Saltu al enhavo

Artikoloj de Aleksander Herzen

El Vikicitaro
Artikoloj
Aŭtoro: Aleksander Herzen
Artikoloj
Artikoloj
Aliaj projektoj

Artikoloj de Aleksander Herzen estis eldonataj en diversaj magazinoj kaj gazetoj en Rusio kaj eksterlande en la 19-a jarcento.


Citaĵoj

[redakti]

1836

[redakti]
Citaĵo
« Kazano iusence estas la ĉefa loko, mezo de la gubernioj, borderantaj ĝin de la sudo kaj oriento: ili ricevas el ĝi klerigadon, kutimojn kaj modojn. Ĝenerale signifo de Kazano estas granda: tio estas renkontiĝejo kaj rendevuejo de du mondoj. Kaj pro tio en ĝi estas du etosoj: la okcidenta kaj orienta; ĉi tie ili pro senĉesa influado de unu al alia interpremiĝis, interamikiĝis, formis ion specifan. Pli oriente malfortiĝas la eŭropa etoso, pli okcidenten mortas la etoso orienta. » « Казань некоторым образом главное место, средоточие губерний, прилегающих к ней с юга и востока: они получают через нее просвещение, обычаи и моды. Вообще значение Казани велико: это место встречи и свидания двух миров. И потому в ней два начала: западное и восточное, и вы их встретите на каждом перекрестке; здесь они от беспрерывного действия друг на друга сжались, сдружились, начали составлять нечто самобытное по характеру. Далее на восток слабеет начало европейское, далее на запад мертвеет восточное начало. »
— Aleksander Herzen, Letero el provinco [1836]
Citaĵo
« La Kazana Universitato. Se ĝi limigus sian destinon per disvastigado de la sole eŭropa scienco, ĝia signifo restus duaranga; ĝi longe ne povus atingi nivelon ne nur de germanaj universitatoj, sed ankaŭ de la niaj, ekzemple de la Moskva kaj Derpta; sed nun ĝi staras apud ili, okupinte specifan lokon, apartenantan al ĝi danke al lia naskiĝloko. En liaj katedroj estas abunde instruataj orientaj literaturoj, kaj instruataj ofte de azianoj; en ĝiaj muzeoj estas pli da vestoj, manuskriptoj, antikvaĵoj, moneroj ĉinaj manĉuriaj, tibetaj ol eŭropaj» « Казанский университет. Ежели бы он ограничил свое призвание распространением одной европейской науки, значение его осталось бы второстепенным; он долго не мог бы догнать не только германские университеты, но наши, например, Московский и Дерптский; а теперь он стоит рядом с ними, заняв самобытное место, принадлежащее ему по месту рождения. На его кафедрах преподаются в обширном объеме восточные литературы, и преподаются часто азиатцами; в его музеумах больше одежд, рукописей, древностей, монет китайских, маньчжурских, тибетских, нежели европейских. »
— Aleksander Herzen, Letero el provinco [1836]
Citaĵo
« Situo de la urbo estas malbona. Kazano en la tatara signifas kaldrono; efektive ĝi troviĝas en depresio, malriĉas je pura akvo; en ĝi multas malsekejoj. » « Положение города нехорошо. Казань по-татарски значит котел; в самом деле, он во впадине, беден чистой водою; в нем много сырых мест. »
— Aleksander Herzen, Letero el provinco [1836]

1842

[redakti]
Citaĵo
« Kompatindaj, malriĉaj triboj de ĉeremisoj, votjakoj, ĉuvaŝoj kaj zirjanoj estigis ĉe mi angoron» « Жалкие, бедные племена черемис, вотяков, чувашей и зырян нагнали на меня тоску. »
— Aleksander Herzen, Letero el provinco [1836]
Citaĵo
« Apud Moskvo lokiĝas paca florkrono el ses aŭ ok gubernioj, grandrusaj ĝis la fino de la ungoj, Moskvo inter ili staras kiel la superulo en la familio; de ĝi prenas ĝiaj nevinoj kaj fratinoj edukadon, modon, saĝonstultecon. Kontenta trankvilo ekregis tiun ĉi strion kaj ĝi troviĝas en duondormo, preferante la dormon al la patro kaj patrino, kiel diras proverbo. Maljunaj guberniestroj ŝatas esti nomumitaj al tiuj ĉi gubernioj. » « Около Москвы — мирный венок шести или восьми губерний, великороссийских до конца ногтей, Москва среди них покоится, как старшая в семействе; из нее берут ее племянницы и сестрицы образование, моду, ум и глупость. Довольное спокойствие овладело этой полосой и она находится в полудремоте, предпочитая сон отцу и матери, как говорит пословица. Старые губернаторы любят назначение в эти губернии. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Ĉiu el tiuj ĉi gubernioj havas specifan talenton — do mankas kialoj envii unu la alian, kaj ili staras en la sama loko apud Moskvo same pace kaj parence kiel planedoj eĉ ne unu minuton staras sur unu loko apud la suno. Kalugo produktas paston, Vladimiro — ĉerizojn, Tulopistolojn kaj samovarojn, Tverjo okupiĝas pri veturigado, Jaroslavlo estas komercisto» « Каждая из этих губерний имеет свой талант — стало, завидовать друг другу нечего, и они так же мирно и родственно стоят на одном месте около Москвы, как планеты ни минуты не постоят на одном месте около солнца. Калуга производит тесто, Владимир — вишни, Тула — пистолеты и самовары, Тверь извозничает, Ярославль — человек торговый. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Klimato de Moskvo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo apartenas al aferoj kies tuta karakterizo konsistas el negativaj ecoj: ne malvarma, nek varma; maizo ne kreskas, pomoj ne frostiĝas. » « Климат Москвы с ее присными принадлежит к тем вещам, которых вся характеристика состоит из отрицательных качеств: не холодный, не теплый; кукуруза не растет, яблони не мерзнут. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Mi sincere agnosku mian limigitan imagon — mi ne komprenas kiel eblas propravole loĝi en klimato de ok ĝis naŭ monatojn longa vintro. Askold kaj Dir estis la sola honestaj homoj en la tuta normana kanajlaro, veninta kun Ruriko, ili prenis siajn boatojn kaj ekmarŝis kun ili piede al Kievo. Igor, Oleg kaj tutti quanti [ĉiuj aliaj], loĝintaj en la sudo de Rusio, estis homoj kun gusto, pro tio la sola periodo en la rusa historio, kiun legi estas ne terure kaj nek tede, estas la kieva periodo. » « Я признаюсь откровенно в моей ограниченности — не понимаю, как можно по доброй воле жить в климате восьми-девятимесячной зимы. Аскольд и Дир были единственные порядочные люди из всей норманской сволочи, пришедшей с Рюриком, они взяли свои лодки да пошли с ними пешком в Киев. Игорь, Олег и tutti quanti [все прочие], жившие на юге России, были люди со вкусом, оттого единственный период в русской истории, который читать не страшно и не скучно — это киевский период. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« [...] oni sentas ke oni venas al strio de la terglobo, kiu estas farita de la dio nur por blankaj ursoj kaj por la globo ne falu de sur la orbito. La arboj kurbiĝinte, malsanece staras sur malseka kaj malgrasa tero kvazaŭ haroj sur la kapo de duonkalvulo. Tiel oni atingas Novgorodon» « [...] чувствуешь, что подъезжаешь к той полосе земного шара, которая только сделана богом для белых медведей да для равновесия, чтоб шар не свалился с орбиты. Деревья, как-то сгорбившись, болезненно стоят на сырой и тощей земле, как волосы на голове у полуплешивого. Так вы достигаете Новгорода. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Nur ke mi forveturu suden, mi ĉiam estos laŭdanta kiel mirindan venkon super la naturoPeterburgon. Tri gradojn supre komenciĝas la sana nordo, tri gradojn malsupre komenciĝas modere malbona zono, en kiu situas Moskvo; interaj ses gradoj ĉe agrabla apudeco de la maro kaj de ĉiaj akvaĵoj, riveraj, lagaj, marĉaj, kuracaj kaj venenaj, ĉe orienta situo, ĉe proksimeco de la Vintra palaco, ok ministerioj, tri policoj, sankta sinodo kaj de la tuta plejeminenta familio kun germanaj parencoj, konsistigas zonon de eterna malsekeco, morala kaj fizika frosto, anima kaj korpa nebulo» « Лишь бы мне уехать на юг, я всегда буду восхвалять как дивную победу над природой — Петербург. Три градуса вверх начинается здоровый север, три градуса вниз начинается умеренно дурная полоса, в которой Москва; промежуточные шесть градусов при приятном соседстве моря и всяких вод, речных, озерных, болотных, лечебных и ядовитых, при восточности положения, при близости Зимнего дворца, восьми министерств, трех полиций, святейшего синода и всей августейшей фамилии с немецкими сродниками, составляют полосу вечной сырости, нравственной и физической изморози, душевного и телесного тумана. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Petrozavodsko estas loko simila al Berjozovo, oni donis al ĝi siberiajn rajtojn por allogi oficistojn. » « Петрозаводск — место вроде Березова, ему дали сибирские права, чтобы заманить служащих. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« En Novgoroda gubernio haveblas vilaĝoj, apartigitaj de flakoj kaj marĉoj de la tuta terglobo, al ili oni veturas nur vintre. » « В Новгородской губернии есть деревни, разобщенные лужами и болотами с целым шаром земным, к ним ездят только зимой. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Tataroj estas popolo nomada, al ili mankas modereco: ili venos, forbruligos, prirabos, ofendos, instruos kalkuli per abako, skurĝi, kaj poste foriros diablo scias kien. Nekristanoj kaj barbaroj» « Татары народ кочевой, ни в чем нет выдержки: придут, сожгут, оберут, разобидят, научат считать на счетах, бить кнутом, а потом и уйдут себе черт знает куда. Нехристи и варвары. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« [...] moroj de Novgorodo estas kripla kaj abomena parodio al la peterburgaj» « [...] нравы Новгорода представляют уродливую и отвратительную пародию на петербургские. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Novgorodo estas neelteneble teda. Tio estas granda kazerno, ŝtopita je soldatoj, kaj eta kancelario, ŝtopita je oficistoj. » « Новгород невыносимо скучен. Это большая казарма, набитая солдатами, и маленькая канцелярия, набитая чиновниками. »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]
Citaĵo
« Stranga sorto de Novgorodo — en ĝia historio estas ne forgesitaj du nomoj, ambaŭ virinaj: Marfa Urbestrino kaj Nastasja Konkubino; ambaŭ venigis al Novgorodo neesprimeblajn plagojn. La unua — per sia vivo, la dua — per sia morto. Moskvo ĝojis pri la morto de la unua, Peterburgo ploris pri la dua! » « Странная судьба Новгорода — в его истории два имени не забыты, оба женские: Марфа Посадница и Настасья Наложница; обе обрушили на Новгород невыразимые бедствия. Первая — жизнию, вторая — смертию. Москва радовалась смерти первой, Петербург плакал о второй! »
— Aleksander Herzen, Novgorod Velikij kaj Vladimir-ĉe-Klazma [1842]

1846

[redakti]
Citaĵo
« Sed li ne amas ŝin — li amas alian, tio estas fakto de lia koro: li amas, ĉar li amas; li ne amas, ĉar li ne amas — logiko de la sentoj kaj pasioj estas mallonga. » « Но он ее любит — он любит другую, это факт его сердца: любит, потому что любит; не любит, потому что не любит — логика чувств и страстей коротка. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Mi mem havas kutimon ne ekparoli kun nekonato en publika loko, se li mem iniciatos tion; ĉiam ŝajnas al mi ke tia homo estas aŭ granda babilulo aŭ granda aŭskultanto» « У меня есть примета не вступать в разговор с незнакомым в публичном месте, если он сам его начнет; мне все кажется, что такой человек или большой говорун или большой слушатель»
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Nenio tiom ofendas homojn kiel netrovo ne de kulpuloj; kiu ajn okazo aperu, homoj konsideras sin ofenditaj se mankas iu por lin akuzi, — kaj sekve kritiki, puni. Akuzi estas oble pli facile ol kompreni. Kompreni eventon, krimon, malfeliĉon estas ege grave kaj tio estas kompleta kontraŭo de rezolutaj deklaroj de severaj juĝistoj, kompreni signifas en vasta senco de la vorto — malkondamni, restarigi: la afero profunde homa, sed malfacila kaj malbela. Malkondamni la falinton estas same kiel egaligi lin al mi. Tute alia afero estas de alteco de sia morala majesto riproĉi kaj malhonorigi lin, montrante al si, kvankam mankas iu ajn simileco en la pozicioj kaj la predikanto plejparte estas kiel la muso en holanda fromaĝo![1] Lasinte tiun vantecon, ni demandas, por kio ni juĝu? Por la juĝo kaj kondamno ekzistas pozitiva leĝaro, havanta tiukampe pli da rajtojpovon, potencon. Nia privata afero estas penetradi mense en eventon, prilumi ĝin ne por puni kaj premii, ne por pardoni — ĉi tie estas same multe da fiero kaj eĉ pli da ofendo — sed ĉar, alportante lumon al kaŝejoj, al subterejoj de la vivo, el kiuj foje estas vokataj teruraj okazaĵoj, ni transformas ilin el kaŝitaj je evidentaj kaj malkaŝaj. » « Ничем люди не оскорбляются так, как неотысканием виновных; какой бы случай ни представился, люди считают себя обиженными, если некого обвинить — и, следовательно, бранить, наказать. Обвинять гораздо легче, чем понять. Понять событие, преступление, несчастие чрезвычайно важно и совершенно противоположно решительным сентенциям строгих судей, понять — значит, в широком смысле слова, оправдать, восстановить: дело глубоко человеческое, но трудное и неказистое. Оправдать падшего — то же, что поставить его на одну доску со мною. То ли дело с высоты своего нравственного величия упрекать и позорить его, указывая на себя, хотя в положении и нет никакого сходства и проповедник по большей части — известная мышь в голландском сыре! Оставя эту суетность, спрашиваем, для чего нам судить? Для суда и осуждения есть положительное законодательство, имеющее на это более права — силу, власть. Наше партикулярное дело — проникать мыслью в событие, освещать его не для того, чтоб наказывать и награждать, не для того, чтоб прощать, — тут столько же гордости и еще больше оскорбления, — а для того, что, внося свет в тайники, в подземельные ходы жизни, из которых вызываются иногда чудовищные события, мы из тайных делаем их явными и открытыми. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Sed kiuj estas tiuj postulemuloj? Homoj, kiuj por komuna utilo ne oferos eĉ glaseton da vodko, homoj al kies familia vivo dio savu enrigardi, ĉarmaj nesciuloj rilate pasiojn kaj ŝatoj, ĉar ili amis nur sin mem kaj uzis la vivon nur por sin trankviligi kaj dorloti. Kiu estis tentata, falanta kaj resurektanta, trovinte en si gardan forton, kiu superis almenaŭ unufoje vere vaste malfermiĝintan pasion, tiu ne estos kruela pri kondamno: li memoras, kion kostis al li la venko, kiel li, konsumiĝinta, rompita, kun disŝirita kaj sangokovrita koro, eliris tiun ĉi lukton; li konas prezon per kiu estas aĉetataj la venkoj super ŝatoj kaj pasioj. Kruelaj estas nefalintaj, eterne sobraj, eterne venkantaj, do tiaj kiujn pasioj apenaŭ tuŝas. Ili ne komprenas kio estas la pasio. Ili estas prudentaj kiel novlandaj hundoj kaj malvarmsangaj kiel fiŝoj. Ili malofte falas kaj neniam leviĝas; je la bono ili estas same moderaj kiel je la malbono» « И кто же эти взыскательные? Люди, которые для общей пользы не пожертвуют рюмкой водки, люди, к которым в семейную жизнь оборони бог заглянуть, милые невежды в страстях и увлечениях, потому что любили только себя и употребляли всю жизнь для успокоенья и холенья себя. Кто бывал искушаем, падал и воскресал, найдя в себе силу хранительную, кто одолел хоть раз истинно распахнувшуюся страсть, тот не будет жесток в приговоре: он помнит, чего ему стоила победа, как он, изнеможенный, сломанный, с изорванным и окровавленным сердцем, вышел из борьбы; он знает цену, которою покупаются победы над увлечениями и страстями. Жестоки непадавшие, вечно трезвые, вечно побеждающие, то есть такие, к которым страсти едва притрагиваются. Они не понимают, что такое страсть. Они благоразумны как ньюфандлендские собаки, и хладнокровны, как рыбы. Они редко падают и никогда не подымаются; в добре они так же воздержанны, как в зле. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Preskaŭ ĉiuj malicaĵoj en la mondo okazas pro malsobra kompreno. Bentham diras ke ĉiu krimulo estas malbona kalkulanto. » « Почти все злодейства в мире происходят от нетрезвого понимания. Бентам говорит, что всякий преступник — дурной счетчик. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Homa amo estas eĉ pli apoteozo de la amo mem, ĉar ĝenerale la homa estas apoteozo de la natura. La naturo finiĝas per rigardo de junulo kaj fraŭlino amantaj unu la alian. Per tiu ĉi rigardo ĝi pasie komprenas sian tutan senfinan belecon, ĝi jam aprezis sin per ĝi; ĝi ne povas iri plue — poste troviĝas alia reĝlando; ĝi faris sian eblon, ĝi levis la formon ĝis kongruo al la spirito, disduiĝis kaj, rigardinte per superaj reprezentantoj de sia duismo, ĝi komprenis esprimivon de sia beleco; personoj, en muta ekstazo unu de la alia, en solena ĝuo de reciproka kontemplado, rezignis je si. Ili forigis la kontraŭecon per sia amo kaj dume ili ne koincidas por ĝui unu la alian, por vivi unu en la alia. Kaj kun tiu ĉi momento de la ekstazo kaj adorado de la ekzistado ligiĝas granda sekreto de apero, renovigo de la maljuniĝinta fare de la juna. La amo estas pompa, fajna floro, kronanta kaj finanta la individuan vivon; sed ĝi, same kiel ĉiuj floroj, devas esti malfermita per unu flanko, sia plej bona flanko al la ĉielo — de la universala. La floro estas nutrata el la tero kaj el la suno; pro tio en ĝi la tera estas tiom mirakle bona. » « Любовь человеческая — еще более апофеоза самой любви, так как вообще человеческое есть апофеоза естественного. Природа оканчивается взором юноши и девы, любящих друг друга. Этим взором она страстно понимает всю бесконечную красоту свою, им она оценила себя; далее она идти не может — далее другое царство; она совершила свое, подняла форму до соответствия духу, раздвоилась, и, взглянув высшими представителями своего дуализма, она поняла выразительность своей красоты; личности, в немом восторге друг от друга, в торжественном упоении взаимного созерцания, отрешились от себя. Они сняли противоположность свою любовью и между тем не совпадают для того, чтобы наслаждаться друг другом, для того, чтоб жить друг в друге. И с этим мгновением восторга и поклонения бытию соединена великая тайна возникновения, обновления юным отжившего. Любовь — пышный, изящный цветок, венчающий и оканчивающий индивидуальную жизнь; но он, как все цветы, должен быть раскрыт одною стороной, лучшей стороной своей к небу — всеобщего. Цветок питается из земли и из солнца; от этого в нем земное так чудно хорошо. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Stranga afero! Deknaŭ jarcentoj de kristanismo malsukcesis instrui la homojn kompreni en la virino la homon. Ŝajnas ke estas oble pli malfacile kompreni ke la tero rotacias ĉirkaŭ la suno, tamen oni diskutis iom kaj akceptis; sed ke la virino estas homo — ne enspaciĝas en la kapo» « Странное дело! девятнадцать столетий христианства не могли научить людей понимать в женщине человека. Кажется, гораздо мудренее понять, что земля вертится около солнца, однако поспорили, да и согласились; а что женщина человек — в голову не помещается! »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« [...] por romantikismo ne ekzistas feliĉo pli alta ol malfeliĉo, ne ekzistas ĝojo pli alta ol funebro kaj malĝojo [...] » « [...] для романтизма нет счастия выше несчастия, нет радости выше скорби и грусти [...] »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Do romantikisma koncepto imagas, kvazaŭ teleskopo, la tutan mondon piedojn supren; la interna ĉe ĝi estas metita for, la spirita estas plena je sentemo, la sentemo estas spiritigita. » « Словом, романтическое воззрение представляет, как телескоп, весь мир вверх ногами; внутреннее у него поставлено вдали, духовное исполнено чувственности, чувственность одухотворена. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Malŝparemo kaj avideco estas la du malsanoj, fluantaj de la sama fonto kaj kondukantaj per malsamaj vojoj al la sama fino. Malsata malriĉeco de malŝparemulo renkontiĝas kun malsata riĉeco de avidulo — kaj ĉi tie ili estas egalaj. Pli bona pruvo de absurdeco de la riĉeco ne povas ekzisti. » « Расточительность и скупость — две болезни, текущие из одного источника и приводящие различными путями к одному концу. Голодная бедность мота встречается с голодным богатством скупца — и тут они равны. Лучшего доказательства нелепости богатства и быть не может. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]

1847

[redakti]
Citaĵo
« Stranga sorto de la rusoj — vidi pli for ol la najbaroj, vidi pli morne kaj kuraĝe eldiri sian opinion, — de la rusoj, tiuj "surduloj", kiel diris Jules Michelet» « Странная судьба русских — видеть дальше соседей, видеть мрачнее и смело высказывать свое мнение, — русских, этих «немых», как говорил Мишле. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« Nia vivo estas konstanta fuĝo for de si mem, kvazaŭ konsciencriproĉoj persekutas, timigas nin. [...] ni paŝas laŭ la vivo duondorme kaj mortas en haladzo de absurdaĵoj kaj bagatelaĵoj, sen sufiĉe rekonsciiĝi. » « Наша жизнь — постоянное бегство от себя, точно угрызения совести преследуют, пугают нас. [...] мы проходим по жизни спросонья и умираем в чаду нелепости и пустяков, не пришедши путем в себя. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« La mondo, en kiu ni vivas, mortas, tio estas la formoj en kiuj manifestiĝas la vivo; neniuj kuraciloj plu efikas al ĝia kadukiĝinta korpo; por ke facile ekspiru la heredantoj, necesas sepulti ĝin, sed la homoj deziras nepre ĝin resanigi kaj prokrastas la morton» « Мир, в котором мы живем, умирает, то есть те формы, в которых проявляется жизнь; никакие лекарства не действуют более на обветшалое тело его; чтоб легко вздохнуть наследникам, надобно его похоронить, а люди хотят непременно его вылечить и задерживают смерть. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« La malbono konsistas je tio, ke la penso ĉiam kuras for antaŭen, la popoloj ne povas postkuri siajn instruistojn; prenu nian tempon, kelkaj homoj tuŝis la renverson, kiun kapablas fari nek ili mem, nek la popoloj. La avangarduloj opiniis ke sufiĉas diri: "lasu vian liton kaj sekvu nin" — kaj ĉio ekmoviĝos; ili eraris, la popolo same malmulte konus ilin kiel ili ĝin, oni ne ekkredis al ili. Sen rimarki ke neniu estas malantaŭ ili, tiuj ĉi homoj gvidis, marŝis antaŭen; post rimarki tion, ili komencis krii al la postrestintoj, svingi la manojn, voki ilin, superŝuti per riproĉoj — sed malfrue, tro for, la voĉo ne sufiĉas, kaj ankaŭ lingvaĵo ilia estas ne tiu, per kiu parolas la amasoj» « Беда в том, что мысль забегает всегда далеко вперед, народы не поспевают за своими учителями; возьмите наше время, несколько человек коснулись переворота, который совершить не в силах ни они сами, ни народы. Передовые думали, что стоит сказать: «брось одр твой и иди за нами» — все и двинется; они ошиблись, народ их так же мало знал, как они его, им не поверили. Не замечая, что за ними никого нет, эти люди предводительствовали, шли вперед; спохватившись, они стали кричать отставшим, махать, звать их, осыпать упреками — но поздно, слишком далеко, голоса не достает, да и язык их не тот, которым говорят массы. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« [...] ni, nesingarde forkurintaj antaŭen, termezuristoj enbatantaj mejlofostojn de la nova mondo — neniam ekvidos eĉ la finitan fundamenton. » « [...] мы, неосторожно забежавшие вперед, землемеры, вбивающие вехи нового мира — и которые никогда не увидим даже выведенного фундамента. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« William Penn estis portanta kun si malnovan mondon por la nova grundo; Nordameriko estas korektita eldono de la antaŭa teksto, ne pli. » « Вильям Пенн вез с собою старый мир на новую почву; Северная Америка — исправленное издание прежнего текста, не более. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« Estonteco ne ekzistas, ĝin formas aro da miloj da kondiĉoj necesaj kaj hazardaj, kaj homa volo, donanta neatenditajn dramajn finojn kaj coups de théâtre [teatrajn efektojn]. La historio improvizas, malofte ripetiĝas, ĝi uzas ĉian hazardon, frapas samtempe milojn da pordegoj... kiuj malfermiĝos... kiu scias. » « Будущего нет, его образует совокупность тысячи условий, необходимых и случайных, да воля человеческая, придающая нежданные драматические развязки и coups de théâtre [театральные эффекты]. История импровизируется, редко повторяется, она пользуется всякой нечайностью, стучится разом в тысячу ворот... которые отопрутся... кто знает. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« Celo de ĉiu generacio estas ĝi mem. La naturo ne nur neniam faras la generaciojn rimedoj por atingi la estontecon, ĝi entute ne zorgas pri la estonteco; ĝi pretas kiel Kleopatro dissolvi perlon en la vino nur por amuziĝi en la nuntempo, ĝi havas koron de bajadero kaj bakĥanino» « Цель для каждого поколения — оно само. Природа не только никогда не делает поколений средствами для достижения будущего, она вовсе о будущем не заботится; она готова, как Клеопатра, распустить в вине жемчужину, лишь бы потешиться в настоящем, у нее сердце баядеры и вакханки. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« Se la homaro irus rekte al iu rezulto, tiukaze ne ekzistus la historio, sed estus logiko, la homaro haltus preta en senpera statuo quo kiel bestoj» « Если б человечество шло прямо к какому-нибудь результату, тогда истории не было бы, а была бы логика, человечество остановилось бы готовым в непосредственном statu quo, как животные. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« En la historio ĉio estas improvizado, ĉio ex tempore [tuj, senprepare], antaŭ oni estas nek limoj, nek itineroj, estas nur kondiĉoj, sankta malkvieto, fajro de la vivo kaj eterna defio al batalantoj provi la fortojn, iri malproksimen, kien ili iras, kien nur haveblas la vojo — kaj kie ĝi mankas, tien ĝin konstruos geniulo» « В истории все импровизация, все воля, все ex tempore [немедленно, без подготовки], вперед ни пределов, ни маршрутов нет, есть условия, святое беспокойство, огонь жизни и вечный вызов бойцам пробовать силы, идти вдаль, куда хотят, куда только есть дорога, — а где ее нет, там ее сперва проложит гений. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« [...] tri kvaronoj de ĉio kion ni faras estas ripetado de tio, kion faris aliaj. El tio vi vidas ke la historio povas daŭri milionojn da jaroj. » « [...] три четверти всего, что мы делаем, — повторение того, что делали другие. Из этого вы видите, что история может продолжаться миллионы лет. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« La penso jam antaŭe estis senpacienca, ĝi deziras nun, ĝi malamas atendi — sed la vivo ne kontentiĝas per abstraktaj ideoj, nek hastas, malrapidiĝas ĉiupaŝe, ĉar ĝiaj paŝoj estas malfacile korekteblaj. Pro tio tragika estas la situacio de la pensantoj» « Мысль была и прежде нетерпелива, ей хочется сейчас, ей ненавистно ждать, — а жизнь не довольствуется отвлеченными идеями, не торопится, медлит с каждым шагом, потому что ее шаги трудно поправляются. Отсюда трагическое положения мыслящих. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]

