Orienta Eŭropo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Orienta Eŭropo
Orienta Eŭropo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Orienta Eŭropo en Vikipedio
Commons-logo.svg Orienta Eŭropo en Komuneja kategorio
Wikinews-logo.svg Orienta Eŭropo en Vikinovaĵoj

Orienta Eŭropo inkluzivas nuntempe jenajn landojn: Belorusio, Rusio (okcidente de la montaro Uralo), Ukrainio, Moldavio; ĝis la 1990-aj jaroj al ĝi apartenis ankaŭ ĉiuj socialismaj landoj en regiono, nun konsiderata Centra Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Mi eĉ ne unu minuton kredas ke amasaj revoluciaj okazaĵoj en la regiono servus al niaj interesoj. Se ili okazos en la proksima estonteco, do malgraŭ dirita de Alexander Dubček, Sovetunio ne havos alian elekteblon krom interveni. Preskaŭ same certe estas ke la Okcidento estos senpove staranta flanke kaj ke viktimoj estos reformoj en la regiono kaj perestrojko en Sovetunio. Do mi ne opinias ke ni devas strebi tian eksplodon, instigante ĝin aŭ simple observante la eventojn. Mi opinias ke preferindaj estas laŭgradaj ŝanĝoj, kiujn necesas stimuli. Al ili necesas kontribui kaj tio eblas. »
— Zbigniew Brzeziński, From Eastern Europe Back to Central Europe // Centre for Policy Studies. A Year in the Life of Glasnost: The Hugh Seton-Watson Memorial Lecture and Other Essays. Policy Studies. N 94 (London: CPS, 1988), p. 6-18.
Citaĵo
« Brzeziński alvokis la Okcidenton al singardemo kaj proponis eviti impreson ke ĝi penas per ĉiuj fortoj fortiri la orienteŭropajn landojn al sia tendaro. “Nia strategia kaj historia celo devas esti ne strebo engluti tion kio iam nomiĝis Orienta Eŭropo per tio kio nun nomiĝas Okcidenta Eŭropo”. Anstataŭe li alvokis al “sinsekva kreado de la vere sendependa, kulture memstara, eble fakte neŭtrala Centra Eŭropo”. Li substrekadis ke li ne proponas klopodi likvidi la Varsovian pakton aŭ foririgi la sovetiajn trupojn. “Kiam mi diras fakte neŭtrala, mi celas neŭtrala laŭ esenco, sed ne neŭtrala laŭ formo. Ĝi povas aperi en kunteksto de la ekzistantaj aliancoj, difinantaj geopolitikan realon de la nuntempa Eŭropo”. »
— Zbigniew Brzeziński, From Eastern Europe Back to Central Europe // Centre for Policy Studies. A Year in the Life of Glasnost: The Hugh Seton-Watson Memorial Lecture and Other Essays. Policy Studies. N 94 (London: CPS, 1988), p. 6-18
Citaĵo
« George H. W. Bush kaj Brent Scowcroft en siaj komune verkitaj rememoroj “La mondo iĝis alia” agnoskas ke ili ne deziris ripetiĝon de la tumultoj en Orienta Eŭropo kiel en 1953, 1956 kaj 1968, kiam komenciĝinta liberaligo kaŭzis reagon de la sovetia flanko. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Post malmunto de komunismo en Orienta Eŭropo (kiun oni baldaŭ nomos Centra Eŭropo) kaj ĝia foriro el Germanio, plejparto de la sovetiaj profitoj ricevitaj de la Dua mondmilito, estis perditaj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Charles Gati[redakti]

Citaĵo
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [...] Brzeziński proponis koncepton de “paca engaĝo”, ankaŭ nomata “diferencigo”, akceptitan de administracioj de Lyndon B. Johnson kaj John F. Kennedy. En Orienta Eŭropo — en “malantaŭa korto de Moskvo” — ĝi proponis kreadon de forta opozicio al la komunista regado kune kun ekonomiaj promesoj kaj interŝanĝoj en la sferoj de edukado, celantaj kreskigi intelektulojn, sopirantajn kontaktojn kun la Okcidento; estis proponite eĉ fari cedojn al la komunistaj reĝimoj, montrantaj almenaŭ iujn signojn de liberaligo aŭ eĉ plej modestan malkonsenton kun la politiko de Moskvo. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« La Versajlo kaj Lokarno pavimis la vojon por Germanio direkte al Orienta Eŭropo, kie pacienca germana estraro kun tempopaso atingus dominadon per pacaj rimedoj aŭ eble la Okcidento mem donus ĝin al ĝi. Sed despera megalomanio de Hitlero transformis tion kio povus iĝi paca evoluo je la mondmiliton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …orienteŭropaj aliancanoj de Francio, troviĝintaj inter Germanio kaj Sovetunio, estis malpretaj enlasi sovetiajn trupojn en siaj teritorioj, obstakligante per tio serĉadon de temo por gravaj intertraktoj inter la franca kaj sovetiaj militaj staboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Dum neoficiala renkontiĝo kun sovetia estraro fine de 1988 Henry Kissinger delikate sugestis eblecon de interkonsento inter la superpotencoj pri neŭtraligo de Orienta Eŭropo, kompreniginte ke pri tio povas interesiĝi administracio de la estonta prezidanto George W. Bush. (Gorbaĉov cetere rifuzis tiun proponon). »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Brzeziński klopodis kontesti rigardon tra rozkoloraj okulvitroj al la estonta rolo de Sovetunio en Eŭropo. Interalie li ekdubis ke “malfortiĝo de konflikto en Eŭropo egale influos rilatojn de la eŭropaj landoj al ambaŭ superpotencoj”. Oble pli probabla estas ke Usono ne nur konservos, sed eĉ fortigos sian ĉeeston dum Sovetunio estos forpuŝita vojranden. “La aktuala situacio estas bazita sur divido de Eŭropo kaj milita ĉeesto de la superpotencoj estas ŝlosila faktoro je difinado de iliaj respektivaj pozicioj. Post malfortiĝo de la kontraŭstaro en Eŭropo graveco de la militaj fortoj malkreskos. Rezulte de tio kreskos rolo de aliaj faktoroj kiel ideologio, kulturo, komunikado, politiko kaj ekonomio. En ĉiuj ĉi sferoj Usono havas avantaĝon — kaj kreskantan — kompare al Sovetunio”. Poste li komparis poziciojn de ambaŭ superpotencoj en la nemilitaj influsferoj kaj venis al klara konkludo: “La demando konsistas en tio, ĉu Sovetunio entute konservos sian ĉeeston en Eŭropo”. Resumante rezultojn de sia rezonado, li diris: “La sola espero por via lando tiurilate estas efektivigo de radikalaj internaj reformoj, kiuj ebligos al vi partopreni tiujn ĉi grandskalajn procezojn”. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]