efiko, speciale al sociologoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. »
« Nur tiu, kiu konscie povas diri “jes” al la forto de la stariĝinta antaŭ li interna destino, iĝas individuo; tiu ja kiu cedas al ĝi, iĝas predo de la blinda fluo de eventoj kaj neniiĝas. »
« En mezepoko ambaŭ flankoj de la konscio rilate la eksteran mondon kaj sian internan “mion” kvazaŭ dormetis sub komuna kovrilo. La kovrilo estis teksita el senkonsciajkredoj, naivaj ideoj kaj superstiĉoj; la tuta mondo kun sia historio prezentiĝis tra tiu ĉi kovrilo en specifa koloro, kaj la homo ekkonis sin nur laŭ rasaj specifaĵoj aŭ laŭ signoj, diferencigantaj popolon, partion, korporacion, familion, alivorte nocio de la personeco ligiĝis ĉiam al iu ĝenerala formo. »
« La konscio kapablas akcepti maljustecon kiel justecon, inkvizicion kiel plaĉan al Dio, kaj murdon kiel politike valoran. La konscio povas turni je 180 gradoj. »