1848

[redakti]
Citaĵo
« Virinoj ploras por malpezigi la animon, ni ne povas plori. Anstataŭ larmoj mi deziras skribi — ne por priskribi, klarigi la sangajn eventojn, sed simple por paroli pri ili, liberigi la parolon, larmojn, penson, galon. » « Женщины плачут, чтоб облегчить душу, мы не умеем плакать. В замену слез я хочу писать — не для того, чтоб описывать, объяснять кровавые события, а просто чтоб говорить об них, дать волю речи, слезам, мысли, желчи. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Post tiaj ŝokoj la viva homo ne restos kiel antaŭe. Lia animo iĝas eĉ pli religiema, teniĝas kun despera obstino je siaj kredoj, trovas en la senespero mem konsolon, kaj la homo denove verdiĝas, brulvundita de tondro, portante morton en la brusto, — aŭ li kuraĝe kaj kun peza koro forlasas la lastajn esperojn, iĝas eĉ pli sobra kaj ne detenas lastajn malfortajn foliojn, kiujn forportas drasta aŭtuna vento.

Kio estas pli bona? Malfacilas diri.
Unu kondukas al feliĉo de frenezo.
Alia — al malfeliĉo de scio.

Elektu vi mem. Unu estas ege fortika, ĉar ĝi forprenas ĉion. Alia estas garantiita per nenio, sed donas multon. Mi elektas scion kaj eĉ se ĝi senigos min je lastaj konsoloj, mi ekmarŝos kiel morala mizerulo tra la mondo, sed mi elŝiros kun radiko la infanajn esperojn, adoleskajn planojn! — Ili ĉiuj iru al juĝo de nekoruptebla racio»
 « После таких потрясений живой человек не остается по-старому. Душа его или становится еще религиознее, держится с отчаянным упорством за свои верования, находит в самой безнадежности утешение, и человек вновь зеленеет, обожженный грозою, нося смерть в груди, — или он мужественно и скрепя сердце отдает последние упования, становится еще трезвее и не удерживает последние слабые листья, которые уносит резкий осенний ветер.

Что лучше? Мудрено сказать.
Одно ведет к блаженству безумия.
Другое — к несчастию знания.

Выбирайте сами. Одно чрезвычайно прочно, потому что отнимает все. Другое ничем не обеспечено, зато многое дает. Я избираю знание, и пусть оно лишит меня последних утешений, я пойду нравственным нищим по белому свету, но с корнем вон детские надежды, отроческие упованья! — Все их под суд неподкупного разума. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Dume la homoj, deklarintaj la kondamnon, opinias ke, post ekzekuti la reĝon, mankas iu ekzekutenda, ke la 22-an de januaro la respubliko estas preta kaj feliĉa. Kvazaŭ sufiĉas ateismo por ne havi religion, kvazaŭ sufiĉas mortigi Ludovikon la 16-an por ke ne ekzistu monarĥio. Mirinda simileco de fenomenologio de teroro kaj logiko. La teroro komenciĝis ĝuste post la ekzekuto de la reĝo, post li aperis sur podio noblaj idoj de la revolucio, brilaj, elokventaj, malfortaj. Oni domaĝas ilin, sed savi ilin ne eblas kaj iliaj kapoj falis, kaj post ili ekruliĝis leona kapo de Danton kaj la kapo de dorlotito de la revolucio Camille Desmoulins. — Nu, ĉu almenaŭ nun ĉio finiĝis? Ne, nun venis vico de la nekorupteblaj ekzekutistoj; ili estos ekzekutitaj pro tio ke ili kredis je ebleco de la demokratio en Francio, pro tio ke ili ekzekutis je la nomo de egaleco, jes, ekzekutitaj kiel Anacharsis Kloots, revinta pri frateco de la popoloj kelkajn tagojn antaŭ la Napoleona epoko, kelkajn jarojn antaŭ la Viena kongreso» « Между тем люди, произнесшие приговор, думают, что, казнивши короля, нечего больше казнить, что 22 января республика готова и счастлива. Как будто достаточно атеизма, чтоб не иметь религии, как будто достаточно убить Людовика XVI, чтобы не было монархии. Удивительное сходство феноменологии террора и логики. Террор именно начался после казни короля, вслед за ним явились на помосте благородные отроки революции, блестящие, красноречивые, слабые. Жаль их, но спасти невозможно, и головы их пали, а за ними покатилась львиная голова Дантона и голова баловня революции Камиль Демулена. — Ну, теперь, теперь по крайней мере кончено? Нет, теперь черед неподкупных палачей; они будут казнены за то, что верили в возможность демократии во Франции, за то, что казнили во имя равенства, да, казнены, как Анахарсис Клооц, мечтавший о братстве народов за несколько дней до Наполеоновской эпохи, за несколько лет до Венского конгресса. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Ne estos libereco en la mondo antaŭ ol ĉio religia, politika transformiĝos je la homa, simpla, kritikebla kaj neigebla. » « Не будет миру свободы, пока все религиозное, политическое не превратится в человеческое, простое, подлежащее критике и отрицанию. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« La monarĥio ne havas sencon, ĝi ekzistas danke al perforto, dum pro la vorto "respubliko" pli forte frapas la koro; la monarĥio per si mem estas religio, la respubliko ne havas mistikajn ekskuzojn, nek dian juron, ĝi staras sur la sama grundo kiel ni. Ne sufiĉas malami la kronon, necesas ĉesi estimi ankaŭ la frigan ĉapon; ne sufiĉas ne agnoski kiel krimon ofendon de la reĝo, necesas agnoski kiel krimon salus populi [bonon de la popolo]. » « Монархия не имеет смысла, она держится насилием, а от имени «республика» сильнее бьется сердце; монархия сама по себе религия, у республики нет мистических отговорок, нет божественного права, она с нами стоит на одной почве. Мало ненавидеть корону, надобно перестать уважать и фригийскую шапку; мало не признавать преступлением оскорбление величества, надобно признавать преступлением salus populi [благо народа]. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Ni estas alvokitaj ne kolekti la frukton, sed esti ekzekutistoj de la pasinteco, ekzekuti, persekuti ĝin, rekoni ĝin en ĉiuj vestoj kaj oferi por la estonteco» « Мы не призваны собирать плод, но призваны быть палачами прошедшего, казнить, преследовать его, узнавать его во всех одеждах и приносить на жертву будущему. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Parizo! Kiom longe tiu ĉi nomo lumis kiel gvidstelo de la popoloj; kiu ne amis, kiu ne adoris ĝin, — sed ĝia tempo pasis, do ĝi iru for de la scenejo» « Париж! Как долго это имя горело путеводной звездой народов; кто не любил, кто не поклонялся ему, — но его время миновало, пускай он идет со сцены. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Parizo ŝatis ludi pri soldatoj, ĝi sidigis kiel imperiestron feliĉan soldaton, ĝi aplaŭdis malicaĵojn nomatajn venko, ĝi starigadis statuojn, ĝi burĝan figuron de eta kaporalo denove starigis, post dekkvin jaroj, sur kolonon; ĝi kun respektego translokadis restaĵojn de enkondukanto de sklaveco, ĝi ankaŭ nun esperis trovi en la soldatoj ankron de saviĝo disde libereco kaj egaleco, ĝi vokis sovaĝajn hordojn de sovaĝaj afrikanoj kontraŭ siaj fratoj por ne kundividi kun ili, kaj ĝi ponardis ilin per senanima mano de profesiaj murdistoj. Do ĝi rikoltu sekvojn de siaj faroj, siaj eraroj... » « Париж любил играть в солдаты, он посадил императором счастливого солдата, он рукоплескал злодействам, называемым победою, он воздвигал статуи, он мещанскую фигуру маленького капрала опять поставил, через пятнадцать лет, на колонну; он с благоговением переносил прах водворителя рабства, он и теперь надеялся найти в солдатах якорь спасения от свободы и равенства, он позвал дикие орды одичалых африканцев против братий своих, чтоб не делиться с ними, и зарезал их бездушной рукой убийц по ремеслу. Пусть же он несет последствие своих дел, своих ошибок... »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Kio sekvos el tiu ĉi sango? — kiu scias; sed kio ajn sekvus, tamen sufiĉas ke en tiu ĉi ardo de rabio, venĝo de disiĝo, repago, pereos la mondo, premanta novan homon, malhelpanta al li vivi, malhelpanta establiĝon de la estonteco — kaj tio estas bele, kaj pro tio — gloron al ĥaoso kaj detruo!
Vive la mort!
Kaj establiĝu la estonteco! »
 « Что выйдет из этой крови? — кто знает; но что бы ни вышло, довольно, что в этом разгаре бешенства, мести раздора, возмездия погибнет мир, теснящий нового человека, мешающий ему жить, мешающий водвориться будущему — и это прекрасно, а потому — да здравствует хаос и разрушение!
Vive la mort!
И да водрузится будущее! »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 24-a de julio 1848]
Citaĵo
« Ilia fatala eraro estas ke entuziasmiĝintaj pri nobla amo al proksimulo, al libereco, entuziasmiĝintaj pro senpacienco kaj kolerego, ili impetis liberigi la homojn antaŭ ol ili liberigis sin mem, ili trovis en si forton por rompi ferajn, krudajn ĉenojn sen rimarki ke prizonaj muroj restis. Ili volas, sen ŝanĝi la murojn, doni al ili alian destinon, kvazaŭ plano de malliberejo povas esti taŭga por libera vivo» « Роковая ошибка их состоит в том, что, увлеченные благородной любовью к ближнему, к свободе, увлеченные нетерпением и негодованием, они бросились освобождать людей прежде, нежели сами освободились, они нашли в себе силу порвать железные, грубые цепи, не замечая того, что стены тюрьмы остались. Они хотят, не меняя стен, дать им иное назначение, как будто план острога может годиться для свободной жизни. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Certe se la popoloj transloĝiĝu de unu preta hôtel garni [meblitaj ĉambroj] al alia — eĉ pli bona, estus pli facile, sed la problemo estas ke mankas iu preparanta novajn apartamentojn. En la estonteco estas eĉ pli malbone ol en la oceano — haveblas nenio, ĝi estos » « Конечно, если б народы переезжали из одного готового hôtel garni [меблированные комнаты] в другой — еще лучший, было бы легче, да беда в том, что некому заготавливать новых квартир. В будущем хуже, нежели в океане — ничего нет, оно будет таким, как его сделают обстоятельства и люди. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Liberaluloj longe ludis, ŝercis pri la ideo de revolucio kaj pro tiuj ŝercoj ili venis al la 24-a de februaro. Popola uragano starigis ilin sur pinton de sonorilturo kaj montris al ili, kien ili iras kaj kien ili kondukas la aliajn; rigardinte la abismon, malfermiĝintan antaŭ iliaj okuloj, ili paliĝis; ili ekvidis ke falas ne nur tio, kion ili konsideris superstiĉo, sed ankaŭ ĉio alia kion ili konsideris eterna kaj vera; ili tiom ektimis ke iuj kroĉiĝis al falantaj muroj dum aliaj haltis pentantaj duonvoje kaj komencis ĵuri al la preterirantoj ke ili ne deziris tion. Jen pro kio la homo, proklamintaj la respublikon, iĝis ekzekutistoj de libereco; jen kial liberalaj nomoj, sonintaj je niaj oreloj dudek jarojn, estas reakciaj deputitoj, perfiduloj, inkviziciistoj. Ili deziras liberecon, eĉ respublikon je certa rondo liberala-edukita. Ekster sia modera rondo ili iĝas konservativuloj» « Либералы долго играли, шутили с идеей революции и дошутились до 24 февраля. Народный ураган поставил их на вершину колокольни и указал им, куда они идут и куда ведут других; посмотревши на пропасть, открывавшуюся перед их глазами, они побледнели; они увидели, что не только то падает, что они считали за предрассудок, но и все остальное, что они считали за вечное и истинное; они до того перепугались, что одни уцепились за падающие стены, а другие остановились кающимися на полдороге и стали клясться всем прохожим, что они этого не хотели. Вот отчего люди, провозгласившие республику, сделались палачами свободы; вот отчего либеральные имена, звучавшие в ушах наших лет двадцать, являются ретроградными депутатами, изменниками, инквизиторами. Они хотят свободы, даже республики в известном круге либерально-образованном. За пределами своего умеренного круга они становятся консерваторами. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Liberaluloj de ĉiuj landoj, ekde la tempo de la Resurtronigo, vokis la popolojn faligi la monarĥia-feŭdan ordon je la nomo de egaleco, je la nomo de larmoj de malfeliĉulo, je la nomo de suferoj de subpremito, je la nomo de malsato de malhavulo, ili ĝojis fervore pelante la ministrojn, de kiuj ili postulis malfacile plenumeblajn aferojn, ili ĝojis kiam unu feŭda apogilo falis post la alia, kaj ili tiom entuziasmiĝis finfine ke ili transiris proprajn dezirojn. Ili rekonsciiĝis kiam el sub duondetruitaj muroj aperis — ne en libroj, nek en parlamenta babilado, nek en filantropiaj paroladoj, sed efektive — proleto, laboristo kun hakilo kaj nigraj manoj, malsata kaj apenaŭ vestita je ĉifonoj. Tiu ĉi "malfeliĉa, malriĉa frato", pri kiu oni tiom paroladis, kiun oni tiom kompatis, demandis finfine kie estas lia parto en ĉiuj resursoj, en kio estas lia libereco, lia egaleco, lia frateco. Liberaluloj ekmiris la arogantecon kaj sendankemon de la laboristo, sturmokupis la stratojn de Parizo, kovris ilin per kadavroj kaj kaŝis sin disde la frato malantaŭ bajonetoj de sieĝostato, savante civilizacion kaj ordon! » « Либералы всех стран, со времени Реставрации, звали народы на низвержение монархически-феодального устройства во имя равенства, во имя слез несчастного, во имя страданий притесненного, во имя голода неимущего, они радовались, гоняя до упаду министров, от которых требовали неудобоисполнимого, они радовались, когда одна феодальная подставка падала за другой, и до того увлеклись наконец, что перешли собственные желания. Они опомнились, когда из-за полуразрушенных стен явился — не в книгах, не в парламентской болтовне, не в филантропических разглагольствованиях, а на самом деле — пролетарий, работник с топором и черными руками, голодный и едва одетый рубищем. Этот «несчастный, обделенный брат», о котором столько говорили, которого так жалели, спросил, наконец, где же его доля во всех благах, в чем его свобода, его равенство, его братство. Либералы удивились дерзости и неблагодарности работника, взяли приступом улицы Парижа, покрыли их трупами и спрятались от брата за штыками осадного положения, спасая цивилизацию и порядок! »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Tia estas la stato de la reformistoj ĝenerale, ili fakte nur konstruas pontonojn, laŭ kiuj entuziasmigitaj de ili popoloj transiras de unu bordo al alia. Por ili ne ekzistas pli bona medio ol la konstitucia krepuska nebulaĵo. » « Таково положение реформаторов вообще, они собственно наводят только понтоны, по которым увлеченные ими народы переходят с одного берега на другой. Для них нет среды лучше, как конституционное сумрачное ни то ни се. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Fenomeno de la morto konsistas ĝuste en tio ke elementoj de la organismo ricevas alian celon, ili ne malaperas, malaperas la personeco, dum ili engaĝiĝas je vico de tute aliaj rilatoj, fenomenoj. » « Явление смерти в том и состоит, что составные части организма получают иную цель, они не пропадают, пропадает личность, а они вступают в ряд совсем других отношений, явлений. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Eŭropa vivo, kristana kaj aristokratia, formis nian civilizacion, niajn nociojn, nian ĉiutagan vivon; ĝi bezonas kristanan kaj aristokratian medion. Tiu ĉi medio povis evolui laŭe al spirito de la tempo, laŭe al eduknivelo, konservante sian esencon en la katolika Romo, en la profana Parizo, en la filozofiema Germanio; sed ne eblas iri plu sen transiri la limon. En diversaj partoj de Eŭropo homoj povas esti iom pli liberaj, iom pli egalaj, sed nenie ili povas esti liberaj kaj egalaj — ĝis ekzistas tiu ĉi civila formo, ĝis ekzistas tiu ĉi civilizacio. Tion sciis ĉiuj saĝaj konservativuloj kaj pro tio ili subtenis per ĉiuj fortoj la malnovan ordon» « Европейская жизнь, христианская и аристократическая, образовала нашу цивилизацию, наши понятия, наш быт; ей необходима христианская и аристократическая среда. Среда эта могла развиваться сообразно с духом времени, с степенью образования, сохраняя свою сущность в католическом Риме, в кощунствующем Париже, в философствующей Германии; но далее идти нельзя, не переступая границу. В разных частях Европы люди могут быть посвободнее, поровнее, нигде не могут они быть свободны и равны — пока существует эта гражданская форма, пока существует эта цивилизация. Это знали все умные консерваторы и оттого поддерживали всеми силами старое устройство. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Ni ankoraŭ domaĝas malnovan ordon, kiu domaĝu ĝin se ne ni? Ĝi nur por ni estis bona, ni estis edukitaj de ĝi, ni estas ĝiaj amataj infanoj, ni konscias ke ĝi devas morti, sed ni ne povas rifuzi larmon pri ĝi. » « Нам еще жаль старый порядок вещей, кому же и пожалеть его, как не нам? Он только для нас и был хорош, мы воспитаны им, мы его любимые дети, мы сознаемся, что ему надобно умереть, но не можем ему отказать в слезе. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Kiu ne scias kian freŝecon donas al la spirito senzorga bonhavo; malriĉeco, ellaboriĝanta ĝis Gilbert estas escepto, la malriĉeco terure misformas la animon de la homo — ne malpli ol riĉeco. Zorgado sole pri la materialaj bezonoj subpremas la kapablojn. Sed ĉu la bonhavo povas esti alirebla por ĉiuj ĉe la nuntempa civila formo? Nia civilizacio estas civilizacio de malplimulto, ĝi eblas nur ĉe plimulto de simplaj laboristoj. Mi ne estas moralisto kaj nek sentimentala homo; al mi ŝajnas ke tiu ĉi vivoformo en pasinteco havas pravigon. Mi ne bedaŭras pri dudek generacioj de germanoj, eluzitaj por fari ebla Goethe, kaj mi ĝojas ke Pskova servutula tributo donis eblecon eduki Puŝkinon» « Кто не знает, какую свежесть духу придает беззаботное довольство; бедность, вырабатывающаяся до Жильбера, — исключение, бедность страшно искажает душу человека — не меньше богатства. Забота об одних материальных нуждах подавляет способности. А разве довольство может быть доступно всем при современной гражданской форме? Наша цивилизация — цивилизация меньшинства, она только возможна при большинстве чернорабочих. Я не моралист и не сентиментальный человек; мне кажется, если меньшинству было действительно хорошо и привольно, если большинство молчало, то эта форма жизни в прошедшем оправдана. Я не жалею о двадцати поколениях немцев, потраченных на то, чтобы сделать возможным Гёте, и радуюсь, что псковский оброк дал возможность воспитать Пушкина. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Aristokratio ĝenerale estas pli aŭ malpli edukita antropofagio; kanibalo, kiu manĝas sian kaptiton, bienulo kiu prenas teruran procentaĵon de la tereno, fabrikanto kiu riĉiĝas je la kosto de sia laboristo — ili konsistigas nur diversajn formojn de la sama kanibalismo. Mi cetere pretas defendi la plej krudan antropofagion; se unu homo traktas sin kiel pladon kaj alia deziras lin manĝi — li manĝu; ili meritas tion — unu esti kanibalo kaj alia esti plado. » « Аристократия вообще более или менее образованная антропофагия; каннибал, который ест своего невольника, помещик, который берет страшный процент с земли, фабрикант, который богатеет на счет своего работника — составляют только видоизменения одного и того же людоедства. Я, впрочем, готов защищать и самую грубую антропофагию; если один человек себя рассматривает как блюдо, а другой хочет его съесть — пусть ест; они стоят того, — один, чтоб быть людоедом, другой, чтоб быть кушанием. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Homoj ofte traktas superstiĉon, kutimon kiel veron — kaj ĝi ne ĝenas ilin; sed post kiam ili unufoje komprenis ke ilia vero estas stultaĵo, la afero estas finita, tiam nur per forto oni povas devigi fari tion kion la homo konsideras absurda. » « Люди часто принимают предрассудок, привычку за истину — и тогда она их не теснит; но когда они однажды поняли, что их истина — вздор, дело кончено, тогда только силою можно заставить делать то, что человек считает нелепым. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Sed ĉu vere estonta vivoformo anstataŭ progreso devos estiĝi per nokto de barbareco, devos esti aĉetita koste de perdoj; mi ne scias, sed mi opinias ke por edukita malplimulto, se ĝi ĝisvivos tiun ĉi frakason kaj ne hardiĝos en lastatempaj, novaj nocioj, la vivo estos pli malbona. » « Но неужели будущая форма жизни вместо прогресса должна водвориться ночью варварства, должны купиться утратами; не знаю, но думаю, что образованному меньшинству, если оно доживет до этого разгрома и не закалится в свежих, новых понятиях, жить будет хуже. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Kiel vi konvinkos laboriston eltenadi malsaton kaj mizeron ĝis laŭgrade ŝanĝiĝos civila ordo? Kiel vi konvinkos posedanton, uzuriston, mastron malfermi la manon per kiu li teniĝas je siaj monopoloj kaj rajtoj? Malfacilas imagi tian rezignacion» « Как вы уговорите работника терпеть голод и нужду, пока исподволь переменится гражданское устройство? Как вы убедите собственника, ростовщика, хозяина разжать руку, которой он держится за свои монополи и права? Трудно представить такое самоотвержение. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« La burĝaro estas ĝuste tiu duonliberigo, tiu aroga atako kontraŭ la pasinteco kun deziro heredi ĝian potencon. Ĝi estis laboranta por si mem — kaj ĝi estis prava. La homo serioze faras ion nur kiam li faras tion por si. » « Буржуазия именно представляет это полуосвобождение, эту дерзкую нападку на прошедшее с желанием унаследовать его власть. Она работала для себя — и была права. Человек серьезно делает что-нибудь только тогда, когда делает для себя. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« [...] la eta posedanto estas la plej malbona burĝo el ĉiuj [...] » « [...] мелкий собственник — худший буржуа из всех [...] »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« En la naturo konservativismo estas same forta kiel revolucia elemento. La naturo ebligas al la malnova kaj nenecesa vivi nur dum tio eblas; sed ĝi ne kompatis la mamutojn kaj mastodontojn por ordigi la terglobon. Renverso, pereiginta ilin, ne estis direktita kontraŭ ili; se ili povus iel saviĝi, ili restus vivaj kaj poste trankvile degenerus, ĉirkaŭitaj de medio malkonvena por ili. » « В природе консервативизм так же силен, как революционный элемент. Природа дозволяет жить старому и ненужному, пока можно; но она не пожалела мамонтов и мастодонтов для того, чтобы уладить земной шар. Переворот, их погубивший, не был направлен против них; если б они могли как-нибудь спастись, они бы уцелели и потом спокойно выродились бы, окруженные средой им не свойственной. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]

