Pacienco

El Vikicitaro
Pacienco
Pacienco
Pacienco
Aliaj projektoj
Pacienco en Vikipedio
Pacienco en Komuneja kategorio

Pacienco estas la forto, kapablo, virto trankvile elteni.[1]

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estu pacienca pri ĉio, kio estas nesolvita en via koro, kaj provu ami la demandojn mem, kiel ŝlositajn ĉambrojn kaj kiel librojn, kiuj nun estas skribitaj en tre fremda lingvo. Ne serĉu nun la respondojn, kiujn oni ne povas doni al vi, ĉar vi ne povus sperti ilin. Kaj la afero estas, sperti ĉion. Vivu la demandoj nun. Eble vi tiam iom post iom, sen rimarki ĝin, vivos dum iu malproksima tago en la respondon. »
— Rainer Maria Rilke
Citaĵo
« Kiu havas paciencon povas ĉirkaŭi ion ajn. »
— François Rabelais
Citaĵo
« Pacienco estas necesa ingredienco de genio»
— Benjamin Disraeli
Citaĵo
« Se ni komencos per certecoj, ni finos per duboj; se ni komencas kun duboj, kaj estas paciencaj, ni finos per certecoj. »
— Marko Aŭrelio
Citaĵo
« Grandajn malfacilaĵojn povas superi pacienco kaj persistemo» « (angle) Great difficulties may be surmounted by patience and perseverance. »
— Abigail Adams

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Laboro kaj pacienco kondukas al potenco»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Per pacienco venas scienco. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Pacienco ĉe ReVo