« Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas. »
« …plejparto de problemoj de la privata kaj sociavivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
« Ni elektas nek niajn problemojn, nek rezultojn de nia agado. Kio ja movas nin, kio nin devigas? — Sistemo, havanta nek celon, nek destinon ekster si mem kaj transformanta la homon je sia aldonaĵo. »
« Ĉio kio restas en ni de la naturo, forkuras de la problemoj, ĉar ili estas laŭsence duboj kaj kie regas duboj, tie haveblas necerteco kaj elekteblo. Kaj kie haveblas elekteblo, tie instinkto ne plu regas nin kaj ni ektimas. »
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio. »
« ...neŭrasteniulo malsanas pro tio, ke li ne konscias siajn problemojn, dum la homo kun malfacila karaktero suferas pro siaj konsciataj problemoj, sen esti malsana. »
« ...seriozaj problemoj de la vivo neniam komplete solviĝas. Se tamen aperas impreso ke ili estas solvitaj, tio estas klara signo, ke io estas malatentita. Ŝajnas ke signifo kaj celo de la problemo konsistas en ne ĝia solvo, sed en nia senĉesa laboro pri tio. Nur tio savas nin de stultiĝo kaj halto en la evoluo. »