1849

[redakti]
Citaĵo
« La Nordaj Ŝtatoj estas la lasta, akurata eldono de la sama feŭda-kristana teksto kaj aldone en kruda angla traduko [...] » « Северные Штаты — последнее, опрятное издание того же феодально-христианского текста да еще в грубом английском переводе [...] »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Reakcio savis la movadon, reakcio demetis la maskojn kaj per tio savis la revolucion» « Реакция спасла движение, реакция сбросила маски и этим спасла революцию. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Eŭropo divenis, danke al reakcio, ke reprezenta sistemo estas ruze elpensita rimedo transformi je vortoj kaj senfinaj disputoj sociajn bezonojn kaj energian pretecon agi. » « Европа догадалась, благодаря реакции, что представительная система — хитро придуманное средство перегонять в слова и бесконечные споры общественные потребности и энергическую готовность действовать. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Kian partoprenon povus havi kristanoj en romiaj luuktoj de pretendantoj pri imperiestra titolo? Oni estis nomantaj ilin malkuraĝuloj, ili estis ridetantaj kaj farantaj sian aferon, preĝantaj kaj predikantaj. » « Какое участие могли принимать христиане в римских борьбах за претендентов на императорство? их называли трусами, они улыбались и делали свое дело, молились и проповедовали. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] prediku la morton kiel bonanoncon de la proksimiĝanta elaĉeto de la pekoj» « [...] проповедуйте смерть как добрую весть приближающегося искупления. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Estonteco kiu pereas ne estas estonteco. Demokratio estas plejparte estanteco; tio estas lukto, neado de hierarĥio, de socia malvero evoluinta en la pasinteco; puriga fajro, kiu forbruligos mortintajn formojn kaj kompreneble estingiĝos kiam la brulaĵo finiĝos. La demokratio povas krei nenion, tio ne estas ĝia afero, ĝi estos absurdaĵo post la morto de la lasta malamiko; la demokratoj nur scias (dirinte per la vortoj de Cromwell) kion ili ne deziras; kion ili deziras, ili ne scias» « Будущее, которое гибнет, не будущее. Демократия — по преимуществу настоящее; это борьба, отрицание иерархии, общественной неправды, развившейся в прошедшем; очистительный огонь, который сожжет отжившие формы и, разумеется, потухнет, когда сожигаемое кончится. Демократия не может ничего создать, это не ее дело, она будет нелепостию после смерти последнего врага; демократы только знают (говоря словами Кромвеля), чего не хотят; чего они хотят, они не знают»
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Al kristanoj estis facile anonci la morton de la antikva mondo, ĉe ili la sepulto koincidis kun la bapto» « Христианам легко было возвещать кончину древнего мира, у них похороны совпали с крестинами. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Kristanismo restis pia espero; nun vide al sia baldaŭa morto, same kiel en la unua jarcento, ĝi konsolas sin per ĉielo, paradizo; sen ĉielo ĝi pereis. » « Христианство осталось благочестивым упованием; теперь накануне смерти, как в первом столетии, оно утешается небом, раем; без неба оно пропало. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Demokratio cetere ne iras tre for, ĝi mem ankoraŭ staras sur kristana bordo, en ĝi estas multege da asketa romantikismo, liberala idealismo; en ĝi estas terura povo de detruo, sed se ĝi komencas krei, ĝi perdiĝas en lernejanaj eksperimentoj, en politikaj provoj. Certe la detruo kreas, ĝi malplenigas spacon kaj tio jam estas kreado; ĝi forigas aron da mensogoj kaj tio jam estas vero. Sed mankas efektiva kreivo en demokratio — kaj pro tio ĝi ne estas estonteco. La estonteco estas ekster la politiko, la estonteco ŝvebas super ĥaoso de ĉiuj politikaj kaj sociaj aspiroj kaj prenos el ili fadenojn por sia nova ŝtofo, el kiu estiĝos mortotuko por la pasinta kaj vindoj por la novnaskita. Socialismo kongruas al la nazareta instruo en la Romia imperio» « Демократия, впрочем, и не идет так далеко, она сама еще стоит на христианском берегу, в ней бездна аскетического романтизма, либерального идеализма; в ней страшная мощь разрушения, но как примется создавать, она теряется в ученических опытах, в политических этюдах. Конечно, разрушение создает, оно расчищает место, и это уж создание; оно отстраняет целый ряд лжи, и это уж истина. Но действительного творчества в демократии нет — и потому-то она не будущее. Будущее вне политики, будущее носится над хаосом всех политических и социальных стремлений и возьмет из них нитки в свою новую ткань, из которой выйдут саван прошедшему и пеленки новорожденному. Социализм соответствует назарейскому учению в римской империи. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« La nova, estiĝanta el lukto de utopioj kaj konservativismo, eniras la vivon ne kiel tion atendis tiu aŭ alia flanko; ĝi venas refarita, alia, kreita el rememoroj kaj esperoj, el la ekzistanta kaj kreata, el legendoj kaj aperoj, el kredoj kaj scioj, el mortintaj romianoj kaj nevivintaj germanoj unuigataj per unu eklezio fremda al ambaŭ. Idealoj, teoriaj konstrukcioj neniam efektiviĝas tiel kiel ili ekzistas en nia menso» « Новое, возникающее из борьбы утопий и консервативизма, входит в жизнь не так, как его ожидала та или другая сторона; оно является переработанным, иным, составленным из воспоминаний и надежд, из существующего и водворяемого, из преданий и возникновений, из верований и знаний, из отживших римлян и неживших германцев, соединяемых одной церковью, чуждой обоим. Идеалы, теоретические построения никогда не осуществляются так, как они носятся в нашем уме. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Mi faros unu rimarkon: jes, mi estas spektanto, sed tio estas ne rolo kaj nek naturo mia, tio estas mia situacio; mi komprenis ĝin, tio estas mia feliĉo [...] » « Замечу одно: да, я зритель, только это и не роль, и не натура моя, это мое положение; я понял его, это мое счастие [...] »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Popoloj, amasoj estas naturaj elementoj, Oceanidinoj; ilia vojo estas la vojo de la naturo, ili estas ĝiaj plej proksimaj posteuloj, ili estas allogataj de malluma instinkto, de senkonsciaj pasioj, ili obstine konservas tion, kion ili atingis, eĉ se ĝi estas malbona [...] » « Народы, массы — это стихии, океаниды; их путь — путь природы, они ее ближайшие преемники, влекутся темным инстинктом, безотчетными страстями, упорно хранят то, до чего достигли, хотя бы оно было дурно [...] »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Estus absurde akuzi la popolojn, ili estas pravaj, ĉar ili ĉiam laŭas al cirkonstancoj de sia antaŭa vivo; ili ne respondecas pri la bono, nek pri la malbono, ili estas faktoj kiel bona kaj malbona rikoltoj, kiel kverko kaj spiko. La respondeco kuaŝas ĉefe sur malplimulto, kiu reprezentas konscian penson de sia tempo, kvankam ankaŭ ĝi ne estas kulpa; ĝenerale jura vidpunkto taŭgas nenie krom juĝejo, kaj ĝuste pro tio ĉiuj juĝejoj en la mondo estas tute maltaŭgaj. Kompreni kaj akuzi estas preskaŭ same absurde kiel kompreni kaj ekzekuti. » « Народы обвинять нелепо, они правы, потому что всегда сообразны обстоятельствам своей былой жизни; на них нет ответственности ни за добро, ни за зло, они факты, как урожай и неурожай, как дуб и колос. Ответственность скорее на меньшинстве, которое представляет собою осознанную мысль своего времени, хотя и оно не виновато; вообще юридическая точка зрения не годится нигде, кроме в суде, и именно потому все суды в мире никуда не годятся. Понимать и обвинять — это почти так же нелепо, как не понимать и казнить. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Libre, teorie komprenis homoj maljustecon kaj libre deziris ĝin korekti, tiun malfruan penton de malplimulto oni nomis liberalismo» « Книжно, теоретически поняли люди несправедливость и книжно хотели ее поправить, это позднее раскаяние меньшинства назвали либерализмом. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Pri ĉiutaga pano liberalismo ne pensis, ĝi estas tro romantikulo por zorgi pri tiaj krudaj bezonoj. Por liberalismo estis pli facile elpensi la popolon ol esplori ĝin. Ĝi mensogis kontraŭ ĝi pro amo ne malpli ol aliaj mensogis kontraŭ ĝi pro malamo. Liberaluloj verkis sian popolon a priori, vestis ĝin je romia togo kaj paŝtistaj vestoj. Pri efektiva popolo oni pensis malmulte; ĝi vivis, laboris, suferis apude, proksime, kaj se iu konis ĝin, tio estis ĝiaj malamikojpastroj kaj legitimistoj. Ĝiaj sortoj restis same kiel antaŭe, sed la popolo elpensita iĝis idolo en la nova politika religio — sanktoleo, per kiu oni ŝmiris frunton de la caroj, transiris al sunbruniĝinta frunto, kovrita je haŭtsulkoj kaj amara ŝvito. Sen liberigi ĝiajn manojn, nek ĝian intelekton, liberalismo sidigis la popolon sur tronon kaj, sin klinante ĝistere, klopodis samtempe lasi la potencon al si mem. » « О хлебе насущном — либерализм серьезно не думал, он слишком романтик, чтоб печься о таких грубых потребностях. Либерализму легче было выдумать народ, нежели его изучить. Он налгал на него из любви не меньше того, что на него налгали другие из ненависти. Либералы сочинили свой народ a priori, одели его в римскую тогу и в пастушеский наряд. О действительном народе мало думали; он жил, работал, страдал возле, около, и если его кто-нибудь знал, то это его враги — попы и легитимисты. Судьбы его оставалась по-старому, зато народ вымышленный сделался кумиром в новой политической религии — елей, которым мазали чело царей, перешел на загорелое чело, покрытое морщинами и горьким потом. Не освободивши ни его рук, ни его ума, либерализм посадил народ на трон и, кланяясь ему в пояс, старался в то же время оставить власть себе. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Se vi konus internan vivon de Francio, vi ne mirus ke la popolo deziras voĉdoni por Bonaparto, vi scius ke la franca popolo havas eĉ ne etan imagon pri libereco, pri respubliko, sed ĝi havas multege da nacia fiero; ĝi amas la Bonapartojn kaj malamegas la Burbonojn» « Если б вы были знакомы с внутренней жизнию Франции, вы не удивлялись бы, что народ хочет вотировать за Бонапарта, вы знали бы, что народ французский не имеет ни малейшего понятия о свободе, о республике, но имеет бездну национальной гордости; он любит Бонапартов и терпеть не может Бурбонов. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Tio estas tre simple, por la popolo despotismo ne povas esti karakterizo de la imperio. Por ĝi ĝis nun ĉiuj registaroj estis despotismo. » « Это очень просто, для народа деспотизм не может составить характеристики империи. Для него до сих пор все правительства были деспотизмом. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« La popolo ĝenerale estas malbona filologo, la vorto "respubliko" ne ĝojigas ĝin, ĝi ne sentas faciligon pro ĝi. La vortoj "imperio", "Napoleono" ĝin elektrizas, ĝi ne iras plu. » « Народ вообще плохой филолог, слово «республика» его не тешит, ему от него не легче. Слова «империя», «Наполеон» его электризуют, далее он не идет. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] kompreni jam signifas agi, efektivigi. Vi opinias ke, post kiam oni komprenos ĉirkaŭon, malaperos deziro agi — tio signifus ke vi deziris fari ne tion kio necesis. Serĉu tiukaze alian laboron; se vi ne trovos la eksteran, vi trovos la internan. » « [...] понимать — это уж действовать, осуществлять. Вы думаете, что, когда поймешь окружающее, пройдет желание действовать — это значило бы, что вы хотели делать не то, что надобно. Ищите в таком случае другой работы; не найдете внешней, найдете внутреннюю. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Ĉio kio restas al la homo estimanta sin mem estas tute ne voĉdoni. » « Все, что остается делать человеку, уважающему себя, — вовсе не вотировать. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] postulu anstataŭ amo al la tuta homaro malamon al ĉio kio kuŝaĉas sub ĝiaj piedoj kaj malhelpas iri antaŭen. » « [...] требуйте вместо любви к человечеству ненависти ко всему, что валяется на дороге и мешает идти вперед. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Morala pritakso de la eventoj kaj kritikado de la homoj apartenas al la plej komencaj ŝtupoj de kompreno. Tio flatas la sinamon — disdoni la Montyon-premiojn kaj elbuŝigi riproĉojn, akceptinte kiel mezurilon sin mem — sed vane. Ekzistas homoj, kiuj provis alkonduki tiun ĉi koncepton al la naturo mem kaj faris al diversaj bestoj belajn aŭ aĉajn reputaciojn. Oni ekvidis ekzemple ke leporo forkuras de neevitebla danĝero kaj nomis ĝin malkuraĝulo; oni ekvidis ke leono, kiu estas dudekoble pli granda ol leporo, ne forkuras de la homo, sed foje eĉ manĝas lin, do oni ekkonsideris ĝin kuraĝa; oni ekvidis ke la sata leono ne manĝas — ekkonsideris tion grandeco de la animo; sed leporo estas same malkuraĝulo kiel leono grandanimulo kaj azeno stultulo. Ne eblas plu halti ĉe vidpunkto de Fabloj de Ezopo; necesas vidi la naturan mondon kaj la homan mondon pli simple, pli trankvile, pli klare. » « Моральная оценка событий и журьба людей принадлежит к самым начальным ступеням понимания. Оно лестно самолюбию — раздавать Монтионовские премии и читать выговоры, принимая мерилом самого себя — но бесполезно. Есть люди, которые пробовали внести этот взгляд в самую природу и сделали разным зверям прекрасные или прескверные репутации. Увидали, например, что заяц бежит от неминуемой опасности, и назвали его трусом; увидали, что лев, который в двадцать раз больше зайца, не бежит от человека, а иногда его съедает, стали его считать храбрым; увидали, что лев сытый не ест — сочли это за величие духа; а заяц столько же трус, сколько лев великодушен и осел глуп. Нельзя больше останавливаться на точке зрения Эзоповых басен; надобно смотреть на мир природы и на мир людской проще, покойнее, яснее. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] amaso vidas malestimon al tio kion ĝi konservas, kaj ĝi ĵetas kontraŭ geniulo ŝtonojn kaj koton ĝis ĝi komprenos ke li estis prava. Ĉu kulpas la geniulo ke li estas pli alta ol la amaso, ĉu kulpas la amaso ke ĝi ne komprenas lin? » « [...] толпа видит презрение к тому, что она хранит, и бросает в гения каменьями и грязью до тех пор, пока поймет, что он был прав. Виноват ли гений, что он выше толпы, виновата ли толпа, что она его не понимает? »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] necesas miri ke la homoj faras tiom malmulte da malbono, ne riproĉi ilin kial ĉiu el ili ne estas AristidoSimeono la Kolonsanktulo» « [...] удивляться надобно, как люди так мало делают зла, а не упрекать их, зачем каждый из них не Аристид и не Симеон Столпник. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« La vivo ne atingas la celon, sed plenumas ĉion eblan, daŭrigas ĉion efektivigitan, ĝi ĉiam pretas fari paŝon plu — por vivi pli komplete, pli multe vivi se eblas; la alia celo mankas. Ni ofte traktas kiel celon sinsekvajn fazojn de la sama evoluo al kiu ni alkutimiĝis; ni opinias ke celo de infano estas plenaĝo, ĉar li iĝas plenaĝulo, sed la celo de la infano estas pli ĝuste — ludi, ĝui, esti infano. Se rigardi definitive, la celo de ĉio viva estas la morto» « Жизнь не достигает цели, а осуществляет все возможное, продолжает все осуществленное, она всегда готова шагнуть дальше — затем, чтоб полнее жить, еще больше жить, если можно; другой цели нет. Мы часто за цель принимаем последовательные фазы одного и того же развития, к которому мы приучились; мы думаем, что цель ребенка совершеннолетие, потому что он делается совершеннолетним, а цель ребенка скорее — играть, наслаждаться, быть ребенком. Если смотреть на предел, то цель всего живого — смерть. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] ni nin deziras liberigi, al ni estas dolorige vidi la subpremitan amason, nin ofendas ĝia sklaveco, ni pri ĝi suferas — kaj ni deziras forigi nian suferon. Pro kio oni povus danki ĉi tie [...] » « [...] мы себя хотим освободить, нам больно видеть подавленную массу, нас оскорбляет ее рабство, мы за нее страдаем — и хотим снять свое страдание. За что тут благодарить [...] »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Obtuza malkontenteco, ekscitanta la popolojn, okazas pro malsato. Se proleto estus pli riĉa, li eĉ ne pensus pri komunismo. Burĝoj estas sataj, iliaj posedoj estas protektitaj, do ili forlasis siajn zorgojn pri libereco, pri sendependeco; inverse, ili deziras fortan potencon, ili ridetas kiam oni diras al ili indigne ke iu ĵurnalo estas kaptita, ke iun oni kondukas pro opinio al prizono. Ĉio ĉi furiozigas, kolerigas grupeton da ekscentruloj; la aliaj indiferente preteriras, ili estas okupitaj, ili komercas, ili estas familiaj homoj» « Глухое брожение, волнующее народы, происходит от голода. Будь пролетарий побогаче, он и не подумал бы о коммунизме. Мещане сыты, их собственность защищена, они и оставили свои попечения о свободе, о независимости; напротив, они хотят сильной власти, они улыбаются, когда им с негодованием говорят, что такой-то журнал схвачен, что того-то ведут за мнение в тюрьму. Все это бесит, сердит небольшую кучку эксцентрических людей; другие равнодушно идут мимо, они заняты, они торгуют, они семейные люди. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Vi memoras ke Aristotelo nomas Anaksagoron la unua sobrulo inter la ebriaj grekoj; Aristotelo estis la lasta. Metu inter ilin Sokraton — kaj jen vi havas kompletan sortimenton de la sobruloj ĝis Francis Bacon» « Вы помните, Аристотель называет Анаксагора первым трезвым между пьяными греками; Аристотель был последний. Поставьте между ними Сократа — и у вас полный комплект трезвых до Бэкона. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Antikva mondo, elĉerpinte ĉiujn siajn vivofortojn, estis falanta, kristanismo estis ĉe ĝia mortolito kuracisto kaj konsolanto, sed, adaptiĝante al la malsanulo, ĝi mem infektiĝis kaj iĝis romia, barbara, iu ajn sed nur ne evangelia. » « Древний мир, истощив все свои жизненные силы, падал, христианство явилось на его одре врачом и утешителем, но, прилаживаясь к больному, оно само заразилось и сделалось римское, варварское, какое хотите, только не евангельское. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Kion predikis la unuaj kristanoj kaj kion komprenis la amaso? La amaso komprenis ĉion nekompreneblan, ĉion absurdan kaj mistikan; ĉio klara kaj simpla estis al ĝi nekomprenebla; la amaso akceptis ĉion ligantan la konsciencon kaj nenion liberigantan la homon» « Что проповедовали первые христиане и что поняла толпа? Толпа поняла все непонятное, все нелепое и мистическое; все ясное и простое было ей недоступно; толпа приняла все связующее совесть и ничего освобождающее человека. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Ĉu vi iam pensis kion signifas la vortoj "homo naskiĝas libera"? Mi tradukos ilin por vi, tio signifas: la homo naskiĝas besto — ne pli. Prenu gregon da sovaĝaj ĉevaloj, kompleta libereco kaj egala partopreno en la rajtoj, kompleta komunismo. Sed la evoluo ne eblas. Sklaveco estas la unua paŝo al civilizacio» « Думали ли вы когда-нибудь, что значат слова «человек родится свободным»? Я вам их переведу, это значит: человек родится зверем — не больше. Возьмите табун диких лошадей, совершенная свобода и равное участие в правах, полнейший коммунизм. Зато развитие невозможно. Рабство — первый шаг к цивилизации. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Ne forgesu ke la homo ŝatas subiĝi, li serĉas ĉiam sur kio apogi sin, malantaŭ kio kaŝi sin, en li mankas fiera memstareco de ĉasbesto» « Не забывайте, что человек любит подчиняться, он ищет всегда к чему-нибудь прислониться, за что-нибудь спрятаться, в нем нет гордой самобытности хищного зверя. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] por cent filozofoj vi trovos eĉ ne unu, kiu estus sincera; eĉ se li erarus, parolus stultaĵojn, sed nur kun plena sincereco. Iuj trompas la aliajn por moralaj konsideroj, aliaj sin mem — por trankvilo» « [...] на сто философов вы не найдете одного, который был бы откровенен; пусть бы ошибался, нес бы нелепицу, но только с полной откровенностию. Одни обманывают других из нравственных целей, другие самих себя — для спокойствия. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Scii la veron estas malfacile, sed tamen pli facile ol diri ĝin, kiam ĝi malkongruas al la komuna opinio» « Знать истину нелегко, но все же легче, нежели высказывать ее, когда она не совпадает с общим мнением. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] ni ne elpensu dion — se li ne ekzistas, pro tio li ne aperos. » « [...] не будем выдумывать бога — если его нет, от этого его все же не будет. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Oni prenu Goethe, li reprezentas la fortigitan, koncentritan, purigitan, sublimigitan esencon de Germanio, li eliris ĝin, li ne ekzistus sen la tuta histortio de sia popolo, sed li tiel foriĝis de siaj sampatrujanoj,al la sfero kien li leviĝis, ke ili ne estis klare komprenantaj lin kaj lin finfine malbone estis ilin komprenanta; en li koncentriĝis ĉio, ekscitanta animon de la protestanta mondo, kaj malfermiĝis tiel ke li ŝvebis super la tiama mondo kiel dia spirito sur la akvoj. Malsupre estis ĥaoso, miskompreno, skolastiko, provoj kompreni; en ĝi — klara konscio kaj trankvila penso, grave avancinta la samtempulojn. » « Возьмите Гёте, он представляет усиленную, сосредоточенную, очищенную, сублимированную сущность Германии, он из нее вышел, он не был бы без всей истории своего народа, но он так удалился от своих соотечественников, в ту сферу, в которую поднялся, что они не ясно понимали его и что он, наконец, плохо их понимал; в нем собралось все, волновавшее душу протестантского мира, и распахнулось так, что он носился над тогдашним миром, как дух божий над водами. Внизу хаос, недоразумение, схоластика, домогательства понять; в нем — светлое сознание и покойная мысль, далеко опередившая современников. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« En nia tempo oni povas aŭ kredi sen pensi aŭ pensi sen kredi. » « В наше время можно или верить, не думая, или думать, не веривши. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« [...] medicino nun faris tiomajn sukcesojn, ke ni komprenis ke ni konas preskaŭ eĉ ne unu malsanon kaj preskaŭ » « [...] медицина нынче настолько сделала успехов, что мы поняли, что мы не знаем почти ни одной болезни и почти ни одного лечения, это большой шаг вперед. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Klarigu al mi, bonvole, kial kredi je dio estas ridinde, sed kredi je la homaro ne estas ridinde; kredi je ĉiela regno estas stulte, sed kredi je la surteraj utopioj estas saĝe? Rifuzinte la pozitivan religion, ni restis kun ĉiuj religiaj kutimoj kaj, perdinte paradizon surĉiele, ni kredas je alveno de la paradizo surtera kaj fanfaronas pri tio. Kredo je estonteco post la ĉerko donis tiom da forto al la martiroj de la unuaj jarcentoj; sed la sama kredo estis subtenanta ankaŭ la martirojn de la revolucio; tiuj kaj tiuj ĉi fiere kaj gaje estis portantaj sian kapon al ekzekuta ŝtipo, ĉar ili havis neŝanceligeblan kredon je sukceso de siaj ideoj, je venko de kristanismo, je venko de la respubliko. Tiuj kaj tiuj ĉi eraris — nek martiroj resurektis, nek la respubliko establiĝis. Ni venis post ili kaj ekvidis tion. » « Объясните мне, пожалуйста, отчего верить в бога смешно, а верить в человечество не смешно; верить в царство небесное — глупо, а верить в земные утопии — умно? Отбросивши положительную религию, мы остались при всех религиозных привычках и, утратив рай на небе, верим в пришествие рая земного и хвастаемся этим. Вера в будущее за гробом дала столько силы мученикам первых веков; но ведь такая же вера поддерживала и мучеников революции; те и другие гордо и весело несли голову на плаху, потому что у них была непреложная вера в успех их идей, в торжество христианства, в торжество республики. Те и другие ошиблись — ни мученики не воскресли, ни республика не водворилась. Мы пришли после них и увидели это. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« — Mi vojaĝos al Usono.
— Tie estas tre tede.
— Tio estas la vero... »
 « — Я поеду в Америку.
— Там очень скучно.
— Это правда... »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Sed vi kion faris, revoluciuloj, timigitaj de la revolucio? Politikaj petoluloj, pajacoj de libereco, vi ludis la respublikon, la teroron, la registaron, vi stultumis en kluboj, babilaĉis en parlamentaj sekcioj, vestiĝis kiel klaŭnoj kun pistoloj kaj sabroj, pudore ĝojis ke vi estas ĝisostaj maliculoj, miris ke vi estas vivaj, laŭdis vian mizerikordon. Vi nenion anticipis, nenion antaŭvidis. Kaj tiuj, la plej bonaj inter vi, pagis per sia kapo vian frenezon. Lernu nun de viaj malamikoj, kiuj vin venkis, ĉar ili estas pli inteligentaj ol vi. » « А вы что делали, революционеры, испугавшиеся революции? Политические шалуны, паяцы свободы, вы играли в республику, в террор, в правительство, вы дурачились в клубах, болтали в камерах, одевались шутами с пистолетами и саблями, целомудренно радовались, что заявленные злодеи, удивлялись, что живы, хвалили ваше милосердие. Вы ничего не предупредили, ничего не предвидели. А те, лучшие из вас, заплатили головой за ваше безумие. Учитесь теперь у ваших врагов, которые вас победили, потому что они умнее вас. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« Vere, foje iĝas domaĝe ke la homo ne povas transiri al alia animala regno — kompreneble esti azeno, rano, hundo estas pli agrable, honeste kaj noble ol esti la homo de la 19-a jarcento» « Право, иной раз становится досадно, что человек не может перечислиться в другой род зверей — разумеется, быть ослом, лягушкой, собакой приятнее, честнее и благороднее, нежели человеком XIX века. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« Socialismo evoluos en ĉiuj siaj fazoj ĝis la ekstremaj sekvoj, ĝis absurdaĵoj. Tiam denove eliĝos el titana brusto de revolucia malplimulto krio de neado kaj denove komenciĝos morta batalo, en kiu socialismo okupos lokon de la nuna konservativismo kaj estos venkita de venonta, nekonata al ni revolucio» « Социализм разовьется во всех фазах своих до крайних последствий, до нелепостей. Тогда снова вырвется из титанической груди революционного меньшинства крик отрицания, и снова начнется смертная борьба, в которой социализм займет место нынешнего консервативизма и будет побежден грядущею, неизвестною нам революцией. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« [...] tiu ĉi eŭropa Ĉinio, nomata Anglio, same kiel antaŭdiluva ŝtato, staranta meze de antaŭdiluvaj montoj, nomata Svislando» « [...] этот европейский Китай, называемый Англией, так, как это допотопное государство, стоящее между допотопных гор, называемое Швейцарией. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« Franca revolucio kaj germana scienco estas la Herkulaj Kolonoj de la eŭropa mondo» « Французская революция и германская наука — геркулесовские столбы мира европейского. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« Rousseau kaj Hegelo estis kristanoj.
Robespierre kaj Saint-Just estis monarĥiistoj.
Germana scienco estas spekulativa religio; respubliko de la Konvencio estas pentarĥia absolutismo kaj samtempe eklezio. Anstataŭ simbolo de la kredo aperis civilaj dogmoj. La Konvencio kaj registaro liturgiis misterion de la popola liberigo. Leĝofaranto iĝis pastro, signoklarigisto kaj elbuŝigis bonanime kaj sen ironio senŝanĝajn, senpekajn verdiktojn je la nomo de la popola aŭtokratio. La popolo kompreneble plu restis "laiko", regato; por ĝi nenio ŝanĝiĝis kaj ĝi ĉeestis la politikajn liturgiojn same nenion komprenante kiel la religiajn. »
 « Руссо и Гегель — христиане.
Робеспьер и С.-Жюст — монархисты.
Германская наука — спекулятивная религия; республика Конвента — пентархический абсолютизм и вместе с тем церковь. Вместо символа веры явились гражданские догматы. Собрание и правительство священнодействовали мистерию народного освобождения. Законодатель сделался жрецом, прорицателем и возвещал добродушно и без иронии неизменные, непогрешительные приговоры во имя самодержавия народного. Народ, как разумеется, оставался по-прежнему «мирянином», управляемым; для него ничего не изменилось и он присутствовал при политических литургиях, так же ничего не понимая, как при религиозных. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]
Citaĵo
« [pri Goethe kaj George Byron] La maljunulo estis ankoraŭ viva, kiam aperis kaj malaperis la sola poeto de la 19-a jarcento. La poeto de dubo kaj indigno, konfesprenanto, ekzekutisto kaj viktimo samtempe; li haste voĉlegis skeptikan mortopreĝon al la kaduka mondo kaj mortis 37 jarojn aĝa en la renaskiĝanta Grekio, kien li fuĝis nur por ne vidi "la bordojn de sia patrujo". » « [о Гёте] Старец был еще жив, когда явился и исчез единственный поэт XIX столетия. Поэт сомнения и негодования, духовник, палач и жертва вместе; он наскоро прочел скептическую отходную дряхлому миру и умер тридцати семи лет в возрождавшейся Греции, куда бежал, чтоб только не видеть «берегов своей родины». »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 21-an de decembro 1849]

