Socia malegaleco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Malegaleco)
Socia malegaleco
Socia malegaleco
Socia malegaleco
Aliaj projektoj
Socia malegaleco en Vikipedio
Socia malegaleco en Komuneja kategorio

Socia malegaleco estas malegaleco inter sociaj grupoj.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Efektive malegaleco de enspezoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli granda ol en UsonoBritio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kio rilatas malegalecon de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« ...klaras, ke kiam en la socio malpli ol 0,1% prosperas koste de 99,9%, tio ne povas okazi nur pro tio, ke la malplimulto bonŝancas aŭ ke ĝi “ludas” oble pli bone ol la aliaj. » « ...понятно, что, когда в обществе менее чем 0,1% преуспевает за счет 99,9%, это не может происходить лишь потому, что меньшинству везет или оно «играет» значительно лучше остальных. »
— Andrej Movĉan, Tasko pri kvin maraj rabistoj [la 6-a de septembro 2017]
Citaĵo
« ...ŝanĝo de la potenco sen ŝanĝo de la sistemo kaj de psikologio de la socio sekvigas nur kreskon de malegaleco. Kiu ankoraŭ dubas pri tio, vidu kion sekvigis la oktobra ŝtatrenverso en 1917, kaj poste la revolucio en 1991 kaj la disfalo de Sovetunio. » « ...смена власти без смены системы и психологии общества приводит только к усилению неравенства. Кто еще сомневается в этом, посмотрите, к чему привели октябрьский переворот 1917 года, а затем революция 1991 года и распад СССР. »
— Andrej Movĉan, Tasko pri kvin maraj rabistoj [la 6-a de septembro 2017]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la ideologioj finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la marksisman ekonomian determinismon, kristanan humanismon kaj maltrankvilon pri stato de naturmedio, varmigata je konscio de la tutmonda malegaleco kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga kontraŭusona doktrino. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Sed lasi flanken tutmondajn tumultojn signifas ignori la ĉefan realon de nia tempo: amasan tutmondan politikan vekiĝon de la homaro kaj ĝian profundiĝantan komprenon de neeltenebla malegaleco de vivkondiĉoj de la homoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta malegaleco de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo socian interkonsenton kaj demokratian stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Vidu ankaŭ[redakti]