Kapitalo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kapitalo
Kapitalo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kapitalo en Vikipedio
Commons-logo.svg Kapitalo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Kapitalo en Vikivortaro

Kapitalo estas tuto de la monsumoj, provizaĵoj, iloj, kiujn iu persono aŭ societo uzadas por negocado aŭ produktado.

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Eta aŭ meza entreprenisto, alfrontanta minacon flanke de granda kapitalo, en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian komercon: kaj ricevadi profiton kaj konservadi sendependecon, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en konkurenca lukto kontraŭ monopoloj li staras kontraŭ gigantoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La fakto ke kapitalismo akiris decidan rolon signifis dependecon de la ekonomia, do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la personeco. Kapitalo “ĉesis esti servisto kaj transformiĝis je mastro…”[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« Uzado de la homo fare de homo servas kiel esprimo de la sistemo de la valoroj, kuŝanta en la fundamento de la kapitalisma ordo. Kapitalo, tiu mortinta pasinteco, dungas laboron, vivan forton kaj energion de nuntempo. En la kapitalisma hierarkio de la valoroj kapitalo staras pli alte ol laboro, akumulitaj aĵoj — pli alte ol manifestiĝoj de la spirita vivo. Laboro estas dungata de kapitalo, ne inverse. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kontraŭdiro inter kapitalo kaj laboro estas io oble pli granda ol kontraŭdiro inter du klasoj, ol ilia lukto por pli granda parto de la nacia produkto. Tio estas konflikto de du valorprincipoj: inter la mondo de la aĵoj kaj ilia akumulado unuflanke kaj la mondo de la vivo kaj ĝia produktiveco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Ĉio kio postulas de ni kapitalo estas akcepti ĝin kiel ion racian lukti kontraŭ ĝi je la nomo de racieco, akcepti ĝin kiel ion moralan lukti kontraŭ ĝi je la nomo de moraleco. Efektive tio estas la sama afero kaj ĉion oni povas rigardi alimaniere: pli frue oni klopodis kaŝi skandalon nun oni klopodas kaŝi ke skandalo ne ekzistas. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Nome la maldekstruloj sekrecias kaj despere reproduktas la potencon, ja ili strebas al ĝi, do kredas je ĝi kaj renaskigas ĝin nome tie, kiel al sistemo ĝin neniigis… La maldekstruloj mem estas devigitaj restarigi ĉiujn mekanismojn de la kapitalo por havi eblecon ricevi la potencon iutage: de privata posedo ĝis eta komerco, de armeo ĝis nacia grandeco, de puritana moralo ĝis etburĝa kulturo, de justico ĝis la Universitato — ĉio kio malaperas, kion la sistemo mem likvidis en sia krueleco, sed ankaŭ en sia nerenversebla impeto, devas esti konservita.
La potenco (aŭ tio, kio anstataŭgas ĝin) ne plu kredas je la Universitato. Finfine ĝi scias ke ĝi estas nura zono de lokado kaj observado de la tuta aĝkategorio, do ĝi ne zorgas pri elektado — sian eliton ĝi trovs en alia loko aŭ alimaniere. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Ĉirkaŭitaj de simulakro de la valoro kaj de fantomo de la kapitalo kaj la potenco ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la leĝo de kosto kaj varo, ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran morton, liberiginte nin de respondeco pri ĝi, do ankaŭ de la senco de nia propra vivo»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. R. H. Tawney. Religion and the Reformation