1850

[redakti]
Citaĵo
« La ŝipo sinkas. Terura estis minuto de dubo, kiam danĝeron apudis esperoj; nun la situacio estas klara, la ŝipo ne povas esti savita, restas perei aŭ savi sin. For de sur la ŝipo, al boatoj, traboj — ĉiu mem elprovu sian feliĉon, elprovu siajn fortojn. Point d'honneur [devo de honoro] de la maristoj malkonvenas al ni. » « Корабль идет ко дну. Страшна была минута сомнения, когда рядом с опасностию были надежды; теперь положение ясно, корабль не может быть спасен, остается гибнуть или спасать себя. Долой с корабля, на лодки, бревна — пусть каждый пытает свое счастие, пробует свои силы. Point d'honneur [долг чести] моряков нам не идет. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Troveblos multaj majstroj por balzami la mortinton; eĉ pli da vermoj kiuj vivos per la putraĵo. Ni lasu al ili la kadavron, ne ĉar ili estas pli aŭ malpli bonaj ol ni, sed ĉar ili volas tion kaj ni ne; ĉar ili vivas en tio kaj ni suferas. Ni iru for, libere kaj neprofiteme, sciante ke al ni mankas la heredaĵo kaj ne bezonante ĝin. » « Много найдется мастеров бальзамировать покойника; еще больше червей, которые поживут на счет гнили. Оставим им труп, не потому, что они хуже или лучше нас, а потому, что они этого хотят, а мы не хотим; потому что они в этом живут, а мы страдаем. Отойдем свободно и бескорыстно, зная, что нам нет наследства, и не нуждаясь в нем. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Tiuj el la romianoj, kiuj pro malfacileco de la vivo, pelataj de angoro, timo, sin ĵetis al kristanismo, saviĝis; sed ĉu tiuj, kiuj suferis ne malpli, sed havis pli firmajn karakteron kaj intelekton kaj ne deziris saviĝi de unu absurdaĵo akceptante la alian, meritas riproĉon» « Те из римлян, которые от тягости жизни, гонимые тоской, страхом, бросились в христианство, спаслись; но разве те, которые не меньше страдали, но были тверже характером и умом и не хотели спасаться от одной нелепости, принимая другую, достойны порицания? »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« La plej saĝaj el la romianoj forlasis la scenejon kaj faris bonege. Ili disiĝis laŭ la bordoj de la Mediteraneo, malaperis por la aliaj en silenta majesto de la funebro, sed ili ne malaperis por si mem — kaj post dekkvin jarcentoj ni devas agnoski, ke fakte ili estis la venkintoj, ili solaj, liberaj kaj povaj reprezentantoj de la sendependa homa personeco, de lia digno. Ili estis homoj, ilin ne eblis kalkuli pokape, ili ne apartenis al grego — kaj nek deziris mensogi, kaj havante nenion komunan kun ĝi, ili iris flanken. » « Мудрейшие из римлян сошли со сцены и превосходно сделали. Они рассеялись по берегам Средиземного моря, пропали для других в безмолвном величии скорби, но не пропали для себя — и через пятнадцать столетий мы должны сознаться, что собственно они были победители, они единственные, свободные и мощные представители независимой личности человека, его достоинства. Они были люди, их нельзя было считать поголовно, они не принадлежали к стаду — и не хотели лгать, а, не имея с ним ничего общего — отошли. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Pasinta jaro por digne finiĝi kaj plenigi mezuron de ĉiuj moralaj ofendoj kaj turmentoj, prezentis al ni teruran spektaklon: lukton de libera homo kontraŭ liberigantoj de la homaro. Kuraĝa parolo, acida skeptikismo, senkompata neado, senpardona ironio de Proudhon indignigis fervorajn revoluciulojn ne malpli ol konservativulojn, ili atakadis lin kun feroco, ili defendis siajn legendojn kun nefleksebleco de legitimistoj, ili ektimis lian ateismon kaj lian anarĥion, ili ne povis kompreni kiel eblas esti libera sen ŝtato, sen demokratia regado; ili kun miro aŭskultis senmoralan parolon ke la respubliko estas por la homoj, ne la personoj por la respubliko. » « Прошедший год, чтоб достойно окончиться и исполнить меру всех нравственных оскорблений и пыток, предоставил нам страшное зрелище: борьбу свободного человека с освободителями человечества. Смелая речь, едкий скептицизм, беспощадное отрицание, неумолимая ирония Прудона возмутила записных революционеров не меньше консерваторов, они напали на него с ожесточением, они стали за свои предания с неподвижностию легитимистов, они испугались его атеизма и его анархии, они не могли понять, как можно быть свободным без государства, без демократического правления; они с удивлением слушали безнравственную речь, что республика для людей, а не лица для республики. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Amasoj deziras haltigi la manon, aroge forŝirantan ĉe ili pecon da pano perlaborita de ili — tio estas ilia ĉefa bezono. Pri persona libereco, pri sendependeco de parolo ili estas indiferentaj; la amasoj ŝatas aŭtoritaton, ilin blindigas ankaŭ ofenda brilo de la potenco, ankaŭ ilin ofendas la homo, staranta sendepende; ili komprenas egalecon kiel egalan subpremadon; timante la monopolojn kaj privilegiojn, ili suspekteme rigardas al talento kaj malebligas al la homo fari la samon kion ili faras. La amasoj deziras socialan registaron, kiu regus ilin por ili, ne kontraŭ ili kiel la nuna. Regi sin memstare — eĉ ne venas al ilia kapo. Jen pro kio liberigantoj estas oble pli proksimaj al nuntempaj renversoj ol ĉiu ajn libera homo. » « Массы хотят остановить руку, нагло вырывающую у них кусок хлеба, заработанный ими, — это их главная потребность. К личной свободе, к независимости слова они равнодушны; массы любят авторитет, их еще ослепляет оскорбительный блеск власти, их еще оскорбляет человек, стоящий независимо; они под равенством понимают равномерный гнет; боясь монополей и привилегий, они косо смотрят на талант и не позволяют, чтобы человек не делал того же, что они делают. Массы желают социального правительства, которое бы управляло ими для них, а не против них, как теперешнее. Управляться самим — им и в голову не приходит. Вот отчего освободители гораздо ближе к современным переворотам, нежели всякий свободный человек. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Subigo de persono al la socio, popolo, homaro, ideo estas daŭrigo de la homaj oferoj, buĉofero de ŝafo por pacigo de dio, krucumado de senkulpulo por la kulpuloj» « Подчинение личности обществу, народу, человечеству, идее — продолжение человеческих жертвоприношений, заклание агнца для примирения бога, распятие невинного за виновных. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Ĉiuj religioj kreis moralon surbaze de obeemo, do surbaze de propravola sklaveco, pro tio ili ĉiam estis pli damaĝaj ol politika sistemo. Tie estis perforto, ĉi tie estis senmoraligo de volo» « Все религии основывали нравственность на покорности, то есть на добровольном рабстве, потому они и были всегда вреднее политического устройства. Там было насилие, здесь разврат воли. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Kristanismo, duigante la homon je iu idealo kaj je iu bruto, difektis liajn nociojn; ne trovante eliron el lukto de konscienco kontraŭ deziroj, li tiom alkutimiĝis al hipokriteco, ofte malkaŝa, ke kontraŭdiroj de la vorto kaj ago lin ne indignas. Li referencis al sia malforta, malica naturo kaj la eklezio hastis per indulgencoj kaj pekliberigoj doni facilan rimedon kvitigi la bilancon kun timigita konscienco, timante ke la despero ne konduku al alia ordo de la pensoj, kiujn estus pli malfacile subigi per konfeso kaj pardono. Tiuj ĉi petolaĵoj tiom enradikiĝis, ke ili postvivis la eklezian potencon mem. Afektaj cinikaj virtoj anstataŭis afektan bigotecon; de tio — teatreca entuziasmo je maniero de romianoj kaj je maniero de kristanaj martiroj kaj feŭdaj kavaliroj» « Христианство, раздвояя человека на какой-то идеал и на какого-то скота, сбило его понятия; не находя выхода из борьбы совести с желаниями, он так привык к лицемерию, часто откровенному, что противуположность слова с делом его не возмущает. Он ссылался на свою слабую, злодейскую натуру, и церковь торопилась индульгенциями и отпущением грехов давать легкое средство сводить счеты с испуганной совестию, боясь, чтоб отчаяние не привело к другому порядку мыслей, которых не так легко уложить исповедью и прощением. Эти шалости так укоренились, что пережили самую власть церкви. Натянутые цивические добродетели заменили натянутое ханжество; отсюда — театральное воодушевление на римский лад и на манер христианских мучеников и феодальных рыцарей. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Mi finfine ne povas elteni indiferente tiun eternan retorikon de patriotismaj kaj filantropiaj babilaĉoj, havantaj neniun influon sur la vivon. Ĉu troveblus multe da homoj, pretaj oferi la vivon por io? Certe ne multe, sed tamen pli ol da tiuj kiuj havas kuraĝon diri ke «Mourir pour la patrie» ne estas efektive pinto de la homa feliĉo kaj ke estus oble pli bone se kaj la patrujo kaj la homo mem restus vivaj. » « Я, наконец, не могу выносить равнодушно эту вечную риторику патриотических и филантропических разглагольствований, не имеющих никакого влияния на жизнь. Много ли найдется людей, готовых пожертвовать жизнию за что бы то ни было? Конечно, не много, но все же больше, нежели тех, которые имеют мужество сказать что «Mourir pour la patrie» не есть в самом деле верх человеческого счастия и что гораздо лучше, если и отечество и сам человек останутся целы. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Kompreneble la homoj estas egoistoj, ĉr ili estas personoj; kiel esti si mem sen havi klaran konscion de sia personeco. Senigi la homon de tiu konscio signifas malordigi lin, fari lin estaĵo sengusta, pala, senkaraktera. Ni estas egoistoj kaj pro tio ni strebas al sendependeco, bonhavo, agnosko de niaj rajtoj, pro tio ni sopiras amon, serĉas agadon... kaj ni ne povas rifuzi sen evidenta kontraŭdiro la samajn rajtojn al la aliaj. » « Разумеется, люди эгоисты, потому что они лица; как же быть самим собою, не имея резкого сознания своей личности. Лишить человека этого сознания значит распустить его, сделать существом пресным, стертым, бесхарактерным. Мы — эгоисты и потому добиваемся независимости, благосостояния, признания наших прав, потому жаждем любви, ищем деятельности... и не можем отказывать без явного противуречия в тех же правах другим. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Verkoj de egoisto Voltaire faris por liberigo pli ol verkoj de la amanta Rousseau por la frateco» « Писания эгоиста Вольтера больше сделали для освобождения, нежели писания любящего Руссо — для братства. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Moralistoj parolas pri egoismo kiel pri malbona kutimo, ili ne demandis ĉu povas la homo esti la homo, perdinte vivan senton de personeco, kaj ne dirante kiel ĝin anstataŭos "frateco" kaj "amo al la homaro"; ne klarigante eĉ kial necesas interfratiĝi kun ĉiuj kaj kio estas la devo ami ĉiujn en la mondo? Ni egale ne vidas kialon ami, nek malami ion nur pro tio ke ĝi ekzistas. Lasu la homon libera en siaj sentoj, li trovos kiun ami kaj al kiu esti frato; por tio li bezonas nek preskribon, nek ordonon; se li ne trovos, tio estas lia afero kaj lia malfeliĉo» « Моралисты говорят об эгоизме, как о дурной привычке, не спрашивали, может ли человек быть человеком, утратив живое чувство личности, и не говоря, что за замена ему будет в «братстве» и в «любви к человечеству»; не объясняя даже, почему следует брататься со всеми и что за долг любить всех на свете? Мы равно не видим причины ни любить, ни ненавидеть что-нибудь только потому, что оно существует. Оставьте человека свободным в своих сочувствиях, он найдет, кого любить и с кем быть братом, на этому ему не нужно ни заповеди, ни приказа; если же он не найдет, это его дело и его несчастие. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« La afero konsistas simple je tio, ke egoismo kaj sociemo estas ne virtoj kaj nek malvirtoj; tio estas la ĉefaj elementoj de la homa vivo, sen kiuj estus nek historio, nek evoluo, sed estus nur disa vivo de sovaĝaj bestoj, aŭ gregoj da hejmigitaj trogloditoj. Ekstermu en la homo sociemon kaj vi ricevos ferocan orangutangon; ekstermu en li egoismon, kaj ĝi transformiĝos je obeema gria papago» « Дело просто в том, что эгоизм и общественность — не добродетели и не пороки; это основные стихии жизни человеческой, без которых не было бы ни истории, ни развития, а была бы или рассыпчатая жизнь диких зверей, или стада ручных троглодитов. Уничтожьте в человеке общественность, и вы получите свирепого орангутанга; уничтожьте в нем эгоизм, и из него выйдет смирное жоко. Всего меньше эгоизма у рабов. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« La efektiva intereso estas tute ne mortigi vorte la egoismon kaj laŭdeti la fratecon, kiu ne superos ĝin, sed kombini harmonie tiujn ĉi du nemalhaveblajn trajtojn de la homa vivo. » « Действительный интерес совсем не в том, чтоб убивать на словах эгоизм и подхваливать братство, оно его не пересилит, — а в том, чтоб сочетать гармонически эти два неотъемлемые начала жизни человеческой. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Lasta formo de religio de sklaveco estas bazita sur duigo de la socio kaj la homo, sur ŝajna ilia malamikeco. Ĝis ĉe unu flanko staros Ĉefanĝelo-Frateco kaj ĉe alia Lucifero-Egoismo — ekzistos registaro por ilin interpacigi kaj bridi; ekzistos juĝistoj por puni, ekzekutistoj por ekzekuti, eklezio por preĝi al dio pri pardono, dio por timigi — kaj polica komisaro por enprizonigi. » « Последняя форма религии рабства основана на раздвоении общества и человека, на мнимой вражде их. До тех пор пока с одной стороны будет Архангел-Братство, а с другой Люцифер-Эгоизм — будет правительство, чтоб их мирить и держать в узде; будут судьи, чтоб карать, палачи, чтоб казнить, церковь, чтоб молить бога о прощении, бог, чтоб наводить страх — и комиссар полиции, чтоб сажать в тюрьму. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Efektive, libera homo kreas sian moralon. Ĝuste tion deziris diri stoikistoj, dirante ke "por saĝulo ne ekzistas leĝo". Konduto bonega hieraŭ povas esti aĉa hodiaŭ. Senŝanĝa, eterna moralo same ne ekzistas kiel eternaj premioj kaj punoj» « Действительно, свободный человек создает свою нравственность. Это-то стоики и хотели сказать, говоря, что «для мудрого нет закона». Превосходное поведение вчера может быть прескверно сегодня. Незыблемой, вечной нравственности так же нет, как вечных наград и наказаний. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Anstataŭ kredigi la popolojn ke ili pasie deziras tion kion deziras ni, estus pli bone ekpensi ĉu ili nun deziras ion ajn kaj se ili deziras ion tute alian, do koncentriĝi, forlasi la merkaton, foriri pace sen perforti aliajn kaj nek malŝparante sin mem. » « Вместо того, чтоб уверять народы, что они страстно хотят того, что мы хотим, лучше было бы подумать, хотят ли они на сию минуту чего-нибудь, и, если хотят совсем другое, сосредоточиться, сойти с рынка, отойти с миром, не насилуя других и не тратя себя. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« Francoj ĝenerale estas senaj je filozofia edukado; ili kun granda sagaco alproprigas konkludojn, sed ili alproprigas ilin unuflanke; ilia konkludoj restas disaj, sen unueco ilin liganta, eĉ sen adapti ilin al unueca nivelo. Pro tio okazas kontraŭdiroj ĉiupaŝe. » « Французы вообще лишены философского воспитания; они с большой проницательностию овладевают выводами, но овладевают ими односторонне; их выводы остаются разобщенными, без единства, их связывающего, даже без приведения их к одному уровню. Отсюда противоречия на каждом шагу. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]
Citaĵo
« Ĉi tie parte estas kialo de tiu facileco de ŝanĝoj kaj de transiro de unu ekstremo al alia, kiu tiom mirigas nin. Generacio de revoluciuloj — iĝas absolutistoj; post vico da revolucioj denove aperas demando, ĉu necesas agnoski homajn rajtojn, ĉu eblas juĝi ekster leĝaj formoj, ĉu indas toleri liberecon de libroeldonado?.. el tiuj ĉi demandoj, revenantaj post ĉiu ŝoko, evidentiĝas ke nenio estis pridiskutita, nek akceptita efektive. » « Тут отчасти причина той легкости перемен и перехода из одной крайности в другую, которая так удивляет нас. Поколение революционеров — делается абсолютистами; после ряда революций снова спрашивается, следует ли признать права человека, можно ли судить вне законных форм, должно ли терпеть свободу книгопечатания?.. из этих вопросов, возвращающихся после каждого потрясения, очевидно, что ничего не обсуждено, не принято в самом деле. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]
Citaĵo
« Nuntempa ŝtata ordo falos sub protesto de socialismo; ĝiaj fortoj estas elĉerpitaj; kion ĝi povis doni, ĝi donis; nun ĝi estas subtenata koste de propraj sango kaj karno, ĝi ne kapablas plu evolui, nek haltigi la evoluon; ĝi havas nenion por diri, nek fari kaj ĝi reduktis la tutan agadon ĝis konservativismo, ĝis defendado de sia loko. » « Современное государственное устройство падет под протестом социализма; силы его истощены; что оно могло дать, оно дало; теперь оно поддерживается на счет собственной крови и плоти, оно не в состоянии ни дальше развиваться, ни остановить развитие; ему нечего ни сказать, ни делать, и оно свело всю деятельность на консервативизм, на отстаивание своего места. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]
Citaĵo
« Oni povas erarvojigi la tutan generacion, blindigi ĝin, frenezigi, direkti al falsa celoNapoleono pruvis tion. » « Можно сбить с пути целое поколение, ослепить его, свести с ума, направить к ложной цели, — Наполеон доказал это. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]
Citaĵo
« Kristana moralo ĉiam estis nura nobla revo, neniam efektiviĝinta. » « Христианская нравственность была всегда одной благородной мечтой, никогда не осуществлявшейся. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]
Citaĵo
« [pri ekzekutisto ] Li bezonas nek kredon de pastro, nek entuziasmon de batalanto. Li mortigas malvarmsange, kalkulite, sekure, kiel leĝo — je la nomo de la socio, je la nomo de ordo. Li engaĝiĝas je konkuro kun ĉiu maliculo kaj konstante venkas, ĉar lia mano sin apogas sur la tuta ŝtato. Li ne havas fieron de pastro, nek gloramon de soldato, li atendas premion nek de dio, nek de la homoj; li ne havas gloron, nek honoron surtere, al li ne estas promesita paradizo surĉiele; li oferas ĉion — nomon, honoron, sian dignon, li sin kaŝas de la homaj okuloj, kaj ĉio ĉi okazas por solena puno de la malamikoj de la socio. » « [о палаче] Ему не нужно ни веры священника, не одушевления воина. Он убивает хладнокровно, рассчитанно, безопасно, как закон — во имя общества, во имя порядка. Он вступает в соревнование с каждым злодеем и постоянно выходит победителем, потому что рука его опирается на все государство. Он не имеет гордости священника, честолюбия солдата, он не ждет награды ни от бога, ни от людей; ему нет ни славы, ни почета на земле, рай ему не обещан в небе; он жертвует всем — именем, честью, своим достоинством, он прячется от глаз людских, и все это для торжественного наказания врагов общества. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]

