Vintro

El Vikicitaro
Vintro
Vintro
Vintro
Aliaj projektoj
Vintro en Vikipedio
Vintro en Komunejo
Vintro en Komuneja kategorio
Vintro en Vikivortaro

Vintro estas la plej malvarma el la kvar sezonoj. Kalendare komenciĝas astronomia vintro kun la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de junio sur la suda hemisfero) kaj finiĝas kun la printempa ekvinokso (la 21-a de marto sur la norda hemisfero kaj la 21-a de septembro sur la suda). En multaj partoj de la mondo, oni ligas vintron al neĝo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mortiganto de la vintro, ĉu vi estas ĉi tie denove?

O bonvenon, vi, kiu proksimigas la someron!
La maldolĉa vento ne vanigas la venkon,

Kaj ni ne mokos vin pro via malforta blua ĉielo»
— William Morris
Citaĵo
« Kun rapidaj ventoj kaj malgaja ĉielo

La malhela kaj obstina Vintro mortas:
For, nevidite, Printempo malforte ploras,
Ordonante, ke ĝia plej frua infano leviĝu;

Marto! »
— Bayard Taylor
Citaĵo
« La angla vintro - finiĝanta en julio,
Por rekomenci en aŭgusto»
 « The English winter — ending in July,
To recommence in August. »
— George Byron

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Sezonoj
PrintempoSomeroAŭtunoVintro