Ekstazo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ekstazo
Ekstazo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ekstazo en Vikipedio
Commons-logo.svg Ekstazo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Ekstazo en Vikivortaro

Ekstazo estas stato de homo provizore perdinta ĉian sensivecon pro ekskluziva fiksiĝo de la atento kaj ekzaltiĝo de la sentiveco aŭ plej alta grado de admirofeliĉo, kiu iel tiras la animon el la korpo.

Citaĵo
« Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Vidu ankaŭ[redakti]