1851

[redakti]
Citaĵo
« Cezaro konis gaŭlojn pli bone ol la nuntempa Eŭropo konas Rusion. Dum ĝi havis kredon je si, dum la estonteco estis imagata de ĝi kiel nura daŭrigo de ĝia evoluo, ĝi povis ne okupiĝi pri la aliaj popoloj; nun la situacio grave ŝanĝiĝis. Tiu orgojla malklereco ne plu konvenas al Eŭropo. Kaj ĉiufoje kiam ĝi ekriproĉos la rusojn ke ili estas sklavoj — la rusoj rajtos demandi: "Sed vi, ĉu vi estas liberaj?" » « Цезарь знал галлов лучше, чем современная Европа знает Россию. Пока она имела веру в себя, пока будущее представлялось ей лишь продолжением ее развития, она могла не заниматься другими народами; теперь же положение вещей сильно изменилось. Это высокомерное невежество Европе более не к лицу. И всякий раз, когда она станет упрекать русских за то, что они рабы, — русские вправе будут спросить: «А вы, разве вы свободны?» »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Insultu iom ajn longe kaj superŝutu per riproĉoj la Peterburgan aŭtokration kaj bedaŭrindan konstatecon de nia obeemo, sed insultu la despotismon ĉie kaj rekonu ĝin en iu ajn formo ĝi. Optika trompo, helpe de kiu oni ŝajnigis sklavecon esti libereco, dissolviĝis. Mi diru plian fojon: se estas terure vivi en Rusio, do same terure estas vivi en Eŭropo» « Поносите сколько вам будет угодно, и осыпайте упреками, петербургское самодержавие и печальное постоянство нашей безропотности, но поносите деспотизм повсюду и распознавайте его, в какой бы форме он ни проявлялся. Оптический обман, при помощи которого рабству придавали видимость свободы, рассеялся. Скажу еще раз: если ужасно жить в России, то столь же ужасно жить и в Европе. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Ne eraru! Nek ĝojon, nek malstreĉiĝon, nek ripozon, nek eĉ personan sekurecon trovis mi ĉi tie, kaj mi ne scias kiu povas trovi nun en Eŭropo ĝojon kaj ripozon.
Mi nenion kredas ĉi tie krom la movadon; mi neniun kompatas ĉi tie krom la viktimoj; mi amas neniun krom la persekutataj; mi estimas neniun krom la ekzekutataj, sed tamen mi restas. Mi restas suferi duoble — pro nia malfeliĉo kaj pro malfeliĉo, kiun mi trovas ĉi tie, perei eble dum la totala malvenko. Mi restas ĉar lukto ĉi tie estas malkaŝa, ĉar ĝi estas ĉi tie publika.
Malfeliĉa estas la venkito ĉi tie! Sed li ne pereas antaŭ ol li diris la vorton, antaŭ ol li elprovis siajn fortojn en lukto kaj ĝuste pro tiu ĉi voĉo, pro tiu ĉu malkaŝa lukto, pro tiu ĉi publikeco mi restas ĉi tie. »
 « Не ошибитесь! Ни радости, ни рассеяния, ни отдыха, ни даже личной безопасности не нашел я здесь, да и не знаю, кто может находить теперь в Европе радость и отдых.
Я ни во что не верю здесь, кроме как в движение; я не жалею здесь никого, кроме жертв; не люблю никого, кроме тех, которых преследуют; никого не уважаю, кроме тех, кого казнят, и, однако, остаюсь. Я остаюсь страдать вдвойне — от нашего горя и от горя, которое нахожу здесь, погибнуть, быть может, при всеобщем разгроме. Я остаюсь, потому что борьба здесь открытая, потому что она здесь гласная.
Горе побежденному здесь! Но он не погибает, прежде чем вымолвил слово, прежде чем испытал свои силы в борьбе, и именно за этот голос, за эту открытую борьбу, за эту гласность я остаюсь здесь. »
— Aleksander Herzen, [Adiaŭa letero al amikoj] [la 1-an de marto 1849] // Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Privilegio esti aŭskultita kaj malkaŝe batali malkreskas ĉiutage; Eŭropo ĉiutage iĝas pli simila al Peterburgo; estas eĉ landoj pli similaj al Peterburgo ol Rusio» « Привилегия быть выслушанным и открыто сражаться уменьшается с каждым днем; Европа с каждым днем становится все более похожей на Петербург; есть даже страны, более похожие на Петербург, чем сама Россия. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Historio de Rusio estas nenio alia ol la historio de embria evoluo de la slava ŝtato; ĝis nun Rusio estis nur ordiĝanta. La tutan pasintecon de tiu ĉi lando, ekde la 9-a jarcento, necesas trakti kiel la vojon al nekonata estonteco, kiu malklare ekvidebliĝas antaŭ ĝi. La veran historion de Rusio komencas nur la jaro 1812; ĉio kio estis antaŭe estis nura antaŭparolo. » « История России — не что иное, как история эмбрионального развития славянского государства; до сих пор Россия только устраивалась. Все прошлое этой страны, с IX века, нужно рассматривать как путь к неведомому будущему, которое начинает брезжить перед нею. Подлинную историю России открывает собой лишь 1812 год; все, что было до того, — только предисловие. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« En slava karaktero estas io ina; al tiu ĉi saĝa, fortika raso, riĉe dotita je diversaj kapabloj, malsufiĉas iniciatemo kaj energio. Al la slava naturo kvazaŭ mankas io por vekiĝi memstare, ĝi kvazaŭ atendas puŝon de ekstere. Por ĝi ĉiam malfacilas la unua paŝo, sed plej eta puŝo aktivigas la forton, kapablan al eksterordinara disvolviĝo. » « В славянском характере есть что-то женственное; этой умной, крепкой расе, богато одаренной разнообразными способностями, не хватает инициативы и энергии. Славянской натуре как будто недостает чего-то, чтобы самой пробудиться, она как бы ждет толчка извне. Для нее всегда труден первый шаг, но малейший толчок приводит в действие силу, способную к необыкновенному развитию. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Sed se la rusa ŝtato eĉ diferencis tiom grave de la aliaj ŝtatoj de Eŭropo, tio tute ne donas bazon supozi ke ĝi staris pli malalte ol ili ĝis la 14-a jarcento. La rusa popolo ankaŭ en tiu tempo estis pli libera ol la popoloj de la feŭda Okcidento» « Но если русское государство и отличалось столь существенным образом от других государств Европы, это отнюдь не дает права предполагать, что оно стояло ниже их до XIV века. Русский народ и в те времена был свободнее народов феодального Запада. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« De vidpunkto de Eŭropo, Rusio estis lando azia, de vidpunkto de Azio ĝi estis lando eŭropa; tiu ĉi ambigueco sufiĉe kongruis al ĝia karaktero kaj al ĝia sorto, kiu interalie konsistas je iĝi granda karavanejo de civilizacio inter Eŭropo kaj Azio. » « На взгляд Европы, Россия была страной азиатской, на взгляд Азии — страной европейской; эта двойственность вполне соответствовала ее характеру и ее судьбе, которая, помимо всего прочего, заключается и в том, чтобы стать великим караван-сараем цивилизации между Европой и Азией. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Jam tempas forgesi tiun ĉi bedaŭrindan lukton inter la fratoj. Inter ni mankas venkinto. Pollando kaj Rusio estas subpremitaj de komuna malamiko»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Pardono al malamikoj estas belega heroaĵo; sed ekzistas heroaĵo eĉ pli bela, eĉ pli homeca: tio estas kompreno de la malamikoj, ĉar la kompreno estas samtempe pardono, malkondamno, interpaciĝo! »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« [...] ekster Rusio ne ekzistas estonteco por la slava mondo; sen Rusio ĝi ne evoluos, ĝi malformiĝas kaj estos absorbita de la germana elemento; ĝi iĝos aŭstra kaj perdos sian memstarecon»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Centralizo kontraŭas la slavan spiriton; federaciigo estas oble pli propra al ĝia karaktero»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Slava mondo similas al virino, kiu neniam amis kaj pro tio evidente neniel partoprenas en la aferoj okazantaj ĉirkaŭ ŝi. Ŝi ĉie estas nenecesa, al ĉiuj fremda. Sed ne eblas respondi anstataŭ la estonteco; ŝi ankoraŭ estas juna, kaj jam stranga sopiro konkeris ŝian koron kaj igas ĝin frapi pli rapide. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Mi opinias ke la popolon eblas nomi nek malbona, nek bona. En la popolo ĉiam esprimiĝas la vero. La vivo de la popolo ne povas esti mensogo»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Nomo de la caro ankoraŭ estigas en la popolo superstiĉan kunsenton; ne caron Nikolaon respektegas la popolo, sed la abstraktan ideon, la miton; en la popola imago la caro estas feroca venĝanto, realigo de la vero, surtera providenco»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Post la caro nur pastraro povus havi influon sur la ortodoksan Rusion. Nur ĝi reprezentas en registaraj rondoj la malnovan Rusujon; la pastraro ne razas la barbojn kaj per tio restis ĉe la flanko de la popolo. La popolo kun fido aŭskultas la monaĥojn. Sed la monaĥoj kaj la supera pastraro, okupitaj sole per la vivo transmonda, tute ne zorgas pri la popolo. La pastroj ja perdis ĉian influon pro avideco, ebriado kaj proksimaj rilatoj al polico. Kaj ĉi tie la popolo estimas la ideon, sed ne la personecojn»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Juĝa verdikto ne makulas homon en okuloj de la rusa popolo. Ekzilitoj, punlaboruloj estas nomataj ĉe ĝi malfeliĉuloj»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« La vivo de la rusa popolo ĝis nun estis limigita de la kampara komunumo; nur en rilato al la komunumo kaj ĝiaj membroj agnoskas ĝi siajn rajtojn kaj sindevigojn. Ekster la komunumo ĉio ŝajnas al ĝi bazita sur perforto»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Ekzistas fakto, senduba por ĉiu, kiu proksime konatiĝis kun la rusa popolo. Kamparanoj malofte trompas unu la alian; inter ili dominas preskaŭ senlima fido, ili ne konas kontraktojn kaj skribitajn kondiĉojn. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Oni montru al mi eĉ unusolan kazon, kiam malnovritana komunumo estus denuncita de kamparano, eĉ se de tiu ortodoksa? »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Al la rusa kamparano mankas moralo, krom tiu devenanta instinkte, nature el lia komunismo; tio estas moralo profunde popola [...] »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« [pri rusa registaro] Ĝi rezignis je la civilizacio, ĉar tra ĝiaj streboj ekvidebliĝis trikolora fantomo de liberalismo; ĝi provis reveni al etneco, al la popolo. Tio ne eblis. La popolo kaj la registaro havis nenion komunan; la unua malkutimiĝis de la lasta, kaj la registaron ĉiam hantis profunde de la amasoj nova fantomo, eĉ pli terura fantomo — tiu de la ruĝa virkoko [incendio]. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« La homo de estonteco en Rusio estas kamparano, same kiel en Franciolaboristo»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Duono de la bienuloj, mortigataj de siaj servutuloj (laŭ statistikaj datumoj, ilia nombro varias de sesdek ĝis sepdek jare), pereas pro siaj erotikaj heroaĵoj. Procesoj pri tiaj aferoj maloftas; kamparano scias ke la juĝejoj ne kontentigos liajn plendojn; sed li havas hakilon; li majstre regas ĝin kaj ankaŭ tion li scias. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Post kamparana komunismo nenio tiom profunde karakterizas Rusion, nenio aŭguras al ĝi tiom grandan estontecon kiel ĝia literatura movado»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Rusio havas nur unu pentriston, akirintan komunan konatecon — Brjulov. Kion ja bildigas lia plej bona pentraĵo, famiginta lin en Italio? Rigardu tiun ĉi strangan artaĵon. Sur grandega kanvaso interpremiĝas tumulte timigitaj grupoj; ili vane serĉas saviĝon. Ili pereos pro tertremo, vulkana erupcio, inter la tuta ŝtormo de kataklismoj. Ilin ekstermas sovaĝa, sensenca, senkompata forto, kontraŭ kiu ĉia rezistado ne eblas. Tio estas inspiroj, aluditaj de peterburga etoso. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Rusa romano funkcias sole en la sfero de patologia anatomio; en ĝi estas konstanta indiko al ronĝanta nin malbono, konstanta, senkompata, specifa. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Rusa popolo ne legas. Vi scias ke ankaŭ Voltaire kaj Dante legis ne kamparanoj, sed nobeloj kaj parto de la meza klaso. En Rusio edukita parto de la meza klaso proksimas al la nobelaro, kiu konsistas el ĉio kio ĉesis esti la popolo. Ekzistas ankaŭ nobela proletaro, kuniĝanta kun la popolo, kaj proletaro liberigita, leviĝanta al nobelaro. Tiu ĉi movado, tiu senĉesa renovigado donas al la rusa nobelaro karakteron, kiun vi ne trovos en privilegiitaj klasoj de la postrestinta Eŭropo»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Dum la 18-a jarcento la novrusa literaturo estis ellaboranta tiun belan, riĉan lingvon, kiun ni havas nun, — la lingvon fleksan kaj povan, kapablan esprimi kaj plej abstraktajn ideojn de la germana metafiziko kaj malpezan, brilan ludon de la franca spriteco. Tiu ĉi literaturo, aperinta laŭ genia manomovo de Petro la 1-a, havis, tio estas vero, registaran karakteron, sed tiam standardo de la registaro estis progreso, preskaŭ revolucio»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Pensanta ruso estas la plej sendependa homo en la mondo»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Ni kundividas viajn dubojn, — sed via kredo ne varmigas nin. Ni kundividas vian malamon, sed ne komprenas vian ligitecon al heredaĵo de prauloj; ni estas tro subpremitaj, tro malfeliĉaj por kontentiĝi je duonlibereco. Vin ligas duboj, vin detenas ne eldiritaj konsideroj. Ni havas nek neeldiritajn konsiderojn, nek dubojn; nur forto mankas al ni... »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Kial pri viaj hereditaj devoj devas zorgi ni, pli junaj fratoj, senigitaj de heredaĵo? Kaj ĉu ni povas laŭe al konscienco kontentiĝi je via eluzita moralo, ne kristana kaj nek homa, ekzistanta nur en retorikaj ekzercoj kaj prokuroraj raportoj! Kian estimon povas elvoki ĉe ni via roma-barbara laŭleĝeco, tiu fermita, malbela konstruaĵo sen lumo kaj aero, renovigita en la mezepoko, stukita de liberigita burĝaro? Mi konsentas ke rabado ĉe taga lumo en rusaj juĝejoj estas eĉ pli malbona, sed el tio ne sekvas ke vi havas justecon en la leĝoj kaj juĝejoj.
Diferenco inter viaj leĝoj kaj niaj ukazoj konsistas nur en la komenca vortumo. La ukazoj komenciĝas per subprema vero: "La caro ekdeziris ordoni"; viaj leĝoj komenciĝas per indigna mensogo — ironia misuzo de la nomo de la franca popolo kaj la vortoj "libereco, frateco kaj egaleco". »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Rusio neniam estos protestanta.
Rusio neniam estos ora mezo.
Rusio neniam faros revolucion por seniĝi je caro Nikolao kaj anstataŭigi lin per caroj-reprezentantoj, caroj-juĝistoj, caroj-policanoj»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]

1856

[redakti]
Citaĵo
« La malbono timas lumon, la malbono timas publikecon, la malbono timas liberecon — sed ĉion ĉi timas ankaŭ autokratio. Jen terura reciproka dependeco de la du potencoj» « Зло боится света, зло боится гласности, зло боится свободы — но ведь всего этого боится и самовластье. Вот страшная круговая порука между двумя властями. »
— Aleksander Herzen, Antaŭen! Antaŭen! [a 31-a de marto 1856]
Citaĵo
« Ĉiuj revolucioj malsukcesis en Eŭropo pro tio, ke ili koncernis nek kampon, nek metiejon, nek eĉ familiajn rilatojn kaj estis erarvojigitaj de burĝaro. Ni havas nenion pruntindan de la burĝa Eŭropo, ĝi denove prenas de ni despotismon, greftitan de ĝi. » « Все революции не удались в Европе потому, что они не касались ни поля, ни мастерской, ни даже семейных отношений и были сбиты с дороги мещанством. Нам нечего заимствовать у мещанской Европы, она снова берет у нас ею привитый деспотизм. »
— Aleksander Herzen, Antaŭen! Antaŭen! [a 31-a de marto 1856]
Citaĵo
« Ni estas ne burĝoj, ni estas kamparanoj. Ni estas malriĉaj je la urboj kaj riĉaj je la vilaĝoj. Ĉiuj penoj krei ĉe ni urban burĝaron de la okcidenta tipo kaŭzis ĝis nun magrajn kaj absurdajn sekvojn. Niaj veraj urbanoj estas sole ŝtatoficistoj; la negocistaro pli proksimas al la kamparanoj ol al ili. La bienuloj nature estas pli kamparaj loĝantoj ol la urbaj. Do la urbo ĉe ni estas preskaŭ sole registaro, la ŝtata Rusio dum la kamparo estas la tuta Rusio, la Rusio popola. » « Мы не мещане, мы мужики. Мы бедны городами и богаты селами. Все усилия создать у нас городское мещанство в западном смысле приводили до сих пор к тощим и нелепым последствиям. Настоящие горожане наши — одни чиновники; купечество ближе крестьянам, нежели к ним. Помещики естественно больше сельские жители, нежели городские. Итак, город у нас — почти одно правительство, Россия государственная, а село — вся Россия, Россия народная. »
— Aleksander Herzen, Antaŭen! Antaŭen! [a 31-a de marto 1856]

1857

[redakti]
Citaĵo
« Nun ne havas sencon eĉ pensi pri la antaŭaj kutimaj revolucioj, kiuj estis farataj duonŝerce kun kanto de Béranger kaj cigaro en la buŝo; haveblas nun nek Karlo la 10-a, preta fuĝi de danĝero, nek Ludoviko-Filipo, kiu ne deziris bombi Parizon; haveblas nun nek stultulo aŭstra imperiestro, kiu post la unua fusila pafo donas konstitucion; prusa reĝo kvankam plu estas la sama, sed li jam ne demetos de sia ebria kapo kepon antaŭ murditaj revoluciuloj; Pio la 9-a iĝis pli inteligenta. Juniaj tagoj de 1848 kaj Cavaignac montris al la mondo, kia Bartolomea nokto, kiaj septembraj tagoj atendas estontan lukton. » « Теперь нечего и думать о прошлых обыденных революциях, которые делались полушутя с беранжеровской песнью и сигарой во рту; теперь нет ни Карла X, готового бежать перед опасностью, ни Людовика-Филиппа, который не хотел бомбардировать Парижа; теперь нет ни дурачка австрийского императора, который по первому ружейному выстрелу дает конституцию; прусский король хоть и тот же, но уж не снимет с своей пьяной голову фуражку перед убитыми революционерами; сам Пий IX поумнел. Июньские дни 1848 года и Каваньяк показали миру, что за Варфоломеевская ночь, что за сентябрьские дни ожидают будущую борьбу. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Sed ekster Eŭropo estas nur du agemaj regionoj — Usono kaj Rusio, eble ankaŭ la komenciĝanta Aŭstralio. La resto dormas senveke aŭ estas en spasmoj, kiujn ni ne komprenas aŭ kiuj estas fremdaj al ni kiel ĉina ribelo kun ĉiuj siaj amasoj da kadavroj aŭ abomena buĉismo. » « Но вне Европы есть только два деятельные края — Америка и Россия, разве еще начинающаяся Австралия. Остальное все покоится непробудным сном или бьется в судорогах, которых мы не понимаем или которые чужды нам, как китайское восстание со всеми своими грудами трупов и отвратительным мясничеством. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Ni vidas ke ĉio ĉi estas ankoraŭ malplenigo de spaco, fostetoj metitaj por marki la arenon, kaj neniu povo detenos la nordamerikanojn, kun ilia troeco de la fortoj, plasteco, senlaceco, de aligo de Centra Ameriko kaj Kubo» « Мы видим, что все это еще расчистка места, вехи, поставленные для означения арены, и никакая сила не удержит североамериканцев, с их избытком сил, пластицизма, неутомимости, от присоединения Центральной Америки и Кубы. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Sed Rusio vastiĝas laŭ alia leĝo ol Usono; pro tio ke ĝi estas ne kolonio, nek alveno, nek invado, sed originala mondo, iranta al ĉiuj flankoj, sed forte sidanta sur sia propra tero. Usono kvazaŭ lavango, forŝirinta de sia monto, preme formetas ĉion antaŭ si; ĉiu paŝo akirita de ĝi estas la paŝo perdita de indianoj. Rusio komprenas ronde, kvazaŭ akvo, ĝi ĉirkaŭiras la tribojn de ĉiuj flankoj, poste ĝi kovras ilin per monotona glacio de aŭtokratio — kaj sub ĝi ĝi faras el kalmukoj soldatojn, el adeptoj de dalaj-lamao defendantojn de ortodoksismo, el germanoj — fervorajn rusajn patriotojn» « Но Россия расширяется по другому закону, чем Америка; оттого что она не колония, не наплыв, не нашествие, а самобытный мир, идущий во все стороны, но крепко сидящий на своей собственной земле. Соединенные Штаты, как лавина, оторвавшаяся от своей горы, прут перед собою все; каждый шаг, приобретенный ими, — шаг, потерянный индейцами. Россия понимает кругом, как вода, обходит племена со всех сторон, потом накрывает их однообразным льдом самодержавия — и под ним делает из калмыков солдат, из поклонников Далай-Ламы защитников православия, из немцев — отчаянных русских патриотов. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« "Kia feliĉo" diris Bentham al Aleksandro la 1-a, kiam li estis en Londono post la Napoleonaj militoj, "ke la rusa leĝofaranto ne bezonas lukti ĉiupaŝe kontraŭ romia juro", — kaj ni aldonu — nek kontraŭ feŭdismo, nek kontraŭ katolikismo, nek kontraŭ protestantismo. "Kormĉaja Libro" kaj "Uloĵenije" ne kovras ĉiujn fenomenojn de la vivo, nek gvidas ĉiun agon, la aliaj institucioj estas enkondukitaj perforte kaj teniĝas per perforto. Ni havas nenie tiujn komplete fermitajn antaŭjuĝojn, kiuj ĉe la okcidenta homo kvazaŭ paralize mortigas duonon de la organoj. » « «Какое счастие, — сказал Бентам Александу I, когда он был в Лондоне после наполеоновских войн, — что русскому законодателю не приходится бороться на каждом шагу с римским правом», — а мы прибавим, — ни с феодализмом, ни с католицизмом, ни с протестантизмом. «Кормчая книга» и «Уложение» не захватывают все проявления жизни, не заправляют всяким действием, остальные учреждения введены насилием и держатся насилием. У нас нигде нет этих наглухо заколоченных предрассудков, которые у западного человека как параличом отбивают половину органов. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Jen kial, kara amiko, mi meze de morna, animŝira rekviemo, meze de malluma nokto, kiu falas sur la lacan, malsanan Okcidenton, — forturniĝas de antaŭmorta ĝemo de granda batalanto, kiun mi estimas, sed al kiu ne eblas hlepi, kaj kun espero rigardas al nia gepatra Oriento, interne ĝojante ke mi estas ruso» « Вот почему, любезный друг, я середь мрачного, раздирающего душу реквиема, середь темной ночи, которая падает на усталый, больной Запад, — отворачиваюсь от предсмертного стона великого бойца, которого уважаю, но которому помочь нельзя, и с упованьем смотрю на наш родной Восток, внутри радуясь, что я русский. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Do sciu niaj konduktoroj, ke la popoloj pardonas multon — barbarecon de Petro kaj volupton de Katerina, ili pardonas perfortojn kaj malicaĵojn, se ili nur sentas forton kaj viglecon de la penso. Sed malkomprenon, sed palan malstabilecon, sed malkapablon profiti cirkonstancojn, kapti ilin per siaj manoj, havante nelimigitan potencon, nek la popolo, nek la historio pardonas, iom ajn bonan koron oni havas, » « Пусть же знают наши кондукторы, что народы прощают многое — варварство Петра и разврат Екатерины, прощают насилия и злодейства, если они только чуют силу и бодрость мысли. Но непониманье, но бледную шаткость, но неуменье воспользоваться обстоятельствами, схватить их в свои руки, имея неограниченную власть, ни народ, ни история никогда не прощают, какое там доброе сердце не имей. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Se mi ne estus ruso, mi jam delonge forveturus al Usono» « Если б я не был русский, я давным-давно уехал бы в Америку. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
Citaĵo
« Ĉu vergi aŭ ne vergi kamparanon? That is the question! » « Сечь или не сечь мужика? That is the question! »
— Aleksander Herzen, <Ĉu vergi aŭ ne vergi kamparanon?> [decembro 1857]

