Aĵo

El Vikicitaro
Aĵo
Aliaj projektoj
Aĵo en Vikipedio
Aĵo en Vikivortaro

Aĵo estas objekto, afero konkreta.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« [pri malapero de la komenca narcisismo ĉe la infano] Tiu ŝanĝo okazas unue je la nivelo de la senta perceptado, kiam la homoj kaj aĵoj estas perceptataj kiel malsamaj kaj apartigitaj unue de la aliaj objektoj — tia rekonado kreas fundamenton, sur kiu povas evolui la parolo; nomado de la aĵoj supozigas rekonadon de ili kiel individuaj kaj apartaj objektoj. Oble pli da tempo necesas por emocia superado de la stato de narcisismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kontraŭdiro inter kapitalo kaj laboro estas io oble pli granda ol kontraŭdiro inter du klasoj, ol ilia lukto por pli granda parto de la nacia produkto. Tio estas konflikto de du valorprincipoj: inter la mondo de la aĵoj kaj ilia akumulado unuflanke kaj la mondo de la vivo kaj ĝia produktiveco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En niaj tagoj la homo estas sorĉita je ebleco aĉeti grandan kvanton de la plej bonaj kaj, plej grave, novaj aĵoj. Li sentas konsumistan malsaton»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe antaŭa pozicio ekzistis certa sento de amanta posedo, liginta la homon kun lia posedaĵo. Ĝi ĉiam pli plaĉis al li. Li fieris pri ĝi. Li tutforte zorgis pri ĝi kaj por li estis malfacile kiam finfine necesis disiĝi kun tiu ĉi posedaĵo pro tio, ke ne eblis plu uzi ĝin. En nia tempo de tiu sento de la posedo restis malmulto. La homo ŝatas novecon de la aĉetita aĵo, sed li pretas ŝanĝi ĝin kaze de apero de io pli nova. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« …al la amaso propras manio de detruado… Plej volonte la amaso detruas la domojn kaj aĵojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La vera karakterizo de la aĵo estas nepenetrebleco. Oni povas ĝin puŝi, movi, sed ĝi ne povas ensorbi la ordonon. Sekve, la jura difino de la sklavo kiel aĵo kaj posedaĵo estas erara. Li estas la besto kaj posedaĵo. Apartan sklavon plej ĝuste estus kompari kun la hundo… Por la hundo, same kiel por la sklavo, ordono kaj manĝaĵo havas la saman fonton — la sinjoron, do komparo de ilia statuso kun la statuso de la infano estas ne tiom malkonvena. Kio grave diferencigas ilin de la infano, estas ilia malkapablo al transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La riĉulo kolektas gregojn kaj amasojn da aĵoj. Ilin ĉiujn anstataŭas la oro. Homoj ne interesas lin, por li sufiĉas ke ilin eblas aĉeti»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La reganto kolektas la homojn. Gregoj kaj amasoj da aĵoj por li estas indiferentaj aŭ necesas por aĉetado de la homoj. Nome la vivajn homojn li bezonas por sendi ilin al la morto antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Fetiĉigo de la aĵo aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras Freud, ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu historio, kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” epokon. Jen kie radikas ĉieesto de faŝismo kaj milito en retroo — koincido, sed ne rilata al politiko, ja estus naive elkonduki el rememoroj pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia krueleco, filtrita per estetikaj rimedoj de retroo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu aĵo per reklamo, amaskomunikiloj kaj bildoj ricevas sian simbolon. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je estetiko, je kulturo kaj strebas iĝi muzea posedaĵo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kancero Susan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …ĉiam malpli da individuoj traktas aĵojn, ĉiam pli — homojn kaj simbolojn»
— Charles Wright Mills, Blankaj kolumoj [1951]
Citaĵo
« Oni povas intence limigi uzotempon de tiu aŭ alia aĵo aŭ fari ĝin neuzebla; por tio oni povas influi ĝian funkcion (kun apero de nova, teknologie pli perfekta aĵo, ĝi iĝas arkaiĝinta — sed tio estas progreso), aŭ ĝian kvaliton (post certa tempo, kutime sufiĉe mallonga, la aĵo paneas aŭ eluziĝas), aŭ ĝian imagon (la aĵo estas intence eksmodigata, perdante allogecon, kvankam ĝi plu konservas siajn funkciajn ecojn). »
— Vance Packard

Vidu ankaŭ[redakti]