Unuiĝintaj Nacioj

El Vikicitaro
Unuiĝintaj Nacioj
Unuiĝintaj Nacioj
Unuiĝintaj Nacioj
Aliaj projektoj
Unuiĝintaj Nacioj en Vikipedio
Unuiĝintaj Nacioj en Komunejo
Unuiĝintaj Nacioj en Komuneja kategorio

Unuiĝintaj Nacioj estas la ĉefa internacia organizaĵo de la mondo, fondita en 1945.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Dum la Malvarma milito Unuiĝintaj Nacioj estis samgrade neefika en ĉiu kazo, kiam temis pri agreso fare de granda potenco. Tion kaŭzis komunista vetoo en la Konsilio pri Sekureco aŭ maldeziro de ŝtatetoj riski pro aferoj, kiuj laŭ ilia opinioj neniel rilatis al ili. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la “Golfa milito” en 1991 ĝi [Unuiĝintaj Nacioj] efektive aprobis usonajn agojn, sed respondon al la iraka agreso oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de kolektiva sekureco. Sen atendi internacian konsenton, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi influon sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti riskon de la konflikto se ili vetous ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Sovetia malflekseco faciligis al Harry S. Truman taskon de engaĝo de sia lando je la milito. Sovetia ambasadoro en la Unuiĝintaj Nacioj dum multaj monatoj bojkotis kunsidojn de la Konsilio pri Sekureco kaj aliaj institucioj de UN proteste kontraŭ rifuzo de la tutmonda organizaĵo transdoni lokon de Ĉinio al Pekino. Se la sovetia ambasadoro malpli timus Stalinon aŭ povus pli rapide ricevi instrukciojn, li nepre vetous la proponitan de Usono rezolucion de la Konsilio pri Sekureco, postulantan de Nord-Koreio ĉesigi bataladon kaj retiriĝi malantaŭ la 38-an paralelon. Estante ne povinta ĉeesti la kunsidon kaj vetoi, la sovetia ambasadoro ebligis al Truman aranĝi reziston kiel decidon de la monda komunumo kaj pravigi usonan rolon en Koreio per konata Wilson-a terminologio de kontraŭstarigo de la libereco al diktaturo, de la bono al malbono. Usono, laŭ la vortoj de Truman, ekmilitis por plenumi ordonojn de la Konsilio pri Sekureco. Ĝi do tute ne enmiksiĝis je la fora loka konflikto, sed kontraŭstaris la atakon kontraŭ la tuta libera mondo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri voĉdono en Unuiĝintaj Nacioj dum la Sueza krizo] Unuan kaj solan fojon Usono voĉdonis kune kun Sovetunio kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe humiligo de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis hungarajn liberecbatalantojn, alfrontinte nur simbolan kondamnon flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri deklaro de Miĥail Gorbaĉov en 1988] En programa parolado en Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de sovetiaj armitaj fortoj] je 500 mil homoj kaj 10 mil tankoj, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al NATO… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la evoluo certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« En Unuiĝintaj Nacioj ĝuste nun ekzemple senteblas… ke UN estas regata de la subevoluintaj landoj kaj je iliaj interesoj. Kaj ĉar ĝuste la subevoluintaj landoj regas la buĝeton kaj personaron, ili kontraŭos ŝanĝojn en UN kiel tio okazis antaŭ du jaroj, kiam Kofi Annan provis reformi UN, farinte ĝin pli efika. (Certe la ĉefa kulpulo de la fiasko estis Usono, kiu prezentis pli ol 700 amendojn al liaj proponoj kelkajn tagojn antaŭ ilia voĉdonado). »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Eble Unuiĝintaj Nacioj estas malbona modelo, sed nun verŝajne tio estas la sola organizo, kiu kontaktas ĉiujn. Mi serĉus manieron reformi UN, ne komenci ĉion ekde nulo. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]


Vidu ankaŭ[redakti]