1859

[redakti]
Citaĵo
« El ĉiuj registaraj germanoj — kompreneble — la rusaj germanoj estas la plej malbonaj. La germana germano en la registaro foje estas naiva, foje stulta, li foje indulgeme traktas la barbarojn, kiujn li devas homigi. La rusa germano estas limigite inteligenta kaj rigardas la popolon kun abomeno de hontanta parenco. Kaj tiu kaj alia sentas sian senfinan superecon rilate ĝin, kaj tiu kaj alia malestimas ĉion rusan, ili estas certaj ke kun nia frato eblas fari nenion sen bastono. Sed la germano ne ĉiam montras tion, kvankam ĉiam batas; dume la ruso kaj batas kaj fanfaronas. » « Из всех правительственных немцев — само собою разумеется — русские немцы самые худшие. Немецкий немец в правительстве бывает наивен, бывает глуп, снисходит иногда к варварам, которых он должен очеловечить. Русский немец ограниченно умен и смотрит с отвращением стыдящегося родственника на народ. И тот и другой чувствуют свое бесконечное превосходство над ним, и тот и другой глубоко презирают все русское, уверены, что с нашим братом ничего без палки не сделаешь. Но немец не всегда показывает это, хотя и всегда бьет; а русский и бьет и хвастается. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« [...] ili ĉiuj havas la samajn zoologiajn ecojn, tiel ke en la germano-ŝuisto estas multege da generala kaj en la germano-generalo estas multege da ŝuista; en ili ĉiuj estas io metia, ege akurata, korporacia, pedanta, ili ĉiuj ŝatas akiradon, sed ili deziras atingi monon per honesta maniero, do per avideco kaj penemo — tio donas al ili malmolan, malvarman, singardan kaj senemocian karakteron» « [...] все они имеют одинакие зоологические признаки, так что в немце-сапожнике бездна генеральского и в немце-генерале пропасть сапожнического; во всех них есть что-то ремесленническое, чрезвычайно аккуратное, цеховое, педантское, все они любят стяжание, но хотят достигнуть денег честным образом, то есть скупостью и усердием, — это дает им их черствый, холодный, осторожный и бесстрастный характер. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« [...] ĉiuj registaraj germanoj same traktas Rusion, kun kompleta malestimo kaj la sama malkompreno. » « [...] все правительствующие немцы относятся одинаким образом к России, с полным презрением и таковым же непониманием. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« La plej kompleta ilia tipo estas ĉevalisto-regento, salajrata duko — Ernst Johann von Biron» « Самый полный тип их — это конюх-регент, герцог на содержании — Эрнст-Иоганн Бирон»
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« [pri Aleksej Arakĉejev]. En li estis kombinitaj ĉiuj specoj de skurĝoj, per kiuj Rusujo estis edukata, tio estis sklvema tatara baskako, denuncisto-ekonomo el servutuloj kaj prusa kavaleria ĉefserĝento de la tempo de princo-elektisto Frederiko-Vilhelmo» « В нем совместились все роды бичей, которыми Русь воспитывалась, это был раболепный татарский баскак, наушник-дворецкий из крепостных и прусских вахмистр времен курфиста Фридриха-Вильгельма. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Unu el la plej rimarkindaj rusaj germanoj, dezirintaj rusiĝi, estis Nikolao. Ĉion li faris por iĝi ruso — kaj la finnojn li baptis, kaj uniatojn li vergis, kaj preĝejojn li ordonis konstrui denove forme de oleujo, kaj rusajn juĝajn procedurojn li enkondukis tie kie neniu komprenis la rusan, kaj ĉion eksterlandan li pelis, kaj la eksterlandajn pasportojn li ne donis, — tamen la ruso li ne iĝis. » « Один из самых замечательных русских немцев, желавших обрусеть, был Николай. Чего он не делал, чтобы сделать русским, — и финнов крестил, и униат сек, и церкви велел строить опять в виде судка, и русское судопроизводство вводил там, где никто не понимал по-русски, и все иностранное гнал, и паспортов не давал за границу, — а русским все не сделался. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Tio estas metodo de Petro, la unua imperiestro kaj la unua rusa germano» « Это метода Петра, первого императора и первого русского немца. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« [...] Same kiel Cortés estis konkeranta Amerikon por hispana reĝo, ankaŭ la germanoj estis konkerantaj per vergokuroj Rusion por la germana ideo» « [...] как Кортес завоевывал Америку испанскому королю, так немцы завоевывали шпицрутенами Россию немецкой идее»
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Ke eŭropaj civilaj formoj estis nekompareble pli altaj ne nur ol la malnovaj rusaj, sed ankaŭ la nunaj, pri tio mankas duboj. Kaj la demando konsistas ne je tio, ĉu ni kuratingis la Okcidenton aŭ ne, sed ĉu necesas postkuri ĝin laŭ longa ŝoseo, se ni povas ekkuri pli rekte. Ŝajnas al ni, ke trairinte okcidentan dresadon, preparitaj per ĝi, ni povos stariĝi sur la piedoj kaj, anstataŭ ol ripetadi alies arkaikaĵojn kaj peni adapti eluzitajn botojn, ni devus ekpensi ĉu ne haveblas en la popola vivo, en nia popola karaktero, en nia penso, en nia arto io tia, kio povus esti uzata je socia ordo, nekompareble pli alta ol la okcidenta. Bonaj lernantoj ofte transsaltas unu lernojaron. » « Что европейские гражданские формы были несравненно выше не только старинных русских, но и теперичных, в этом нет сомнения. И вопрос не в том, догнали ли мы Запад, или нет, а в том, следует ли его догонять по длинному шоссе его, когда мы можем пуститься прямее. Нам кажется, что, пройдя западной дрессировкой, подкованные ею, мы можем стать на ноги, и, вместо того чтобы твердить чужие зады и прилаживать стоптанные сапоги, нам следует подумать, нет ли в народном быту, в народном характере нашем, в нашей мысли, в нашем художестве чего-нибудь такого, что может иметь притязание на общественное устройство, несравненно высшее западного. Хорошие ученики часто переводятся через класс. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Unue ni estis instruataj ĉe germano, poste en lernejo ĉe franco — jam tempas ricevi diplomon. » « Сначала мы были у немца в учении, потом у француза в школе — пора брать диплом. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Je la plej bonanima el ĉiuj germanoj, je la ebrieta Petro la 3-a, kiel tio ĉiam okazas, finiĝis la germana aŭtokratio. La germanino, ribelinta kontraŭ li, estis francigita, ŝi ŝajnigis sin rusino kaj strebis anstataŭigi la germanan jugon per ĝenerale eŭropa. Ekde tiam en la socio la germanoj cedas lokon al la francoj; sed se la francoj domins en salonoj kaj kuirejoj, do akceptejo kaj registaro restas la germanaj. » « На добродушнейшем из всех немцев, на пьяненьком Петре III, как всегда бывает, оборвалось немецкое единодержавие. Немка, взбунтовавшаяся против него, была офранцужена, выдавала себя за русскую и стремилась заменить немецкое иго — общеевропейским. С тех пор в обществе немцы уступают французам; но если французы господствуют в гостиной и на кухне, то передняя и правительство остается за немцами. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Granovskij kaj Belinskij staras ĉe limo, ne eblis iri plu en ilia direkto. La lastaj noblaj reprezentantoj de la okcidenta ideo, ili postlasis nek lernantojn, nek lernejon» « Грановский и Белинский стоят на рубеже, далее в их направлении нельзя было идти. Последние благородные представители западной идеи, они не оставили ни учеников, ни школы. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« [pri slavemuloj] Ni rigardis ilin kun indigno kaj estis pravaj, ni serĉis liberecon de konscienco; ili, plenaj je skisma maltoleremo, edifis ortodoksan sklavecon» « [о славянофилах] Мы смотрели на них с негодованием и были правы, мы искали свободы совести; они, исполненные раскольнической нетерпимости, проповедовали православное рабство. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Dum la okcidenta mondo en suferoj kaj laboro konstruadis el sia realo siajn teoriojn kaj strebis poste el la teorioj elkonduki sian realon — ĝiaj veroj postvivis sian verecon. Ĝi ne deziras tion scii... ĉi tie estas limo kaj la aktuala Eŭropo prezentas al ni mirindan vidaĵon de politika kaj scienca konservativismo, kunigitaj ne surbaze de reciproka fido, sed surbaze de io neanta ilian aŭtoritaton» « Пока западный мир в мучениях и труде строил из своей действительности свои теории и стремился потом из теорий вывести свою действительность — истины его пережили свою истинность. Он не хочет этого знать... тут предел, и настоящая Европа представляет нам удивительное зрелище политического и научного консерватизма, соединенных не на взаимном доверии, а на страхе чего-то отрицающего их авторитет. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Malnova civilizacio elĉerpis siajn rimedojn, ĝi iĝas ĉiam pli kaj pli libreca; kapablo rekte, sen skribaj dokumentoj, trakti la aferon — perdiĝas; tro lerninta homo malpli observas ol rememoras; kutimo ĉion ekkoni el libroj faras lin pli kapabla legi kaj malpli kapabla rigardi. Scienca aŭtoritato, grizhariĝante, perdas toleremon, iĝas deviga kaj traktas neadon kiel ofendon kaj herezon» « Старая цивилизация истощила свои средства, она становится все больше и больше книжной; способность прямо, без письменных документов, относиться к предмету — теряется; заучившийся человек меньше наблюдает, чем вспоминает; привычка все узнавать из книг делает его больше способным для чтения и меньше способным для смотрения. Ученый авторитет, седея, теряет терпимость, становится обязательным и принимает отрицание за обиду и крамолу. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Okcidenta mondo, kaj tio estas tute nature, konsideris kaj plu konsideras sian sciencon absoluta, sian vojon — la sola kondukanta al saviĝo. Sed ĉar ĝia magneta montrilo forte flankiĝis de la rekta direkto dum longa historia navigado, ĝi finfine trafis rokon kaj, timante sinki, surgrundiĝis. Nun ĉiuj penoj, la tuta laboro, estas uzataj por al senmova restado sur la malprofundejo doni aspekton de progresa moviĝado. » « Западный мир, и это совершенно естественно, считал и считает свою науку абсолютной, свой путь — единым ведущим к спасению. Но так как магнитная стрелка его сильно отклонилась от прямого направления в продолжении долгого исторического плавания, то он наконец хватился об утес и, боясь потонуть, бросился на мель. Теперь все усилия, весь труд употребляются, чтоб неподвижному сидению на мели придать вид прогрессивного движения. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Rimedoj ŝanĝi opinion de la homo, teorie konvinkita, tute ne ekzistas, tio estas kompleta superstiĉo. Logiko ne havas tioman povon super kutima pensmaniero, super ĝiaj tradiciaj vojoj. Ĝenerale konvinki eblas nur tiun, kiu havas neniun opinion aŭ sentas ke la opinio estas malstabila. Sed la okcidenta intelekto, tute inverse, estas konvinkita je senerareco de sia metodo kaj je la vero de siaj veroj» « Средств переубедить человека, теоретически убежденного, никаких нет, это совершеннейший предрассудок. Логика не имеет такой силы над привычным складом ума, над застарелыми приемами его. Убедить вообще можно только того, кто или никакого мнения не имеет, или чувствует, что мнение шатко. А западный ум, совсем напротив, убежден в непогрешительности своей методы и в истине своих истин»
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Liberalismo, militirante kontraŭ socialismo, ekde komence laŭte deklaris al la mondo, ke ĝi iras por defendi civilizacion kontraŭ novaj barbaroj» « Либерализм, ополчаясь против социализма, с самого начала громко возвестил миру, что он идет на защиту цивилизации, против новых варваров. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Monarĥia potenco ĝenerale reprezentas gradon de popola neplenkreskeco, gradon de malkapablo al memregado; al kia voĉdono estis preta Francio? Ĝi estis preta al despotismo, ĝi ja venis sub la formo de Bonaparto» « Монархическая власть вообще выражает меру народного несовершеннолетия, меру народной неспособности к самоуправлению; какой же подаче всеобщих голосов была готова Франция? Она была готова к деспотизму, он и явился под фирмой Бонапарта. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Efektive la ideo de juro ĉe ni tute ne ekzistas aŭ tre nebule; ĝi estas konfuzata kun agnosko de la forto aŭ de okazinta fakto. La leĝo ne havas por ni alian sencon krom malpermeso, farita de potenculoj; ni ne ĝin estimas, sed la policanon timas... » « В самом деле, идея права у нас вовсе не существует или очень смутно; она смешивается с признанием силы или совершившегося факта. Закон не имеет для нас другого смысла, кроме запрета, сделанного власть имущим; мы не его уважаем, а квартального боимся... »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Metodo de Petro dorlotis nin per sia ekstrema facileco. Mankas civila kateĥismo — oni prenu la germanan, modifu por niaj moroj kiel oni modifas francajn vodevilojn, bindi je jufto, do jen estos la kateĥismo. Tiel opinias naŭ el dek niaj klerigantoj in spe [estontaj]. » « Петровская метода избаловала нас своей необычной легостию. Нет гражданского катехизиса — взять немецкий, переложить на наши нравы, как перекладывают французские водевили, переплести в юфть, вот и будет катехизис. Так думают девять десятых из наших просветителей in spe [будущих]. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Unuarigarde estas tute klare, ke estimo al la leĝo kaj al ĝiaj formoj limigus la arbitrecon, haltigus la totalan rabadon, viŝus multajn larmojn kaj miloj ekspirus pli libere... sed imagu tiun grandan kaj tiun dupan estimon, kiun la angloj havas al sia leĝeco, transigitan al nia leĝaro. Imagu ke la ŝtatoficistoj ne plu prenas ŝmirmonon kaj plenumas laŭvorte le leĝojn, imagu ke la popolo kredas ke tio ĉi efektive estas la leĝoj — el Rusio oni devus fuĝi tuj kaj senrevene. » « На первый взгляд совершенно ясно, что уважение к закону и его формам ограничило бы произвол, остановило бы всеобщий грабеж, утерло бы много слез и тысячи вздохнули бы свободнее... но представьте себе то великое и то тупое уважение, которое англичане имеют к своей законности, обращенное на наш свод. Представьте, что чиновники не берут больше взяток и исполняют буквально законы, представьте, что народ верит, что это в самом деле законы, — из России надо было бы бежать без оглядки. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Halti je tiu ĥaoso ni ne povas — ankaŭ tio estas klare; sed por konscie eliri ĝin, ni devos respondi alian demandon: ĉu la vojo de eŭropa evoluo estas la sola ebla, necesa, tiel ke ĉiu popolo — kie ajn ĝi loĝus, kiujn ajn antecendentojn ĝi havus — devas trapasi ĝin, same kiel la bebo dentopuŝadon, kunkreskadon de kraniaj ostoj ktp? Aŭ ĉu ĝi mem estas nekomuna kazo de evoluo, enhavanta komunan homan trajton, kiu kreiĝis kaj formiĝis sub influoj de nekomunaj, individuaj, sekve de certaj eventoj, ĉe certaj elementoj, ĉe certaj obstakloj kaj deviaĵoj. Kaj tiukaze, ĉu ne estus strange por ni ripetadi nun la tutan longan metamorfozon de la okcidenta historio, anticipe sciante le secret de la comédie [la finon de la historio], do tion ke post tiu ĉi evoluo ankaŭ nin oni venigos al la sama limo antaŭ kiu la tuta Eŭropo mallevis la velojn kaj timinte remas reen... » « Остановиться на этом хаосе мы не можем — это тоже ясно; но для того чтобы сознательно выйти из него, нам предстоит другой вопрос для разрешения: есть ли путь европейского развития единый возможный, необходимый, так что каждому народу, — где бы он ни жил, какие бы антеценденты не имели, — должно пройти им, как младенцу прорезыванием зубов, срастанием черепных костей и пр.? Или оно само — частный случай развития, имеющий в себе общечеловеческую канву, которая сложилась и образовалась под влияниями частными, индивидуальными, вследствие известных событий, при известных элементах, при известных помехах и отклонениях. И в таком случае, не странно ли нам повторять теперь всю длинную метаморфозу западной истории, зная вперед le secret de la comédie [конец истории], то есть что со всем этим развитием, рано или поздно, нас также причалит к той меже, перед которой вся Европа свернула паруса и, испугавшись, гребет назад... »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Kaj ni kaj Eŭropo jam estas tute aliaj, kaj ni kaj Eŭropo staras ĉe iu limo, kaj ni kaj ĝi tuŝis la strekon, per kiu finiĝas volumo de la historio. Tiam la okcidentaj homoj ne konis ankoraŭ sian limon, ili sian vivon orgojle konsideris idealo de ĉiuj popoloj, ili estis akceptantaj ke en ĝi necesas ion purigi, sed pri la bazo dubis neniu. [...] Tiam, humiligitaj, superbatitaj de Nikolao ankaŭ ni kredis je la okcidenta vivo, kaj ni tiriĝis al ĝi. Nun — la Okcidento ŝanceliĝis, ni malstuporiĝis; ni impetas ien, ĝi penas resti surloke. » « И мы и Европа совсем не те, и мы и Европа стоит у какого-то предела, и мы и она коснулись черты, которой оканчивается том истории. Тогда западные люди не знали еще своей границы, они свой быт высокомерно принимали за идеал всех народов, они соглашались, что в нем надобное кое-что почистить, но в фонде никто не сомневался. [...] Тогда, униженные, забитые Николаем, и мы верили в западный быт, и мы тянулись к нему. Теперь — Запад пошатнулся; мы вышли из оцепенения; мы рвемся куда-то, он стремится удержаться на месте. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Eŭropo transiris de aĉaj kampovojoj al bonaj ŝoseoj, kaj de ili al fervojoj. Ni ĝis nun havas aĉajn komunikilojn — do ĉu ni unue kreu ŝoseojn kaj poste fervojojn? » « Европа перешла от скверных проселков к хорошим шоссе, а от них к железным дорогам. У нас и теперь прескверные пути сообщения — что же нам сперва делать шоссе, а потом железные дороги? »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Niaj rilatoj al la Okcidento ĝis nun estis tre similaj al rilatoj de kampara knabo al urba foiro. La okuloj de la knabo diskuras, li estas mirigita de ĉio, ĉion envias, ĉion deziras — de sbiteno kaj spickuka ĉevaleto kun ora makulo sur kolharoj ĝis abomena germana kepo kaj malnobla harmoniko, anstataŭinta balalajkon. Kaj kia gajo estas, kia amaso, kia bunteco! Balanciloj turniĝas, kolportistoj krias, pajacoj krias, kaj tiom da ekspozicioj vinaj, drinkejoj... kaj la knabo preskaŭ malame rememoras malriĉajn dometojn de sia vilaĝo, kvieton de ĝiaj herbejoj kaj enuon de malhela, bruanta pinaro. » « Наши отношения к Западу до сих пор были очень похожи на отношения деревенского мальчика к городской ярмарке. Глаза мальчика разбегаются, он всем удивлен, всему завидует, всего хочет — от сбитня и пряничной лошадки с золотым пятном на гриве до отвратительного немецкого картуза и подлой гармоники, заменившей балалайку. И что за веселье, что за толпа, что за пестрота! Качели вертятся, разносчики кричат, паяцы кричат, а выставок-то винных, кабаков... и мальчик почти с ненавистью вспоминает бедные избушки своей деревни, тишину ее лугов и скуку темного, шумящего бора. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Ni havas nenion por defendo de niaj distriktaj vilaĝoj, nomataj urboj» « Мы не имеем ничего в защиту наших уездных сел, называемых городами. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« La neceso, kaŭzinta la urbojn kaj kreinta kondiĉojn por ilia neceso, ne plu ekzistas; la utilon, kiun ili povis alporti, ili alportis. Kie nun estas tiu malfacileco de komunikado, kiu devigis la homojn ne disiĝi, trovinte konvenan lokon? Kie estas danĝero de feŭdaj atakoj, kontraŭ kiuj homoj estis interpremiĝantaj laŭeble plej dense, ĉirkaŭigantaj siajn domojn per bariloj, konstruantaj pikedojn kaj fortikaĵojn? La cirkonstancoj ŝanĝiĝis, la lasta malamiko — la spaco — estas venkita. La urboj plu kreskas pro tio, pro kio ĉio vivanta kreskas; sed ĉio vivanta havas sian limon, post kiu estas la mortosufero.
Ni loĝas en la urbo de la urboj — en Londono. Ĉu vi vere opinias ke tia absurdaĵo havas iun estontecon?
Unu ondo de loĝantaro post alia albordiĝadis al tiuj ĉi dokoj de la universo kaj setliĝis kiel lokustoj sur falantajn erojn... kaj jen akumuliĝis trimiliona amaso, kontaĝanta la aeron, interpremiĝanta, malhelpanta unu al alia kaj kunkreskinta je iuj densaj plikoj per siaj plej malsanaj partoj... Rigardu la mallumajn, malsekajn stratetojn, loĝantaron kiu je saĵeno enkreskis la teron, forprenante unu de la alia lumon kaj teron, panpecon kaj malpuran loĝejaĉon, rigardu tiun ĉi riveron, fluantan je puso kaj infekto, tiun ĉi ĉapon de fumo kaj odoraĉo, kovrantan ne nur la urbon, sed ankaŭ ĝiajn ĉirkaŭaĵojn... kaj ĉu vi pensas ke tio restos, ke tio estas nepraj kondiĉoj de civilizacio»
 « Той необходимости, которая вызвала города и обусловила их необходимость, больше нет; ту пользу, которую они могли принести, они принесли. Где теперь та трудность сообщений, которая заставляла людей не разъезжаться, найдя выгодное место? Где опасность феодальных набегов, против которых люди лепились как можно теснее, окружали свои домы оградами, строили заставы и крепости? Обстоятельства изменились, последний враг — пространство — побеждено. Города продолжают расти на том основании, на котором все живое растет; но все живое имеет свой предел, за которым смерть или страдание.
Мы живем в
городе городов — в Лондоне. Неужели вы думаете, что такая нелепость имеет какую-нибудь будущность?
Одна волна населения за другой прибивалась к этим докам вселенной и оседала, как саранча на падающие крупицы... и вот скипелась трехмиллионная толпа заражающая воздух, заражающая воду, теснящаяся, мешающая друг другу и сросшаяся в какие-то плотные колтуны своими самыми больными частями... Взгляните на темные, сырые переулки, на население, вросшее на сажень в землю, отнимающее друг у друга свет и землю, кусок хлеба и грязное логовище, посмотрите на эту реку, текущую гноем и заразой, на эту шапку дыма и вони, покрывающую не только город, но и его окрестности... и вы думаете, что это останется, что это необходимые условия цивилизации? »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« — Do ĉu tio signifas ke en Rusio ĉio estas tre bona kaj pli bona ol en Eŭropo?
— Ne, tio ne signifas. »
 « — Стало быть, в России все очень хорошо и лучше, чем в Европе?
— Нет, не стало. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Okcidento portas en si embrion, sed ĝi deziras daŭrigi sian antaŭan vivon kaj faras ĉion por fari abortigon. Kiu el ili postvivos — ĉu la patrino, ĉu la bebo, aŭ ili interpaciĝos — tion ni ne scias. Sed ke la patrino reprezentas plejparte rememorojn dum la embrio pli da esperoj — pri tio mankas duboj» « Запад носит в себе зародыш, но желает продолжать свою прежнюю жизнь и делает все, чтоб произвести абортив. Кто из них останется жив — мать ли, ребенок ли, или как они примирятся — этого мы знаем. Но что мать представляет больше воспоминаний, а зародыш больше надежд — в этом нет сомнения. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Necesas diri la veron ke liberalismo nenie distingiĝis pri profunda kono de la popolo, speciale de la kampara. Liberalismo ĝenerale estas transira fenomeno, evoluinta en la urba civilizacio, necesa malplenigo de la spaco inter malnova kaj nova konstruaĵoj. Ĝi ĉiam kontentiĝis je abstrakta imago pri la popolo, ĝia retorika bildo, en kiu estis kombinitaj — simpleco de Gessner-aj patriarkoj, moroj de Deshoulières-aj paŝtistinoj kaj ferocaj virtoj de romia plebo de la antaŭ-Punika tempo. » « Надо правду сказать, что либерализм нигде не отличался глубоким знанием народа, особенно сельского. Либерализм вообще явление переходное, развившееся в городской цивилизации, необходимая расчистка места между старой и новой постройкой. Он всегда довольствовался отвлеченным понятием о народе, риторическим образом его, в котором были совмещена — простота Геснеровых патриархов, нравы дезульеровских пастушек и свирепые добродетели римского плебея допунических времен. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« "Kamparano!" diradis orgojle razita kaj vestita je livreo Rusujo pri la popolo. "Germanoj!" grumbladis je sia barbo kun kaŝita malamo la popolo, rigardante la nobelojn» « «Мужик!» — говорила с высокомерием обритая и одетая в ливрею Русь об народе. «Немцы!» — бормотал себе в бороду с затаенной злобой народ, глядя на дворян. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Kun evoluo de la klereco aperas mirinda spektaklo. La registara Rusio dividiĝas je si mem je la registaro kaj opozicio, tiel ke iuj ŝtatoficistoj reprezentas proteston, liberalan principon, la aliaj konservativismon, aŭtoritatan principon — kaj ambaŭ restas ĉe la servo, ricevante rangojn kaj distingojn. Tio estas unu el la kialoj, pro kiu ne nur la rusa popolo nenion komprenas en ĉio ĉi, sed ankaŭ ĉiuj eŭropaj. » « С развитием просвещения возникает удивительное зрелище. Правительственная Россия делится сама в себе на правительство и оппозицию, так что одни чиновники представляют протест, либеральное начало, другие консервативизм, начало авторитета — и оба остаются на службе, получая чины и отличия. Это одна из причин, отчего не только русский народ ничего не понимает во всем этом, но и все европейские. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Sed, nin komparante kun Eŭropo, ni restis ĉe la Petra rilato al la popolo, do ni rigardis ĝin kiel krudan amason, kiun necesas homigi. Germana malestimo de Biron kun kompanio ĉe malplimulto kompreneble mankis, ĝi estis anstataŭita je la sento pli milda — de kompatema aŭspicio rilate la malsaĝajn infanojn» « Но, сравниваясь с Европой, мы оставались в петровском отношении к народу, то есть смотрели на него как на грубую массу, которую надобно очеловечить. Немецкого презрения Бирона с компанией у меньшинства, разумеется, не было, оно заменилось чувством более мягким сострадательного покровительства к неразумным детям. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Tamen en Usono efektiviĝis ĉio, pri kio liberaluloj revis, kaj ankaŭ tioma evoluo de sklava laboro, de ĝia agnosko, de ĝia pravigo, pri kiu ili eĉ ne revis. Ekde la 1820-aj jaroj, kiam usonanoj, ankoraŭ ruĝiĝante, estis parolantaj pri tiu ĉi hereda malbono, kiam ili estis farantaj sur sia mapo drastan strekon por apartigi sin de la sklavposedantoj, ĝis nia tempo la ideoj tiom ŝanĝiĝis favore al la sklaveco, ke ĝi nun estas prezentata kiel unu el la angulŝtonoj de la unio, kiel unu el neapartigeblaj rajtoj de la respubliko — kaj filo de usonano de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kies patro mortigus ĉiun kuraĝintan ĉasi la nigrulojn en lia tero, trankvile ligas ilin nun kaj fordonas al la posedantoj por ekzekuto. La sklaveco, antaŭe nur tolerita, iĝis organika leĝo, sur kiu sin bazas la usona demokratio» « Зато в Американских Штатах осуществилось все, о чем либералы мечтали, да сверх того такое развитие невольнического труда, его признания, его оправдания, о котором они и не мечтали. С двадцатых годов, когда американцы, еще краснея, говорили об этом наследственном зле, когда они проводили на своей карте резкую черту, чтоб отделить себя от рабовладетелей, до нашего времени понятия так изменились в пользу рабства, что оно теперь возводится в одно из краеугольных оснований союза, в одно из неотъемлемых прав республики — и сын американца Северных Штатов, которого отец убил бы всякого осмелившегося охотиться на его земле по черным, спокойно вяжет их теперь и отдает хозяевам на казнь. Рабство, только терпимое прежде, сделалось органическим законом, на котором покоится американская демократия. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Rajto de ĉiu pri dumviva posedo de la tero tiom enradikiĝis je la menso de la rusa popolo, ke postvivante personan liberecon de la kamparano, jugita per servuteco, ĝi esprimiĝis je evidente sensenca proverbo: "Ni estas de sinjoroj, sed la tero estas nia". » « Право каждого на пожизненное обладание землей до того вросло в понятие народа русского, что, переживая личную свободу крестьянина, закабаленного в крепость, оно выразилось по-видимому бессмысленной поговоркой: «Мы господские, а земля наша». »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Do elementoj, alportitaj de la rusa kampara komunumo — la elementoj antikvaj, sed nun ekkonsciataj kaj renkontiĝantaj kun okcidenta strebo al ekonomia renverso — konsistas el tri principoj:
1. rajto de ĉiu pri la tero,
2. komunuma rajto pri ĝia posedo,
3. komunuma administrado.

Surbaze de tiuj ĉi principoj kaj sole sur ilia bazo povos disvolviĝi la estonta Rusujo»
 « Итак, элементы, вносимые русским крестьянским миром, — элементы стародавние, но теперь приходящие к сознанию и встречающиеся с западным стремлением экономического переворота, — состоят из трех начал, из:
1. права каждого на землю,
2. общинного права владения ею,
3. мирского управления.
На этих началах, и
только на них, может развиваться будущая Русь. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Pli bonan tempon por interna renverso ne eblas trovi. Komence de nia jarcento ni estis tro influataj de la okcidenta-liberalaj ideoj, de burĝa garantiismo; nek ni, nek la registaro konis la popolon» « Лучшего времени для внутреннего переворота нельзя найти. В начале нашего века мы были слишком под влиянием западно-либеральных идей, буржуазного гарантизма; ни мы, ни правительство не знали народа. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« La armeo estas senpensa kiel tranĉilo: kies manojn ĝi trafos, tiu tranĉos per ĝi; la armeo havas unu konstantan karakteron: ĝi ĉiam faras damaĝon kaj neniam pensas. » « Войско бессмысленно, как нож: в чьи руки он попадет, тот им и режет; войско имеет один постоянный характер: оно всегда делает вред и никогда не рассуждает. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Petro la 1-a, Konvencio de 1793 ne respondecas pri ĉiuj teruraĵoj, faritaj de ili, kiujn deziras ĵeti sur ilin iliaj malamikoj. Ili ambaŭ estis entuziasmiĝintaj, deziris grandan, deziris bonon, ili rompis tion kio malhelpis al ili, kaj krome ili kredis ke tio estas la sola vojo» « Петр I, Конвент 1793 не несут на себе ответственности за все ужасы, сделанные ими, которую хотят на них опрокинуть их враги. Они оба были увлечены, хотели великого, хотели добра, ломали, что им мешало, и сверх того верили, что это единственный путь. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Ni ne estas la okcidentaj homoj, ni ne kredas ke la popoloj nek povas marŝi antaŭen alie krom ĝisgenue en sango; ni genuiĝas kun adoro antaŭ la martiroj, sed ni tutkore deziras ke ili ne ekzistu. » « Мы не западные люди, мы не верим, что народы не могут идти вперед иначе, как по колена в крови; мы преклоняемся с благоговением перед мучениками, но от всего сердца желаем, чтоб их не было. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Se tamen imiti, do ni konstruu fortikaĵojn en la urboj kiujn neniu krom la polico atakas, ni baru por nokto la stratojn per ĉenoj kaj obstakloj, do la urbestro ne dormu sed marŝu laŭ cirklo, al la deputito batalhakilon en la manoj — tio estos almenaŭ pli amuza; kaj se iu demandos kion ni faras — ni diros ke ni trapasas feŭdan fazon de la evoluo de la urba vivo... » « Если же подражать, то давайте строить крепости в городах, на которые никто, кроме полиции, не нападает, будемте на ночь улицы запирать цепями и рогатками, пусть градской голова не спит, а ходит рундом, гласному бердыш в руки — это будет по крайней мере забавнее; а коли кто спросит, что мы делаем, — мы скажем, что проходим феодальную фазу развития городской жизни... »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]

1862

[redakti]
Citaĵo
« Formala — tio estas ĝusta vorto. La burĝaro, same kiel Molĉalin, havas du talentojn kaj ili estas la samaj: "modereco kaj akurateco". La vivo de la meza klaso estas plena je etaj mankoj kaj etaj meritoj; ĝi estas modera, ofte avida, evitas la ekstremojn, troaĵojn. » « Чинный — это настоящее слово. У мещанства, как у Молчалина, два таланта, и те же самые: «умеренность и аккуратность». Жизнь среднего состояния полна мелких недостатков и мелких достоинств; она воздержана, часто скупа, бежит крайности, излишнего. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« La arto pli facile akomodiĝas kun mizero kaj lukso ol kun kontento, en kiu videblas blankaj fadenoj, konsistigantaj la celon [...] » « Искусство легче сживается с нищетой и роскошью, чем с довольством, в котором видны белые нитки, чем с удобством, составляющем цель [...] »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Filistreco estas la idealo, al kiu strebas, leviĝas la tuta Eŭropo de ĉiuj punktoj de la fundo. Tio estas la "kokaĵo en brasiksupo", pri kiu revis Henriko la 4-a. Dometo kun fenestretoj surstraten, lernejo por filo, robo por filino, laboristo por peza laboro, ja tio efektive estas haveno de saviĝo — havre de grâse! » « Мещанство — идеал, к которому стремится, подымается Европа со всех точек дна. Это та «курица во щах», о которой мечтал Генрих IV. Маленький дом с небольшими окнами на улицу, школа для сына, платье для дочери, работник для тяжелой работы, да это в самом деле гавань спасения — havre de grâse! »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Idealo de la mastro-butikisto — de tiuj kavaliroj, tiuj pastroj de la meza klaso — ŝvebas kiel hela imago antaŭ okuloj de taglaboristo [...] » « Идеал хозяина-лавочника — этих рыцарей, этих попов среднего состояния — носится светлым образом перед глазами поденщика [...] »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Filistreco, la lasta vorto de la civilizacio, bazita sur senkondiĉa aŭtokratio de la posedo — demokratiigo de la aristokrataro, aristokratiigo de la demokratio; en tiu ĉi medio Almaviva egalas al Figaro — de malsupre ĉio tiriĝas al filistraro, de supre ĉio mem falas en ĝin pro neebleco deteni sin supre. » « Мещанство, последнее слово цивилизации, основанной на безусловном самодержавии собственности, — демократизация аристократии, аристократизация демократии; в этой среде Альмавива равен Фигаро, — снизу все тянется в мещанство, сверху все само падает в него по невозможности удержаться. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Kun filistreco forviŝiĝas personecoj, sed la foviŝitaj homoj estas pli sataj; roboj estas fortikaj, ne laŭmende faritaj, malkongruaj al talio, sed nombro de portantaj ilin estas pli granda. Kun filistreco forviŝiĝas beleco de la raso, sed kreskas ĝia bonstato» « С мещанством стираются личности, но стертые люди сытее; платья дюжинные, незаказные, не по талии, но число носящих их больше. С мещанством стирается красота породы, но растет ее благосостояние. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Fotografio, tiu gurdo de pentrarto, anstataŭas artiston [...] » « Фотография, это шарманка живописи, заменяет артиста [...] »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« En la naturo mem, oni povas diri, estas multege da filistra; ĝi tre ofte haltas mezvoje — videblas ke ĝi ne kuraĝas iri pluen. Kiu diris al vi ke Eŭropo kuraĝos» « В самой природе, можно сказать, бездна мещанского; она очень часто останавливается на середке на половину — видно, дальше идти духу не хватает. Кто тебе сказал, что у Европы хватит? »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« La tuta komerco, speciale la angla, estas bazita nun sur la kvanto kaj ĉipeco, tute ne sur kvalito kiel tion opinias aĝuloj, aĉetintaj kun estimo poŝtranĉilojn de Tulo kun marko de angla firmao. Ĉio ricevas signifon opan, pograndan, vican, preskaŭ al ĉiuj alireblan, sed ebligantan nek estetikan perfektigon, nek personan guston. Apude, post angulo, ĉiam atendas milkapa hidro, preta sendistinge ĉion aŭskulti, ĉion spekti, ĉiel sin vesti, per ĉio satiĝi — tio estas la aŭtokratia amaso de unueca mezniveleco (conglomerated mediocrity) de St. Mill, kiu ĉion aĉetas kaj pro tio ĉion posedas — la amaso sen malklereco, sed ankaŭ sen edukiteco, por ĝi la arto krias, svingas la manojn, mensogas, troigas aŭ despere turniĝas for de la homoj kaj pentras bestajn dramojn kaj portretojn de la brutoj kiel Landseer kaj Rosa Bonheur» « Вся торговля, особенно английская, основана теперь на количестве и дешевизне, а вовсе не на качестве, как думают старожилы, покупавшие с уважением тульские перочинные ножики, на которых была английская фирма. Все получает значение гуртовое, оптовое, рядское, почти всем доступное, но не допускающее ни эстетической отделки, ни личного вкуса. Возле, за углом, везде дожидается стотысячеголовая гидра, готовая без разбора все слушать, все смотреть, всячески одеться, всем наесться — это та самая самодержавная толпа сплоченной посредственности (conglomerated mediocrity) Ст. Милля, которая все покупает и потому всем владеет, — толпа без невежества, но и без образования, для нее искусство кричит, машет руками, лжет, экзажерирует [преувеличивает] или с отчаяния отворачивается от людей и рисует звериные драмы и портреты скота, как Лансир и Роза Бонер. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Eliro el tiu ĉi stato estas malproksima. Post plimulto, nun dominanta, staras eĉ pli granda plimulto de kandidatoj por ĝi, por kiuj moroj, ideoj, vivmaniero de la filistraro estas la sola celo de iliaj aspiroj, ilin sufiĉos por dek cikloj. » « Выход из этого положения далек. За большинством, теперь господствующим, стоит еще большее большинство кандидатов на него, для которых нравы, понятия, образ жизни мещанства — единственная цель стремлений, их хватит на десять перемен. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Unua letero [la 10-an de junio 1862]
Citaĵo
« Alfluo de revolucia maro leviĝadis solene en 1789 kaj, turmentita de neniuj duboj, ĝi inundis la malnovan setlejon; sed kiam ĉio estis kovrita per ĝiaj ondoj, kaj por minuto elakviĝintaj kapoj sen korpo (inkluzive unu en krono), mitroj sen kapo kaj ĉapeloj kun plumaĵo eksinkis, tiam unuafoje eksenteblis iu terura spaco de manko. Liberigitaj fortoj korodis unu la alian, poste ili laciĝis kaj haltis — ili havis nenion por fari, ili atendis eventon de la tago kiel taglaboristoj atendas laboron. Tiuj konstantaj armeoj dum paco bolis pro batala energio, sed mankis batalo kaj plej gravas ke mankis klara celo. Kaj se mankas la celo, do ĉio povas esti la celo: Napoleono ilin kredigis ke li estas la celo, ke milito estas la celo, kaj li elverŝis pli da homa sango ol impeto de la volo alverŝis da revoluciaj ideoj. » « Прилив революционного моря поднимался торжественно в 1789 и, не мучимый никакими сомнениями, затоплял старую весь; но когда все было покрыто его волнами, и на минуту всплывшие головы без туловища (в том числе одна в короне), митры без головы и шляпы с плюмажем пошли на дно, тогда впервые почувствовался какой-то страшный простор отсутствия. Освобожденные силы разъедали друг друга, потом устали и остановились — им нечего было делать, они ждали события дня, как поденщики ждут работы. Постоянные войска эти во время мира кипели боевой энергией, но не было боя, а главное — не было ясной цели. А если цели нет, все может быть целью: Наполеон их уверил, что он — цель, что война — цель, и отлил больше человеческой кровью, чем напор воли революционных прилил идей. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Dua letero [la 20-an de julio 1862]
Citaĵo
« Al la herooj de Byron mankas objektiva idealo, kredo; revo de la poeto, forturniĝinte de la senfrukta, abomena medio, reduktiĝis ĝis lirikismo de psikaj fenomenoj, ĝis internen enirintaj agimpetoj, ĝis grandaj nervoj, ĝis la spiritaj abismoj kie frenezo kaj saĝo, malvirto kaj virto perdas siajn limojn kaj iĝas fantomoj, konsciencriproĉoj kaj samtempe doloriga trankviligo. » « У байроновских героев недостает объективного идеала, веры; мечта поэта, отвернувшись от бесплодной, отталкивающей среды, была сведена на лиризм психических явлений, на внутрь вошедшие порывы деятельности, на большие нервы, на те духовные пропасти, где сумасшествие и ум, порок и добродетель теряют свои пределы и становятся приведениями, угрызениями совести и вместе с тем болезненным успокоением. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Dua letero [la 20-an de julio 1862]
Citaĵo
« Ĉiujare mi batiĝas pli kaj pli kontraŭ malkomprenon de lokanoj, kontraŭ ilian indiferentecon pri ĉiuj interesoj, pri ĉiuj veroj, kontraŭ facilaniman malseriozecon de ilia maljuna intelekto, kontraŭ maleblecon klarigi al ili ke rutino ne estas neapelaciebla kriterio kaj alkutimiĝo ne estas pruvo. Foje mi haltas por mallonge, ŝajnas al mi ke la plej malbona tempo jam pasis, mi klopodas esti nekonsekvenca: ŝajnas al mi ekzemple ke subpremita vorto en Francio elkreskas al penso... mi atendas, esperas... foje ja okazas escepto... ŝajnas ke io glimas... ne, nenio! Kaj tion neniu sentas... oni rigardas vin kun iu kompato kvazaŭ difektiton... » « С каждым годом я бьюсь более и более об непонимание здешних людей, об их равнодушие ко всем интересам, ко всем истинам, об легкомысленную ветреность их старого ума, об невозможность растолковать им, что рутина не есть безапелляционный критериум и привычка — не доказательство. Иногда я приостанавливаюсь, мне кажется, что худшее время уже прошло, я стараюсь быть непоследовательным: мне кажется, например, будто сгнетенное слово во Франции вырастает в мысль... я жду, надеюсь... бывает же иногда и исключение... будто что-то брезжит... нет, ничего! И этого никто не чувствует... на тебя смотрят с какой-то жалостью, как на поврежденного... »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Dua letero [la 20-an de julio 1862]
Citaĵo
« Titanoj, restintaj post lukto, post malvenko, ĉe ĉiuj siaj titanaj aspiroj, kiel reprezentantoj de nekontentigitaj pretendoj, el grandaj homoj transformiĝas je tristaj Don Kiĥotoj» « Титаны, остающиеся после борьбы, после поражения, при всех своих титанических стремлениях, представителями неудовлетворенных притязаний, делаются из великих людей печальными Дон-Кихотами. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Tria letero [la 10-an de aŭgusto 1862]
Citaĵo
« Hugo iome rimarkigis ke post turmenta konsciado de kulpeco ekzistas alia turmento — turmenta konsciado de sia nebezonata praveco, konsciado de sia senfrukta supereco super malfortecoj de ĉio proksima, juna, travivanta... La granda retoro kaj poeto, inter funebraj ekzistadoj de la franca vivo, li iom tuŝis la plej grandan funebron en la mondomaljunulon anime junan, ĉirkaŭitan de ĉiam pli degenerantaj generacioj» « Гюго едва заметил, что после мучительного сознания виновности есть другая пытка — мучительное сознание ненужной правоты своей, сознание своего бесплодного превосходства над слабостями всего близкого, молодого, переживающего... Великий ритор и поэт, между скорбными существованиями французской жизни, чуть коснулся величайшей скорби в мире — старца юного душою, окруженного больше и больше мельчающими поколениями. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Tria letero [la 10-an de aŭgusto 1862]
Citaĵo
« Grizhara, pala, maldika ĝis travidebleco, sidis antaŭ mi Giuseppe Mazzini (antaŭ proksimume du monatoj li estis preskaŭ morta, malsana) [...] Supozante kio estis okazanta en mi, li estis respondanta al mia silento:
— Jes, eble ni pereos! Sed Italio ne eltenos nian pereon!
Kaj al mi ŝajnis ke ĝi eltenos; tamen mi ne diris tion al li.
Post kvar tagoj ĉio estis finita.
Ĉi-foje ne eblis plendi ke ni longe atendis la finon»
 « Седой, бледный, худой до прозрачности, сидел передо мной Маццини (месяца два тому назад он был при смерти, болен) [...] Догадываясь, что происходило во мне, он отвечал мне на мое молчание:
— Да, может, мы и погибнем! Но Италия не вынесет нашей гибели!
А мне казалось, вынесет; только я ему не сказал этого.
Через четыре дня все было кончено.
На этот раз нельзя жаловаться, чтоб мы долго ждали развязки. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Finoj!.. Finoj! (Postskribo al la kvara letero).. [la 7-an de septembro 1862]

1864-1865

[redakti]
Citaĵo
« La slavemuloj iĝis okcidentaj teroristoj, defendantoj de germanaj ŝtataj ideoj — kaj parto de la okcidentemuloj (inkluzive nin), rezignis je salus populi kaj je sanga progreso, ni pledas por memstareco de ĉiu provinco, por komunumo, por rajto je tero» « Славянофилы сделались западными террористами, защитниками немецких государственных идей, — а часть западников (и мы в том числе), отрекаясь от salus populi [блага народа] и кровавого прогресса, стоим за самоправность каждой области, за общину, за право на землю. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Mi estas socialisto ne ekde hieraŭa tago. Antaŭ tridek jaroj mi estis altege aprobita de Nikolaj Pavloviĉ je la rango de socialisto — cela commence à compter [tio jam estas io]. Post dudek jaroj mi memorigis pri tio al lia filo en letero, kiun vi konas, kaj per dek aliaj mi diras al vi, ke mi rezolute ne vidas eliron el la totala sakstrato de la edukita mondo krom maljunula estingado aŭ sociala renverso, kruta aŭ kaŝe okazanta, kreskanta el la popola vivo aŭ alportata en ĝin per teoria penso — ne gravas. » « Социалист я не со вчерашнего дня. Тридцать лет тому назад я высочайше утвержден Николаем Павловичем в звании социалиста — cela commence à compter [это уже кое-что]. Через двадцать лет я напомнил об этом его сыну в письме, которое вы знаете, и через десять других говорю вам, что я решительно не вижу выхода из всеобщего импаса [тупика] образованного мира, кроме старческого обмиранья или социального переворота, крутого или идущего исподволь, нарастающего из жизни народной или вносимого в нее теоретической мыслью, — все равно. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Politika revolucio, rekreanta ŝtatajn formojn, sen tuŝi la formojn de la vivo, atingis siajn limojn [...] » « Политическая революция, пересоздающая формы государственные, не касаясь до форм жизни, достигла своих границ [...] »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Okcidenta vivo, ekstreme kapabla al ĉiuj evoluoj kaj plibonigoj, ne tuŝantaj unuan nivelon de ĝia socia ordo, iĝas tre konservativisma se la afero koncernas linion de la fundamento. » « Западная жизнь, чрезвычайно способная ко всем развитиям и улучшениям, не касающимся первого плана ее общественного устройства, оказывается упорно консервативной, как дело доходит до линии фундамента. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Parizo en unu jaro sobrigis min — sed tio estis la jaro 1848. Je la nomo de la samaj principoj, je kies nomo mi diskutis kun slavemuloj por la Okcidento, mi komencis diskuti kun ĝi mem. » « Париж в один год отрезвил меня, — зато этот год был 1848. Во имя тех же начал, во имя которых я спорил со славянофилами за Запад, я стал спорить с ним самим. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Dividi la homojn je ŝafoj kaj kaproj estas la afero ne malfacila kaj nek nova; meti je unu kategorio ĉiujn homojn religiemajn kaj ĉefe ortodoksulojn, kaj je la alia ĉiujn aliajn kaj ĉefe materiistojn, estas facile. Estas domaĝe nur ke tiu ĉi divido havas unu grandan mankon — kompletan malĝustecon je praktiko» « Делить людей на агнцев и козлов — дело не хитрое и не новое; ставить в одну категорию всех людей религиозных, и преимущественно православных, а в другую всех остальных, и преимущественно материалистов, — легко. Жаль только, что это деление имеет один важный недостаток — полнейшую неверность в практике. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Kaj vi kaj mi laŭ pozicio, laŭ neceso estis reflektuloj, rezonuloj, teoriuloj, libruloj, kriptogamaj edzoj de niaj ideoj. Ĉio ĉi estis konvene, necese post la rompo de la tuta rusa vivo en 1825; necesis eniri pli profunde je si mem, atingi iun lumon, ĉio ĉi estas ĝuste — sed energio, sed praktika afero, sed kuraĝo malmulte distingis nin. » « И вы и мы по положению, по необходимости были рефлектерами, резонерами, теоретиками, книжниками, тайнобрачными супругами наших идей. Все это было уместно, необходимо после перелома русской жизни в 1825 году; надобно было сойти поглубже в себя, добраться до какого-нибудь света, все это так, — но энергией, но делом, но мужеством мы мало отличились. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Ni ege ŝatis lerni. Ni krom libro prenis nenion, ni distanciĝis de la praktika laboro; ĝi estis aŭ tiel nigra aŭ tiel neebla ke mankis elekteblo; homoj kiel ĈaadajevĤomjakov babilaĉis abunde, veturadis de unu salono al alia por diskuti pri teologiaj aferoj kaj slavaj antikvaĵoj. Ni ĉiuj estis kuraĝaj kaj sentimaj nur en la sfero de penso. En la praktikaj sferoj, en kontraŭstaroj al la potenco montriĝis plejparte malkapablo, malstabileco, cedemo. Ĥomjakov havis pli ol kvardek jarojn kiam Zakrevskij ordonis al li razi sin kaj li razis. Estinte enketata en 1834, mi kaŝis miajn opiniojn, same miaj kamaradoj. Mi ne scias kion diros la aliaj, estintaj en fortikaĵoj kaj alvokitaj al la 3-a sekcio, sed ŝajnas al mi ke post la decembristoj ĝis petraŝevskanoj ĉiuj evitadis. » « Нам учиться был страшный досуг. Мы, кроме книги, ни за что и не брались, мы удалялись от дела; оно было или так черно, или так невозможно, что не было выбора; люди, как Чаадаев, как Хомяков, исходили болтовней, ездили из гостиной в гостиную спорить о богословских предметах и славянских древностях. Мы все были отважны и смелы только в области мысли. В практических сферах, в столкновениях с властью являлась большей частию несостоятельность, шаткость, уступчивость. Хомякову было за сорок лет, когда ему Закревский велел обриться, и он обрился. Бывши под следствием в 1834 году, я скрывал свои мнения, мои товарищи тоже. Не знаю, что скажут другие, бывшие по крепостям и призываемые в III отделение, но мне кажется, что после декабристов до петрашевцев все лыняли. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Oni diras ke Anglio amas liberecon, sed ne amas egalecon; ke Francio amas egalecon, sed ne amas liberecon. Rusio avancis ilin: ĝi egale ne havas emon al egaleco, nek al libereco. » « Говорят, что Англия любит свободу, но не любит равенства; что Франция любит равенство, но не любит свободы. Россия их опередила: она равно не имеет ни пристрастия к равенству, ни емкости к свободе. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« En Rusio la homo kostis nenion aŭ kostis laŭ regulaj prezoj tiom da mono pokape kaj tiom kontraŭ rekrutaj kvitancoj, sed la vivo de la homo ial estis sankta, ĉu konsekvence aŭ ne — ne gravas. En konscienco de la registaro kaj konscienco de la popolo estis abomeno al la mortopuno. Ĉe ni oni ekzekutis lastatempe nur en ekstremaj kazoj kaj eĉ tio pli por cara plezuro ol pro interna sento de justeco. Per malaperigo de la mortopuno ni fanfaronis antaŭ la aliaj popoloj. » « В России человек ничего не стоил или стоил, по справочным ценам, столько-то за душу и на рекрутские квитанции, но жизнь человеческая была почему-то свята, последовательно или нет — все равно. В совести правительства и в совести народа было отвращение от смертной казни. У нас казнили в последнее время только в чрезвычайных случаях и то больше для царского удовольствия, чем по внутреннему чувству справедливости. Уничтожением смертной казни мы хвастались перед другими народами. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]
Citaĵo
« Peterburga registaro ĉiam, je ĉio iris rekte, rompis ĉion kio trafis sub ĝiajn piedojn nur ke la vojo estu sablita kaj, plej grave, etendita rekte laŭ ŝnuro. Ĝi eĉ ne unufoje haltis antaŭ io ajn, tretadis sen konsciencriproĉoj ĉion karan kaj sanktan por la homo. Homa flanko de la afero eĉ se foje venis al ĝia kapo, tamen ĉiam malfrue. Je ĉio, ĉie — unue sovaĝa forto, rompado, kaj kiam la afero duone jam pereis definitive, tiam oni komencas kuraci. Unue oni forpuŝas la tutan loĝantaron al maro por seniĝi je ĝi, kaj poste oni divenas, laŭ eksterlandaj gazetoj, ke ne eblas fari malpli ol doni al ili ŝipojn» « Петербургское правительство всегда, во всем шло напролом, ломало все, что попадалось под ноги, лишь бы дорога была посыпана песком и, главное, была бы вытянута прямолинейно по шнуру. Оно ни разу не останавливалось ни перед чем и топтало без зазрения совести все дорогое и святое человеку. Человеческий оборот дела если и приходил изредка ему в голову, то всегда поздно. Во всем, везде — сначала дикая сила, ломанье и, когда дело в половину погибло на корню, тогда принимаются залечивать. Сперва столкнут целое население к морю, чтоб от него отделаться, а потом догадаются, по иностранным газетам, что меньше нельзя сделать, как дать им корабли. »
— Aleksander Herzen, Leteroj al malamiko [1864-1865]

1869

[redakti]
Citaĵo
« Novaj formoj devas ĉion ampleksi kaj enspacigi ĉiujn elementojn de la nuntempa agado kaj de ĉiuj homaj aspiroj. El nia mondo ne eblas fari Sparton, nek benediktanan monaĥejon. Ne sufoki iujn elementojn favore al la aliaj devos venonta renverso, sed scii akordigi ĉion — por la komuna bono (kiel revis pri la pasioj furieristoj). » « Новые формы должны все обнять и вместить в себе все элементы современной деятельности и всех человеческих стремлений. Из нашего мира не сделаешь ни Спарту, ни бенедиктинский монастырь. Не душить одни стихии в пользу других следует грядущему перевороту, а уметь все согласовать — к общему благу (как мечтали о страстях фурьеристы). »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Pri sociaj absurdaĵoj de la nuntempa vivo kulpas neniu kaj neniu povas esti ekzekutita — kun pli granda justeco ol la maro, kiun vergis persa caro aŭ popolkunvena sonorilo, punita de Johano la Terura» « В социальных нелепостях современного быта никто не виноват и никто не может быть казнен — с большей справедливостью, чем море, которое сек персидский царь, или вечевой колокол, наказанный Иоанном Грозным. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Posedo, familio, eklezio, ŝtato estis grandegaj edukaj formoj de la homa liberigo kaj disvolviĝo — ni eliras ilin ĉar ni ne plu ilin bezonas. » « Собственность, семья, церковь, государство были огромными воспитательными формами человеческого освобождения и развития — мы выходим из них по миновании надобности. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Ne tion necesas pruvi al la posedantoj kaj kapitalistoj ke ilia posedo estas peka, senmorala, kontraŭleĝa (nocioj, prenitaj de tute alia mondkoncepto ol la nia), sed tion ke [grandega monopolo ilia — damaĝa kaj akuzita] estas absurdaĵo [bezonanta grandegajn] kontraŭfortojn por ne fali, ke tiu ĉi absurdaĵo estas ekkonsciita de malhavuloj pro kio ĝi iĝas malebla. Al ili necesas montri ke lukto kontraŭ la maleblo estas sensenca elĉerpado de la fortoj kaj ke ju pli obstina kaj longa ĝi estas, des pli grandajn perdojn kaj pereojn ĝi sekvigos. Remparon de la posedo kaj kapitalo necesas trafi per kalkulo, duobla librokontado, klara bilanco de la debeto kaj kredito. La plej despera avarulo ne preferos droni kun la tuta varo, se li povus savi parton de ĝi kaj sin mem, forĵetinte la alian trans la ŝiprandon. Por tio necesas nur ke la danĝero estu same evidenta por li kiel ebleco de saviĝo» « Не то надобно доказать собственникам и капиталистам, что их обладание грешно, безнравственно, беззаконно (понятия, взятые из совсем иного миросозерцания, чем наше), а то, что [современная монополь их — вредная и обличенная] нелепость [нуждающаяся в огромных] контрфорсах, чтоб не рухнуть, что эта нелепость пришла к сознанию неимущих, в силу чего оно становится невозможным. Им надобно показать, что борьба против неотвратимого — бессмысленное истощение сил и что чем она упорнее и длиннее, тем к большим потерям и гибелям она приведет. Твердыню собственности и капитала надобно потрясти расчетом, двойной бухгалтерией, ясным балансом дебета и кредита. Самый отчаянный скряга не предпочтет утонуть со всем товаром, если может спасти часть его и самого себя, бросая другую за борт. Для этого необходимо только, чтоб опасность была так же очевидна для него, как возможность спасения»
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Novstariĝanta ordo devas esti ne nur la glavo hakanta, sed ankaŭ la forto gardanta. Batante la malnovan mondon, ĝi devas ne nur savi ĉion kio estas savinda en ĝi, sed lasi al sia sorto ĉion kio ne malhelpas, diversan, specifan. Ho ve al la malriĉa je spirito kaj magra je arta senco renverso, kiu el ĉio pasinta kaj akirinta faros tedan metiejon, kies tuta profito konsistos en la nutrado kaj sole en la nutrado. » « Новый водворяющийся порядок должен являться не только мечом рубящим, но и силой хранительной. Нанося удар старому миру, он не только должен спасти все, что в нем достойно спасения, но оставить на свою судьбу все не мешающее, разнообразное, своеобычное. Горе бедному духом и тощему художественным смыслом перевороту, который из всего былого и нажитого сделает скучную мастерскую, которой вся выгода будет состоять в одном пропитании, и только в пропитании. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Kaj kiu diros sen akrega maljusteco ke ankaŭ en la pasinta kaj foriranta ne estis multe da belega kaj ke ĝi devas perei kune kun malnova ŝipo» « И кто же скажет без вопиющей несправедливости, что и в былом и отходящем не было много прекрасного и что оно должно погибнуть вместе с старым кораблем. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Unua letero [la 15-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Mi ne kredas je antaŭaj revoluciaj vojoj kaj penas kompreni paŝon homan en la pasinteco kaj en la nuntempo por scii kiel paŝi kongrue al ĝi, ne postrestante kaj nek forkurante je tiom fora distanco, kiun homoj ne sekvos min — ne povos sekvi. » « Я не верю в прежние революционные пути и стараюсь понять шаг людской в былом и настоящем, для того, чтоб знать, как идти с ним в ногу, не отставая и не забегая в такую даль, в которую люди не пойдут за мной — не могут идти. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Dua letero [la 25-an de januaro 1869]
Citaĵo
« Miaj kontraŭparoloj, same kiel kontraŭparoloj ĝenerale, komencas tedi senpaciencajn homojn. "Tempo de la vorto" diras ili "pasis"; tempo de la ago venis". Kvazaŭ la vorto ne estas la ago? Kvazaŭ la tempo de la vorto povus pasi? Malamikoj niaj neniam apartigadis la vorton kaj la agon kaj ekzekutadis pro la vortoj ne nur same, sed ofte pli feroce ol pro la ago» « Мои возражения так, как и вообще возражения, нетерпеливым людям начинают надоедать. «Время слова, — говорят они, — прошло; время дела наступило». Как будто слово не есть дело? Как будто время слова может пройти? Враги наши никогда не отделяли слова и дела и казнили за слова не только одинаким образом, но часто свирепее, чем за дело»
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Apartigo de la vorto kaj ago kaj ilia ŝajna kontraŭstaro ne eltenos la kritikon, sed havas tristan sencon kiel agnosko ke ĉio estas klarigita kaj komprenita, ke mankas pri kio babili plu, sed necesas plenumi. Batala ordo ne toleras rezonadojn kaj ŝanceliĝojn. Sed kiu do, krom niaj malamikoj, pretas al batalo kaj fortas por la ago? Nia forto estas en la forto de la penso, en la forto de la vero, en historia laŭvojeco... Internaciaj kunvenoj estas fortaj nur danke al edifo; materiale pli ol negativa forto de striko ili ne povas iri. » « Расчленение слова с делом и их натянутое противуположение не вынесет критики, но имеет печальный смысл, как признание, что все уяснено и понято, что толковать не о чем, а нужно исполнять. Боевой порядок не терпит рассуждений и колебаний. Но кто же тогда, кроме наших врагов, готов на бой и силен на дело? Наша сила — в силе мысли, в силе правды, в силе слова, в исторической попутности... Международные сходы только сильны проповедью; материально дальше отрицательной силы гревы [забастовки] они не могут идти. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Per kio finiĝis pola ribelo — prava je postulo, kuraĝa je plenumo, sed neebla pro nekompareblo de la fortoj?.. Kiel nun statas la konscienco de tiuj, kiuj instigis la polojn» « Чем кончилось польское восстание — правое в требовании, мужественное в исполнении, но невозможное по несоразмерности сил?.. Каково теперь на совести тем, которые подталкивали поляков? »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Amasoj mem, sur kiuj kuŝas la tuta pezo de la vivo, kun sia makedona falango de laboristoj, serĉas vorton kaj komprenon — kaj suspekteme rilatas al homoj, edifantaj aristokration de scienco kaj alvokantaj al armiloj. Kaj rimarku, la edifantoj estas ne el la popolo, sed el lernejo, el libro, el literaturo. Malnovaj studentoj, vivintaj en abstrakcioj, ili foriris de la popolo pli for ol ĝiaj ĝisostaj malamikoj» « Самые массы, на которых лежит вся тяжесть быта, с своей македонской фалангой работников, ищут слова и пониманья — и с недоверием смотрят на людей, проповедующих аристократию науки и призывающих к оружию. И заметьте, проповедники не из народа, а из школы, из книги, из литературы. Старые студенты, жившие в отвлеченьях, они ушли от народа дальше, чем его заклятые враги. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Kontraŭ konservativismo de la popolo lukti pli malfacilas ol kontraŭ konservativismo de la trono kaj de la ambono» « С консерватизмом народа труднее бороться, чем с консерватизмом трона и амвона. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« La popolo estas konservativulo laŭ instinkto kaj pro tio, ke ĝi konas nenion alian, ĝi ne havas idealojn ekster la ekzistantaj kondiĉoj; ĝia idealo estas burĝa kontento, same kiel idealo de Atta Troll ĉe Heine estis absoluta blanka urso» « Народ — консерватор по инстинкту и потому, что он не знает ничего другого, у него нет идеалов вне существующих условий; его идеал — буржуазное довольство так, как идеал Атта-Троля у Гейне был абсолютный белый медведь. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Ju pli malproksima estas la popolo de la historia procezo, des pli obstine ĝi kroĉiĝas je la lernita, je la konata. Ĝi eĉ la novan komprenas nur en malnovaj vestoj. Profetoj, anoncintaj socian renverson de anabaptismo, vestiĝis je ĉefpastraj ornatoj. Pugaĉov por faligo de la germana afero de Petro mem nomiĝis Petro, kaj eĉ la plej germana, kaj ĉirkaŭigis sin per kavaliroj de Andreo-ordenoj kaj diversaj pseŭdo-Voroncovoj kaj Ĉerniŝovoj. » « Чем народ дальше от движения истории, тем он упорнее держится за усвоенное, за знакомое. Он даже новое понимает только в старых одеждах. Пророки, провозглашавшие социальный переворот анабаптизма, облачились в архиерейские ризы. Пугачев для низложения немецкого дела Петра сам назвался Петром, да еще самым немецким, а окружил себя андреевскими кавалерами из казаков и разными псевдо-Воронцовыми и Чернышевыми. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Ŝtataj formoj, eklezio kaj juĝejo plenigas ravinon inter malkompreno de la amasoj kaj unuflanka civilizacio de altaĵoj. Ilia forto kaj grandeco — en rekta rilatumo al ilia subevoluo. Preni la subevoluon perforte ne eblas. Nek respubliko de Robespierre, nek respubliko de Kloots, lasitaj al si mem, postvivis, dum vendeismon necesis dum jaroj forhakadi el la vivo. Teroro same malmulte ekstermas antaŭjuĝojn kiel konkero — la popolojn. Timo ĝenerale enigas internen, batas la formojn, provizore haltigas ilian funkciadon kaj ne tuŝas la enhavon. » « Государственные формы, церковь и суд выполняют овраг между непониманием масс и односторонней цивилизацией вершин. Их сила и размер — в прямом отношении с неразвитием их. Взять неразвитие силой невозможно. Ни республика Робеспьера, ни республика Анахарсиса Клоца, оставленные на себя, не удержались, а вандейство надобно было годы вырубать из жизни. Террор так же мало уничтожает предрассудки, как завоевание — народности. Страх вообще вгоняет внутрь, бьет формы, приостанавливает их отправление и не касается содержания. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Ne eblas liberigi la homojn en la ekstera vivo pli ol ili estas liberigitaj interne. Tio estas strange, sed la sperto montras ke la popoloj pli facile eltenas perfortan ŝarĝon de sklaveco ol donacon de troa libereco» « Нельзя людей освобождать в наружной жизни больше, чем они освобождены внутри. Как ни странно, но опыт показывает, что народам легче выносить насильственное бремя рабства, чем дар излишней свободы. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Fakte ĉiuj historiaj formoj — volens-nolens — kondukas de unu liberigo al alia. Hegelo en la sklaveco mem trovas (kaj tre ĝuste) paŝon al libereco. La samon — sendube — oni devas diri pri la ŝtato: ankaŭ ĝi, same kiel la sklaveco, iras al sindetruo... ankaŭ ĝin ne eblas forĵeti de si kvazaŭ malpuran vestaĉon ĝis certa aĝo» « В сущности, все формы исторические — volens-nolens — ведут от одного освобождения к другому. Гегель в самом рабстве находит (и очень верно) шаг к свободе. То же — явным образом — должно сказать о государстве: и оно, как рабство, идет к самоуничтожению... и его нельзя сбросить с себя, как грязное рубище, до известного возраста. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Ĉiu supreniranta aŭ efektiviganta principo en la historia vivo reprezentas la plej superan veron de sia tempo — kaj tiukaze ĝi ensorbas la plej bonajn homojn; pro ĝi verŝiĝas sango kaj okazas militoj — poste ĝi fariĝas mensogo kaj fine, rememoro... La ŝtato ne havas propran difinitan enhavon — ĝi egale servas al la reakcio kaj revolucio — al tiu, kiu havas la povon [...] » « Каждый восходящий или воплощающий принцип в исторической жизни представляет высшую правду своего времени — и тогда он поглощает лучших людей; за него льется кровь и ведутся войны — потом делается ложью и, наконец, воспоминанием... Государство не имеет собственного определенного содержания — оно служит одинаково реакции и революции — тому, с чьей стороны сила [...] »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Iniciato de liberigo de la kamparanoj apartenas al aŭtokratia caro» « Инициатива освобождения крестьян принадлежит самодержавному царю. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« El tio ke virino estas graveda neniel sekvas ke morgaŭ ŝi devos naski. El tio ke la ŝtato estas foriranta formo ne sekvas ke tio estas la formo jam foririnta... » « Из того, что женщина беременна, никак не следует, что ей завтра следует родить. Из того, что государство — форма преходящая, не следует, что это форма уже прешедшая... »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Kaj kion signifas nei la ŝtaton, se la ĉefa kondiĉo de foriro de ĝi estas plenkreskeco de la plimulto. » « И что значит отрицать государство, когда главное условия выхода из него — совершеннолетие большинства. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« Etaj urbetoj, malvastaj cirkloj terure damaĝas la kapablon de okulmezuro. Ĉiutage ripetante kun la siaj la saman aferon, oni nature venos al konvinko ke ĉie oni parolas la samon. Longan tempon konvinkante aliajn pri sia forto... oni mem povas konvinkiĝi pri tio — kaj resti ĉe tiu ĉi konvinko... ĝis la unua malvenko» « Маленькие города, тесные круги страшно портят глазомер. Ежедневно повторяя с своими одно и то же, естественно дойдешь до убеждения, что везде говорят одно и то же. Долгое время убеждая в своей силе других... можно убедиться в ней самому — и остаться при этом убеждении... до первого поражения. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
Citaĵo
« [...] ĝenerale la tuta diskuto "scienco por scienco" kaj scienco nur kiel utilo estas la demandoj, ege malbone starigitaj. Sen la scienco scienca ne ekzistus la scienco aplika. La scienco estas forto, ĝi malkovras rilatojn de la aĵoj, iliajn leĝojn kaj interagojn, kaj ĝi ne zorgas pri la aplikado. » « [...] вообще, весь спор «науки для науки» и науки только как пользы — вопросы, чрезвычайно дурно поставленные. Без науки научной — не было бы науки прикладной. Наука — сила, она раскрывает отношения вещей, их законы и взаимодействия, и ей до употребления нет дела. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Kvara letero [julio 1869]
Citaĵo
« Sovaĝaj alvokoj fermi la libron, forlasi la sciencon kaj iri al iu sensenca batalo de detruado, apartenas al la furioza demagogio kaj al la plej damaĝa. » « Дикие призывы к тому, чтобы закрыть книгу, оставить науку и идти на какой-то бессмысленный бой разрушения, принадлежат к самой неистовой демагогии и к самой вредной. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Kvara letero [julio 1869]
Citaĵo
« Ne, grandaj renversoj ne estas farataj per malbrido de aĉaj pasioj. Kristanismo estis edifata de puraj kaj severaj en la vivo apostoloj kaj de iliaj adeptoj, asketoj kaj fastantoj, homoj mortigintaj ĉiujn pasiojn — krom unu. Tiaj estis hugenotoj kaj reformistoj. Tiaj estis jakobenoj de la 93-a jaro. Batalantoj por libereco je seriozaj levoj de armiloj ĉiam estis sanktaj kiel batalantoj de Cromwell — kaj pro tio fortaj. » « Нет, великие перевороты не делаются разнуздыванием дурных страстей. Христианство проповедовалось чистыми и строгими в жизни апостолами и их последователями, аскетами и постниками, людьми, заморившими все страсти — кроме одной. Таковы были гугеноты и реформаторы. Таковы были якобинцы 93-го года. Бойцы за свободу в серьезных поднятиях оружия всегда были святы, как воины Кромвеля, — и оттого сильны. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Kvara letero [julio 1869]
Citaĵo
« Edifo necesas por la homoj — la edifo senlaca, ĉiuminuta — la edifo egale turnita al laboristo kaj mastro, al agrikulturisto kaj burĝo. Apostolojn ni bezonas antaŭ ol avangardajn oficirojn, antaŭ ol sapeistojn de detruado — apostolojn, edifantajn ne nur al la siaj, sed ankaŭ al malamikoj.
Edifado al malamiko estas granda afero de la amo. Ili ne estas kulpaj ke ili vivas ekster la nuntempa fluo, per iuj eksdataj tratantoj de antaŭa moralo. Mi kompatas ilin kiel malsanulojn, kiel difektitojn, starantajn rande de abismo kun ŝarĝo de riĉaĵoj, kiu fortiros ilin al ĝi — al ili necesas malfermi la okulojn, ne elŝiri ilin — por ke ankaŭ ili saviĝu se ili deziras.
Mi kompatas ne nur la homojn, sed ankaŭ certajn aĵojn, kaj certajn aĵojn pli ol certajn homojn»
 « Проповедь нужна людям, — проповедь неустанная, ежеминутная, — проповедь, равно обращенная к работнику и хозяину, к земледельцу и мещанину. Апостолы нам нужны прежде авангардных офицеров, прежде саперов разрушенья, — апостолы, проповедующие не только своим, но и противникам.
Проповедь к врагу — великое дело любви. Они не виноваты, что живут вне современного потока, какими-то просроченными векселями прежней нравственности. Я их жалею, как больных, как поврежденных, стоящих на краю пропасти с грузом богатств, который их стянет в нее, — им надобно раскрыть глаза, а не вырвать их — чтоб и они спаслись, если хотят.
Я не только жалею людей, но жалею и вещи, и
иные вещи больше иных людей»
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Kvara letero [julio 1869]
Citaĵo
« Sufiĉe da malnova mondo rompis kristanismo kaj islamo, sufiĉe da statuoj, pentraĵoj, monumentoj ekzekutis la Franca revolucio — ni ne bezonos ludi ikonoklastojn» « Довольно христианство и исламизм наломали древнего мира, довольно Французская революция наказнила статуй, картин, памятников, — нам не приходится играть в иконоборцев. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Kvara letero [julio 1869]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Aludo al poemo de Aleksandr Sumarokov "Ermito-muso" [1759]